2010/04/24

José Martí en Esperanto


Martí vere vivas

La honora titolo nacia heroo de Kubo estas aljuĝata al José Martí. En la vivo de nuntempaj Kubanoj, Martí havas similan lokon al tia de legendaj dioj, en la pasinteco de fremdaj popoloj. Konsekvence, la 28ª de januaro, dato de lia naskiĝo en Havano, Martí ricevas amasan omaĝon el ĉiaj popolanoj.
De la plej junaj lernejanoj kun floroj ĉemane ĝis maturaj intelektuloj en akademiaj rondoj, la intereso pri Martí neniel elĉerpiĝas.
Tio signifas ke Martí ankoraŭ vivas, en la memoro, en la lojaleco kaj en ĉiuj faroj utilaj de sia popolo, malgraŭ la mortigaj kugloj ricevitaj en batalkampo. Elstaris Martí kiel verkisto, poeto, oratoro, persisto, ktp, sed tiuj kapablojn li utiligis por labori favore al la sendependiĝo de Kubo. Dum sia malkvieta ekzistado multe uzis Martí sian talenton por la propagando de la revoluciaj ideoj.
Hodiaŭ , jam forpasinte pli ol unu jarcento depost la pereo de Martí, ja eblas diri ke li ankoraŭ vivas. Lia idearo estas konata per la sennombraj paĝoj enhavantaj lian pensmanieron. Nenial eksmodas la idearo de Martí, kaj pro tio ĝi rezultas tute valida. En nia nentempo ĝi aktuala kaŭze de ties efiko. Jen la plej bona ekzemplo en la moderna historio de Kubo. Okaze de juĝo pro atako al  kazernoj Moncada kaj Carlos Manuel de Céspedes, je 26 julio 1953, la tribunala akuzisto pridemandis la ĉefan akuziton rilate la intelekta aŭtoro de tiu delito. La akuzito, juna advokato Fidel Castro Ruz , respondis ke tia persono estis José Martí . Li rakontis ke la plejparto de la ceteraj akuzitoj estis legantoj de l’ verkoj de Martí, la homo kiu elvokis militon kontraŭ la kolonia reĝimo fare de Hispanio en Kubo.

Redaktoro:  Luis Santillán.

PENSAMIENTOS ESCOGIDOS


Honrar honra        =  Honorante aliulon oni sin honoras

Con todos y para el bien de todos     =    Kun ĉiuj kaj por ĉies bono

Patria es humanidad   =  Patrio estas homaro

Los niños son la esperanza del mundo   =  Infanoj estas la espero de l’ mondo

Ser cultos para ser libres   =  Ni estu kleraj kaj do liberaj

Culto   =  klera

Inculto   =  senklera

Klera:  Kapabla, per ĝusta uzado de akiritaj scioj, klare juĝi kaj bone taksi la aferojn. Oni povas esti instruita  kaj ne klera. (Difino de Plena Ilustrita Vortaro )

Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas ( Proverbaro Esperanta )



2010/04/21

Esperanto en Cuba. (Historio 1904 - 2004)


Historio

La poresperanta agado en Kubo (1904-2004) 

