2018/01/17

La Eta Gazeto 6 / 2017



Puerto del Príncipe esperanto.cu




Publicaciones en Esperanto / Español


 “FELIĈAN  NOVAN JARON – 2018”

 

K A M A G U E J O    
PRINCA  HAVENO
Kamaguejo  (nacilingve Camagüey), jen la ĉefurbo de l´ samnoma provinco, kiu situas en la orienta duono de l´insulo Kubo kaj estas la plej vasta el ties  dek kvar provincoj. Sur mapo oni trovas tiun ĉi urbon en landinterno, meze de du riveroj kiuj post kuniĝo sude alfluas en la maron.
Trifoje ĝi estis fondita kiel eta vilaĝo,  far hispanaj konkerintoj, en tri malsana lokoj. Ĝia nomo originala “Puerto del Príncipe” (en E-o Princa Haveno) devenas de unua fondo ( J. 1514) ĉe iu loko ene de golfeto Nuevitas. Tiutempaj hispanoj kredis ke ĝuste tien glora maristo, Kristoforo Kolumbo, alvenis kiam eltrovis  Kubon (j. 1492) kaj do tiel nomis li tian lokon nordan. Du jarojn poste la vilaĝon translokigis ĝiaj fondintoj mem, kaj for de l´maro, al pli konvena ejo apud rivero Caunao (Kaŭnao). Ribelo de indianoj  (j. 1528)  bruligis la vilaĝon de pajlokabanoj pro kio hispanoj 
La tria kaj definitiva fondo de la vilaĝo Princa Haveno havis lokon en savano, kiel estas nomataj tiuj herboriĉaj ebenaĵoj de tropikaj landoj. Laŭ malnova tradicio, la unua tereno elektita de hispanoj situas je egala distanco inter la du riveroj Tínima kaj Hatibonico. Ĉi tiu lulilo de urbo Kamaguejo nomiĝas la Kruco Granda, nuntempe lokalizata ĉe angulo de stratoj General Gómez kaj Goyo Benítez. Kvazaŭ senvorta memorigaĵo, sur la fasado de malnova dometo videblas tre modesta kruco farita el du stangoj lignaj.
De la Kolonia epoko restas ventroformaj akvujoj faritaj el terakoto, kaj nomataj en la hispana “tinajones”. Tial oni diras: Camagüey, la urbo de “tinajones”. Promenante tra la historia centro de la urbo, oni provas vidi: naskiĝaj domoj de Ignacio Agramonte kaj de Nicolás Guillén, la Urbodomo, La Placo de Tribunaloj, la Bulvardo en la strato República, la Ĝenerala Tombejo, ktp. Camagüey havas la plej granda parkon en Kubo interne de urbo, kaj ĝi nomiĝas Casino Campestre. Malproksime de la urbo estas du bonegaj turismejoj: La Kampara loko “Las Clavellinas” kaj la plaĝo “Santa Lucia”, sur norda marbordo. Tiu ĉi plaĝo estas tre interesa pro ĝia baro de koraloj rifoj.

Esperanto, jen afero konata jam en Camagüey ekde la  komenco de 20-a jarcento. La unua esperantisto alvenis tien ĉi en 1904. Estis la hispano Ricardo Vicente, pastro kaj instruisto en Katolika  lernejo. En Hispanio mem li havigis al si la lingvon internacian kiel aŭtodidakto, kaj en Camagüey li fariĝis unua propagandisto. 
Longa estas la historio de la E-Movado en Camagüey, post la eniro de tiu ĉi pioniro. Do la nuna ekzisto de l´movado  Camagüey ŝuldas al semoj postlasitaj de antaŭaj propagandistoj. Okazis en 1980  la  renaskiĝo de l´movado. Pluraj interesitoj komencis lernadon post la fondo de Kuba         Esperanto-Asocio (KEA) en la antaŭa jaro.
Okazis en 2017 nova renaskiĝo de l´E-movado en Camagüey
 

kreita la 4-an de Novembro 2017 la Provinca Grupo de  Esperanto en Camagüey pro nova strukturo.  Nia plano kontribui al diskonigo de la Lingvo Esperanto, samtempe al la interpopola  paco kaj amikeco kaj krome sciigo de la ĉefaj novaĵoj pri la E-movado en Kubo.
Komenciĝis Baza Kurso de Esperanto en Camagüey por komencantoj; niaj klasoj  okazas  ĉiun sabaton en ekonomia lernejo “Cándido González Morales”, ĉi  maniere ni atingos persiston el pli da lernantoj kaj same aliĝon de aliuloj loĝantoj en lokoj  malproksimaj de la instruejo. 