   La poresperanta agado en Kubo ekdisvolviĝis komence de la pasinta jarcento, koincide kun la fondiĝo de Esperanto-asocioj en kelkaj Amerikaj landoj. La unua artikolo favora al Esperanto aperis en la revuo La Escritura Veloz (La Rapida Skribo), organo de la Stenografia Asocio, en aprilo 1904.
   Ĉirkaŭ tiu jaro, disaj izoluloj eklernis la lingvon kaj fondis klubojn tra la lando: pastro Ricardo Vicente en Camagüey, d-ro Rafael Crespo Rangel en Báez, kaj d-ro Eduardo Francisco Rodríez en Sagua la Grande. Ankaŭ propagandis Esperanton kelkaj eksterlandanoj, precipe hispanaj, tamen mankas fidindaj informoj pri ili.
   Plej meritan laboron rilate la diskonigon de Esperanto nialande faris la elstara intelektulo d-ro Fernando Ortiz, internacie renoma pro siaj studoj sociologiaj, juraj, antropologiaj kaj folkloraj. Li restas ĝis nun la plej elstara Kuba intelektulo kiu propagandis favore al la solvo de la tutmonda lingva problemo pere de la Internacia Lingvo.
   Dum marto 1906, en la Havana semajna magazino El mundo ilustrado, li aperigis artikolon (en kvar partoj) titolitan "El Lenguaje Universal" (La Universala Lingvo), sub la pseŭdonimo d-ro Novemo, kio mem montras lian familiarecon kun la Zamenhofa lingvo. La artikolo, tre detale kaj objektive prezentas Esperanton al la Kuba publiko. Tie, Ortiz proponas fondon de Kuba Societo por la Propagando de Esperanto, kaj de revuo Kuba Stelo.
   La iniciaton de Ortiz daŭrigis la advokato Mariano Aramburo Machado, kiu publikigis en 1907 du artikolojn en la revuo El Fígaro, de Havano, kie li, per sufiĉaj argumentoj, rifuzas kontraŭajn opiniojn pri Esperanto. Ambaŭ artikoloj aperas poste en ĉapitro de lia verko Literatura crítica, eldonita en 1909 en Parizo.
   Reeĥe al propagando aperigita de prestiĝaj kleruloj, fondiĝis en Santiago de Cuba - la 18an de oktobro 1909 - Kuba Esperanta Societo, sub la gvido de S-ro Pedro Pablo Valiente. Du privataj lernejoj ekinstruis la lingvon kaj la societo eldonis la unuan Kuban E-gazeton Kuba Stelo, kiel proponite de Ortiz (pri tiu grava okazintaĵo li raportis en la ĵurnalo Diario Español).
   Kuba Esperanta Societo klopodis fariĝi tutlanda organizaĵo, kaj tiucele nomumis "konsulojn esperantistajn" en diversaj lokoj kie jam ekzistis Esperanto-kluboj. La societo kaj la eldonaĵo (nur aperis du eldonnumeroj, januaro kaj februaro 1909) havis tre mallongan vivon. Pro ne konataj kialoj, ambaŭ fiaskis en tiu jaro.
   Pro la pereo de KES, la E-klubo de Havano fondis en la ĉefurbo (la 1an de januaro 1910) Societon Kuban por la Propagando de Esperanto (SKPE), kiun gvidis Antonio Alem´m Ruiz, tiama studento pri juro. Al ĝi aliĝis kluboj el 14 urboj kaj vilaĝoj. SKPE aperigis nian duan E-revuon: Cuba Esperantista.
   La 5a kaj 6a Universalaj Kongresoj en Barcelono 1909 kaj Vaŝingtono 1910, grave influis la organizon de la Kubaj esperantistoj. Per malgrandaj paŝoj, la afero avancis. SKPE, kun vera tutlanda karaktero, starigis rilatojn kun UEA kaj, iom poste, malfermis Centran Oficejon, fondis Esperantistan Librovendejon, kaj informoficejon por eksterlandaj esperantistoj vizitantaj Havanon. Grava evento estis ankaŭ aperigo de Esperanto-kurso, verkita de Alemán Ruiz, sur la paĝoj de la magazino Bohemia, en la jaro 1912. Tiam la CO registris 449 geesperantistoj en la lando.
   Okaze de la inaŭguro de enlanda aerpoŝto, la esperantista filatelisto s-ro José María Oliva Cuesta pretigas specialajn kovertojn, kie aperas kelkaj klarigoj en la hispana, esperanta kaj angla lingvoj; maldekstre oni legas: "Correo Aéreo, Aera Poŝtvojo, Air Postway". Lastamomente, pro teknikaj kialoj, la flugo ne efektiviĝis en la antauxvidita dato (1914.02.24) kaj la leterojn oni ekspedis trajne. Hodiaux, tiaj kovertoj estas veraj raraĵoj.
   En 1916, Cuba Esperantista ĉesas aperi, kaj ĝin anstataŭas Latinamerika Esperantisto, organo de Societo Kuba por la Propagando de Esperanto kaj de la proponita Latinamerika Ligo de Esperanto. Inter aliaj gravaj aferoj diskonigitaj tie estas paŝtelo de d-ro Zamenhof (tiu, kiu aperas en la telefonkartoj prezentitaj dum la 6a TAKE) donacita de la aŭtoro, Kuba pentristo Esteban Valderrama, al SKPE en 1917. Malgraŭ la fakto, ke temas pri bonkvalita kaj enhavriĉa revuo, ĝi vivis mallonge (de marto 1916 ĝis majo 1918).
   La 15an de aprilo 1923 - post reorganizo de la landa agado, konsiderante unuavice propagandon -, okazas la unua radia E-disaŭdigo, pere de la radiostacio 2DW (strato Obrap ía n-ro 93), nome disertacio de d-ro Alemán Ruiz, titolita "Bezono de internacia lingvo por radiotelefona komunikado". Ankaŭ kun la celo plidisvastigi Esperanton, de la 31a de marto ĝis la 6 de aprilo 1924, SKPE okazigas Esperantistan Semajnon. Iom poste, inter 1926 kaj 1927, oni instruas la lingvon en la Popola Universitato José Martí kiel parton de la studprogramoj.
   En la Havana Universitato, la poldevena studento s-ro Elias Johns (originale Johnofski) prezentis, la 14an de majo 1928, doktorigan disertacion titolitan "El problema de una lengua auxiliar internacional y su solución: el Esperanto" (La problemo de internacia helplingvo kaj ties solvo: Esperanto), kiu ankaŭ aperis libroforme. Ĝi estas la unua (kaj ĝis nun ununura) prezento de Esperanto en nia landa altlerneja sistemo. La konkludoj de tiu bone dokumentita verko substrekas la bezonon enkonduki Esperanton kiel la plej racian solvon por la tutmonda lingvoproblemo.
   Menciindan okazintaĵon ĉefrolis 16 laboristaj organizoj, kiuj utiligis Esperanton por sendi salutmesaĝon (per privataj rimedoj) al sovetiaj kamaradoj en irkutsko, okaze de la Tago de Laboristoj la unuan de majo 1930. Post tiu jaro, la poresperanta agado en la lando restas nur preskaŭ sur la kampo de propagando: dekoj da artikoloj, informoj kaj notoj aperas en la gazetaro.
   La dua duono de la 30aj jaroj vidas aperon de Esperanto kelkfoje inter la dek du lingvoj uzitaj por diskonigi anoncon en la revuo Habano, dediĉita al la fame konataj Kubaj cigaroj. La teksto diras: "Sur la ujoj de la legitimaj Habanaj Cigaroj sin trovas tiu ĉi sigelo de garantio de Kuba Registaro".
   Sendube, la tutlanda socipolitika situacio, kaj la alproksimiĝo kaj ekesto de la Dua Mondmilito malhelpis la tutan poresperantan agadon. Tamen en tiu epoko rimarkindas kontribuo de la gazetaro en la propaganda flanko, kio vere garantiis pluvivon de Esperanto dum tiom malfavoraj kondiĉoj. Dekoj da artikoloj, informoj kaj notoj aperis tiutempe en Cuba Intelectual, El Fígaro, Heraldo de Cuba, Diario de la Marina, Bohemia, Información, El País, Cúspide, Carteles, ktp.
   Meze de la 40aj jaroj notindas E-espozicio kun kelkaj ĉirilataj dokumentoj kaj en 1947 somera kurso organizita en la Fakultato pri Sciencoj de la Havana Universitato. En tiu jaro, la delegito de UEA en Havano, s-ro Heriberto Cociña Cociña prelegas pri Esperanto, kune kun franca esperantisto en la Ronde de Amikoj de la Franca Kulturo.
   Kaj meze de 1948 fondiĝas Kuba Esperantista Asocio, denove sub la gvido de Alemán Ruiz. Tiu asocio subtenis tre gravan hispanlingvan bultenon pri diversaj movadaj aspektoj en- kaj eksterlandaj. En nia arkivo ekzistas dekoj da ili, krom pluraj cirkuleroj, leteroj kaj komunikoj, kiuj enhavas centojn da diverstipaj informoj. Nia Komisiono pri Historio konservas ankaŭ la statuton de tiu organizaĵo, el la jaro 1948.