-Kial tiom da esperantistoj  eterne restas komencantoj? 

Kelfoje ili restas izolitaj aŭ mankas al ili la tempo aŭ la deziro fari kroman laboron. Multaj esperantistoj bone konas la gramatikon kaj zorge korespondas kaj legas sed ne havas la okazon paroli kaj fakte ne scias, kiel uzi la teorian vortmaterialon. Ekzistas larĝa fosaĵo inter la bazaj elementoj akiritaj en porkomenca kurso kaj la praktika uzado de tiuj elementoj ; pro tio ni  intense  laboras kaj komenciĝis  renkontiĝo por la praktikantoj  aŭ interesitoj.

 La 10-a de Oktobro  en Kubo: Nacia festotago                                  
 Maritza Gutiérrez González 
                                                                                                                                                                                                                                                                                                                    Kiam oni parolas pri elstaraj homoj de la kuba  historio devas proksimiĝi al  la homoj de la jaro 1868,  tiuj kiuj  la 10-an de oktobro de tiu sama  jaro, en la sukerfabriko La Demajagua, oriente de nia insulo, levis sian batalkrion por la sendependigo de la lando.  Por komenci tiun ĉi historion oni devas unue paroli pri la advokato de la urbo Bayamo, Carlos Manuel de Céspedes, kiu  legis manifeston celantan postuli la sendependiĝon de Kubo kaj gvidis armitan movadon kiu poste daŭris dek jarojn je konstanta batalo favore al la liberiga idearo de la kubanoj.  Sed li ne estis sola. Kiuj akompanis lin dum tiu ribeliĝprocezo? Kiuj sekvis lin, poste, en aliaj regionoj de la lando? Liaj plej proksimaj kunlaborantoj estis, grandparte, viroj je alta instrunivelo, same kiel  la ceteraj ribelintoj tra la tuta lando. Jen kelkaj el la plej elstaraj, ekzemple, Pedro Figueredo kaj Francisco Maceo, ambaŭ  estis advokatoj. Figueredo gvidis  ĵurnalon en Havano kaj Maceo studis en Barcelono, Madrido kaj Valencio, ĉiam ĉe gravaj hispanaj edukcentroj. Aliflanke, Francisco Vicente Aguilera kiu  studis en la gimnazio.
La ribelintoj de la urbo Camaguey, apuda provinco de la orienta regiono, kiuj sekvis la ekzemplon de Carlos Manuel de Céspedes en Bayamo, havis gvidantojn kiel Salvador Cisneros Betancourt, kiu studis inĝenierion en Usono; Ignacio Agramonte, advokato, eminenta studento de la universitatoj de Barcelono kaj Havano. Ankaŭ Eduardo Agramonte, diplomito pri medicino en la barcelona universitato. Inter la ĉefaj membroj de la revolucia estraro de Villaclara, centre de la insulo, estis la poeto Miguel Jerónimo Gutiérrez, Antonio Lorda, medicinisto diplomita en la fakultato de Parizo; Eduardo Machado, kiu studis lingvojn en Bostono kaj poste fariĝis inĝeniero en Parizo. Ankaú ribeliĝis la profesoroj Honorato del Castillo, Marcos García kaj Serafín Sánchez. Esplorlaboro de la elstara kuba historiisto Fernando Portuondo montris ke, en junio 1869, ok monatojn post la ribeliĝo en La Demajagua, la hispana generalo Letona, guberniestro de la centra departemento, ordonis  enketon pri la plej esltaraj viroj de Camaguey, aliĝintaj al la sendependiga milito en la kampoj de Kubo, kaj evidentiĝis ke inter iom pli ol 200 personoj, estis 18 advokatoj, 10 medicinistoj, du dentistoj, farmaciisto, profesoro, 5 studentoj,  supozeble universitatanoj, gimnaziano kaj skribisto.
 En Havano, la sendependistoj havis prestiĝajn advokatojn kiel José Morales Lemus; universitatajn profesorojn kiel José Manuel Mestre; kaj verkistojn kiel José Antonio Echevarría kaj Enrique Piñeiro. Krome, tuj aliĝis al la diversaj taskoj sendependigaj la plej elstara romantika kuba poeto de la 19-a jarcento, Juan Clemente Zenea  kaj la plej bona romanisto de tiu jarcento, Cirilo Villaverde. Pro tio, kiel prave evidentigis la historiisto Portuondo, antaŭe menciita, ne estis strange ke  iom antaŭ la ribeliĝo de La Demajagua en Bayamo, la hispana kapitano generalo Francisco Lersundi, jam rimarkis ke tra la tuta insulo floris, dum la unuaj jaroj de la 60-a jardeko,  ĵurnaloj kiuj senrezerve diskonigis siajn sendependigajn doktrinojn, kiujn Lersundi taksis “fajrigaj”. Jen elstaruloj de la kuba historio dum la sendependigaj bataloj okazintaj  en la deknaúa jarcento, kiuj estas memorataj ĉiujare la 10-an de oktobro,  festata kiel nacia festotago, ĉar ĝi malfermis la vojon al sendependiĝo.