   Meze de la 50aj jaroj elstaras la agado de s-ro Raúl Juárez Sedeño kiu fariĝis reprezentanto de UEA en la lando. Li nuntempe estas Honora Membro de KEA kaj de UEA.
   Dum la unuaj jaroj post la socipolitikaj revoluciaj transformiĝoj de 1959, la pereanta esperantista asocio ne kapablis reorganiziĝi. En 1962, Juárez Sedeño instruas la lingvon al aro da interesitoj kiuj, de la 14a ĝis la 21a de julio 1963, organizas ekspozicion kaj en septembro fondas la Esperantistan Grupon de Camagüey. La 12an de oktobro 1964 fondiĝas la unua Esperanto-Rondo en Ciego de Ávila. Ĝia prezidanto, s-ro Pedro Pablo Lamas Díaz (nuntempe Honora Membro de KEA kaj de UEA) organizis ekspozicion en la municipa biblioteko.
   Fine de la sesdekaj jaroj, ĉe la Ministerio pri Edukado (MINED), aktivis Komisiono por Esperanto, kiu entreprenis precipe kompilon da informoj pri la IL kaj iamaniere propagandis la aferon ĝis 1971. Tiam en la ĉefurbo ariĝis kelkaj memlernintoj, kiuj komencis instrui la lingvon kaj en oktobro kunfondis Havanan E-Grupon, kiu ŝanĝis la nomon en 1972 al Havana E-Rondo (HER). Dum tiujara vizito de d-ro Paŭl Neergaard al Kubo, HER organizis kelkajn aranĝojn kaj ebligis lian renkontiĝon kun funkciuloj de MINED al kiuj li informis pri la instruado de Esperanto en aliaj landoj.
   Rezulte de la aktiva laboro de HER, la 17an de aŭgusto 1974, fondiĝis en Havano - sen registara aprobo - Kuba Esperanto-Asocio, kio reprezentas komenciĝon de nova etapo, ĉefe de propagando kaj demarŝoj por la oficialigo de KEA kaj por plimultigo de internaciaj rilatoj. En oktobro 1977, okaze de vizito al Havano, la elstara vjetnama esperantisto s-ro Nguyen Van Kinh esprimis al la aŭtoritatoj sian deziron kunsidi kun la Kubaj esperantistoj. La renkontiĝo okazis en la sidejo de Kuba Porpaca Movado kaj estis tre grava, ĉar tio revigligis la movadan aktivadon.
   Kadre de la 11a Monda Festivalo de Studentoj kaj Junularo okazinta en Havano en ulio 1978, kelkaj esperantistoj el okcidentaj landoj kaj havanaj esperantistoj organizis modestan aranĝon, kie la IL ludis sian rolon. Post okazigo de baza kurso, kie sukcese lernis la lingvon pluraj centoj da personoj, oficiale fondiĝis la nuna Kuba Esperanto-Asocio (KEA), la 16an de junio 1979.
   La 3an de januaro 1983 oni malfermis Centran Oficejon de la Asocio (str. Neptuno kaj Industria, Centra Havano), kiu iom post iom fariĝis renkontigejo por aktivuloj, estraranoj, movadanoj..., kiuj krom labori por Esperanto, ankaŭ praktikis kaj ĝuis la lingvon. Tiel ankaŭ oni komencis eksperimenti diversmaniere, estiĝis lernejoj en aliaj provincoj kaj nia instrusistemo pliboniĝis.
   Kiel landa asocio, KEA partoprenis unuafoje Universalan Kongreson (la 68an) en Budapeŝto 1983. Tie ĝi aliĝis al UEA. Dum kreskas la rilatoj inter KEA kaj aliaj landaj asocioj, interne ĝi kunordigas tutlande la agadon de esperantistoj kaj apogantoj sur la terenoj instrua, sciencteknika, traduka, informa, junulara kaj sur aliaj laborkampoj.
   Meze de 1986, dum la 2a Internacia Librofoiro de Havano, okazas Esperanta Teknika Konferenco en la Kongresa Palaco, kun la ĉesto de Simo Milojeviĉ, Ĝenerala Direktoro de UEA. La evento inkluzivis ekspozicion kaj tri prelegojn fare de estraranoj de KEA: Andrés Piñera (vicprezidanto), Julián Hernández (instruado) kaj Maritza Gutiérrez (propagando).
   La jaro 1987 alportis grandajn sukcesojn por nia lando: kadre de la 72a Universala Kongreso, okazinta en Varsovio (Pollando), oni aprobis la realigon de la 75a UK en Havano; dum la 4a, 5a kaj 6a de decembro oni efektivigas la Unuan Tutlandan Kongreson de KEA en nia ĉefurbo, kiun partoprenis 600 Kubaj delegitoj. Ĝi tre favore impresis la vizitantojn (inter ili la Ĝenerala Direktoro kaj d-ro Otto Haszpra, tiama estrarano de UEA). Ĝi rolis kiel decidiga faktoro por venigi la 75an UK al Kubo.
   La unua KEA-Kongreso starigis antaŭ ni novajn perspektivojn. El tio fontis, kun ŝtata subteno, projekto efektivigi nialande la Internacian Konferencon EsperantoԸ8, "Por la evoluo de Esperanto en Iberameriko", kies plej elstara rezulto estis la renkontiĝo inter reprezentantoj de Latinamerikaj E-organizaĵoj. Tiam gastis en Havano esperantistoj el deko da landoj. Tio ebligis unuavice reciprokan interkonatiĝon kaj ankaŭ starigon de kunlaboraj rilatoj ĉihemisfere. Mirigis ĉiujn nia sukceso rilate E-elsendojn de Radio Havano Kubo, kiu ekde la komenco mem fariĝis internacia tribuno de Esperanto en Ameriko.
   Okaze de la deka datreveno de KEA, la 16an de junio 1989 aperis Avanco, oficiala asocia organo, kies celo estas oferi al nia esperantistaro umbilikan ligilon nutrivan kaj dinamisman. Ĝi fariĝas bildo kaj tribuno pri la Kuba Esperanto-movado delonge revitaj. Omaĝis la datrevenon ankaŭ la 1a Kuba E-Kulturfestivalo, kiu sukcese okazis en urbo Santa Clara, kun amaso de esperantistoj el diversaj provincoj.
   La jaro 1989 vidis la aperon, krome, de speciala grupo por la disvastigo de la Internacia Lingvo: Esperanta Literatura Tradukmetiejo (ELT), kiu funkcias sub la aŭspicio de la Tradukista Sekcio de Nacia Unuiĝo de Verkistoj kaj Artistoj (UNEAC). ELT laboras konstante kaj partoprenas en periodaj renkontiĝoj.
   La okazigo de la 75a UK en Havano - inter la 14a kaj la 21a de julio 1990 - permesis diskonigi gravajn aspektojn de nia movado en- kaj eksterlande. La partopreno de Ĉefkomandando Fidel Castro en la solena inaŭguro de la UK alportis specialan signifon kaj gravecon al la jara tutmonda renkontiĝo. Diversaj amaskomunikiloj raportis la fakton.
   Tuj post la UK okazis la 46a Internacia Junulara Kongreso en Playa Girón - inter la 22a kaj la 28a de julio - kaj samtempe, la 12a Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Intruistoj (ILEI), en hotelo Hanabanilla, kie antaŭe oni fondis Internacian Esperanto-Centron, kiu bedaŭrinde ne pluvivis, ĉefe pro tio, ke la ideo montriĝis tro revolucia kaj fariĝis nerealigebla. KEA eldonis kunlabore kun turisma entrepreno faldfolion, kiu trairis la mondon, sed reagoj ne alvenis. Tiel finiĝis bela projekto iel mortnaskita.
   La 17an de julio 1991 KEA translokiĝis al nova sidejo (Vista Alegre n-ro 264, municipo 10 de Octubre), multe pli komforta kaj ampleksa, kaj preskaŭ kvar monatojn poste (inter la 8a kaj la 10a de novembro) efektiviĝis, ege sukcese, la 2a Kuba Esperanto-Festivalo, kie ĉeestas 387 geesperantistoj el dek unu provincoj, malgraŭ la malfavora ekonomia situacio de tiu epoko en la lando.
   De la 4a ĝis la 10a de februaro 1992 KEA partoprenis la Internacian Librofoiron Havano '92, kaj en aprilo ĉeestis en Expolingua '92, ankaŭ per stando; krome oni prezentis kelkajn prelegojn, kadre de speciala E-simpozio. Prelegis Julián Hernández Angulo, Alexis Otero Castellón, Héctor Jiméz Batista, Orlando Raola González, Maritza Gutiérrez González, Juan R. Rodríguez Gómez kaj Juan Lázaro Besada.
   La tutan jaron la Nacia Sidejo okazigis aranĝojn dufoje monate, kun amaso de partoprenantoj; dufoje monate, junularaj renkontiĝoj en alternaj vendredoj. Meze de junio okazis en la Nacia Sidejo la 1a Nacia Seminario, kie ĉeestas estraranoj kaj aktivuloj el preskaŭ ĉiuj provincoj de la lando.
   Fine de 1992 KEA komencis akcepti eksterlandajn gastojn kaj lui siajn ĉambrojn por plimultigi la enspezojn, ĉefe valutojn. En decembro vizitis la landon gesinjoroj Detlev kaj Wera Blanke, kiuj prelegas al esperantistoj en Urbo Havano kaj Santiago de Cuba, kaj ankaŭ al specialistoj kaj studentoj en la Havana kaj Orienta universitatoj.