Cátedra de esperanto PARA CUBANOS
Apuntes del profesor
Por Luis Santillán

JUGANDO CON EL ESPERANTO
Esto que a continuación se lee es un producto o una muestra del pensar en esperanto, lo cual no es tan difícil cuando uno se crea ese hábito. Es como pensar en español, o en otra lengua cualquiera. Con esta práctica es como el esperanto ha evolucionado, igual que todas las lenguas vivas. Al mismo tiempo ha sido posible descubrir y demostrar las innumerables posibilidades que se derivan del hecho de que con todos los elementos de este idioma (inclusive los afijos) es correcto hacer palabras, mediante las terminaciones apropiadas para cada caso. Y asimismo, que por un intercambio de terminaciones es posible hacer de un substantivo un adjetivo; o viceversa, como también convertir en verbos a cualquiera de dichos dos elementos gramaticales. Hasta de substantivos y adjetivos podemos hacer verbos, mediante esa misma práctica.
EROJ DE ONIA PENSADO
Estas konate, ke bananoj nematuraj ankoraŭ verdas, kaj kiam ili flavas jam manĝeblas. Nu, aliflanke oni scias, ke verda koloro konsistas el miksaĵo de blua plus flava. Kaj nun indas demando:  ĉu flavo en bananoj devenas de perdo de bluo?                                                                                                                                                                                          
(PEDACITOS DEL PENSAR DE UNO)
Es conocido que los plátanos que no están maduros todavía se hallan verdes, y cuando están amarillos ya se pueden comer. Bueno, por otro lado se sabe que el color verde consiste de una mezcla de azul más amarillo. Y ahora vale la pena una pregunta: ¿el amarillo en los plátanos se origina de la pérdida del azul?
Ĝi malaperis tre mistere, sed pli poste reaperis tute mirakle.  Desapareció muy misteriosamente, pero más tarde reapareció milagrosamente del todo. 
 Próximamente :  TRADUCIENDO AL ESPERANTO  La palabra  Lo


MEMBROKONTROLO – 2017     E-Grupo Camagüey

Jorge Luis González Santillán
Pavel Palomo Fernández
Zoe María Azuaga Artola
Yolanda de la Caridad La O
Clara Evangelica Delsa Batista
Roberto García Molina
María Julia Gutiérrez Alexander
Lorenzo A. García Gutiérrez
Eleinier Porro Galindo
Elena Lina Jiménez
Lourdes Rivero del Risco
Raciel René Prat Primelles
María de los Angeles Rodríguez
Bertha Fausta Marcos Viñarta
Julio Orestes Cossío Pérez


La Eta Gazeto   
Oficiala Informilo de Kuba Esperanto  Asocio-Camagüey     1-a jaro / nro. 6 / 6- foje jare / decembro – 2017 / Redaktoro:  Luis Santillán    

ELDONAS:  KEA -  Grupo  Camagüey
APARTADO POSTAL:  2522
Camagüey, Cuba, C.P.: 70200
ESTRARO:
Jorge Luis González Santillán    (Prezidanto)        Poŝtelefono: 52768482
 Pavel Palomo Fernández  (Sekretario /  Kasisto)    San Joaquín 252,  entre Domingo Puente y  Coronel Bringa,  La Caridad, Camagüey.
AKTIVULOJ:
Roberto García Molina. Carretera Central No. 34,  Cascorro,  Guáimaro, 74300, Camagüey.
Raciel René Prat Primelles. Frank  País,  114,  entre Calixto García y Maceo, Nuevitas, Camagüey.
HONORA  MEMBRO:
Ricardo Salazar Crespo.  Juan Canino  66, Cascorro, Guáimaro, 74300, Camagüey






Contacto: La Redakcio

Contacto: La Redakcio
Kuba Esperanto Asocio-Camagüey, Jorge Luis Santillán, Apartado postal: 2522 Camagüey, Cuba, C.P.: 70200, E-Mail: santillan.cuba@gmail.com, Contacta enviando un mensaje de texto al Móvil : 52768482. Podemos ayudarte.