   La jara renkontiĝo de la Komitato de KEA (plej alta asocia instanco), kunsidanta en Santiago de Cuba la 30an kaj 31an de januaro 1993, analizis (kiel jam tradicias ĉiujare) la agadon de KEA dum 1992, aprobis la buĝeton por la nova jaro kaj, inter aliaj gravaj aferoj, elektis Estraron, laŭ nova Statuto, por la periodo 1993-1995.
   En aprilo 1993 ripetiĝas la partopreno de KEA per stando en Expolingua '93, kie ni prezentis kelkajn prelegojn kaj afiŝojn, dum la asocianoj interrilatiĝas kun diversaj institucioj kaj centroj rilataj al tradukado, eldonado kaj instruado de lingvoj. Meze de la jaro, okazis la 2a Nacia Seminario por aktivuloj el la tuta lando. Samtempe, kaj iom poste, kelkaj estrarnaoj de KEA vojaĝas eksterlanden pere de diversaj rimedoj. Du el ili subvenciitaj de la grupo KUUK (Kubanoj al Universalaj Kongresoj), fondita en Londono tiucele en februaro samjare.
   Rilate la sekvintajn dek jarojn, celante ne tro kotopoi pri la sukcesplena asocia antaŭeniro malgraŭ ĉio, rimarkindas la plej pinte gravaj okazintaĵoj:
  • Tri KEA-kongresoj (1996, 1999 kaj 2002)
  • Stando en Internaciaj Librofoiroj Havano 1994-2003
  • Stando en Librofoiroj Santo Domingo (Dominika Respubliko) 2002-2003 kaj Guadalajara (Meksiko) 2003
  • Prelegoj kaj standoj en ĉiuj lingvofoiroj Expolingua
  • Naciaj Seminarioj por Instruantoj kaj/aŭ pri Informado (1994-2003)
  • Du simpozioj ĉe la Nacia UN-Asocio (1997 kaj 1999)
  • Naciaj Seminarioj por Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (SAEST, 1995, 1997 kaj 2000)
  • Partopreno de oficialaj Kubaj delegacioj al UK-oj (1994-2003)
  • Partopreno en tri Tutamerikaj Kongresoj de Esperanto (1996, 1999 kaj 2001)
  • Membriĝo en la Amerika Komisiono de UEA ekde ĝia kreado en 1994
  • Eldonado de kelkaj libroj (originale verkitaj en Esperanto aŭ tradukitaj)
  • 16-jara dimanĉa radioprogramo en Esperanto per Radio Havano-Kubo
  • Du tutlandaj infanfestivaloj (2000 kaj 2002)
  • Kuba Kultura E-Festivalo (1998)
  • Prezento de dekoj da ekspozicioj por la publiko en kulturklerigaj institucioj
  • Esperanto lego-haloj en du provincaj bibliotekoj
  • Jaraj komitatkunsidoj 1994-2003
  • Centoj da intervjuoj kaj programoj per radio kaj televido
  • Okazigo de dekoj da tutlandaj, regionaj kaj provincaj renkontiĝoj
  • Aperigo de dekoj da artikoloj, informoj, ktp. en la gazetaro
  • Dekoj da prelegoj pri Esperanto en eksterasociaj institucioj
  • Dekoj da prelegoj pri eroj de nia E.agado en Ameriko, Eŭropo, Azio kaj Aŭstralio
  • Instruado de centoj da kursoj: regulaj, superaj, ekspresaj, radiaj, krom Perkoresponda Kurso
  • Partopreno en diversaj fakaj konferencoj eksterasociaj (pri tradukado, literaturo, lingvistiko...)
  • Aktivaj interrilatoj kun institucioj kulturklerigaj, edukaj, registaraj...
   Kaj 2004, jaro de la centjariĝo de la poresperanta agado en Kubo kaj de la 25a datreveno de KEA komenciĝis ege aktiva: sukcesa jara komitakunsido (Havano, 23a ĝis 25a de januaro), 6a Tutamerika Kongreso de Esperanto (21a ĝis 27a de marto), kaj forta laborplano por la venontaj monatoj: provincaj seminarioj pri Aktivula Trejnado en Camagüey (aprile), Urbo Havano (maje), Santiago de Cuba (junie), Guantánamo (septembre), Sancti Spíritus (oktobre) kaj Granma (novembre); 3a Tutlanda Kultura Infanfestivalo (Guantánamo, 9a ĝis 10a de julio) krom kursoj, regionaj renkontiĝoj, partopreno en la 89a UK kaj ILEI-Konferenco...
   Ĝenerale, analizante la agadon de la asocio en la lastaj jaroj, rimarkeblas, ke nia bildo, nacie kaj internacie, plimaturiĝis; KEA nutras sin per aktivuloj kaj kadreoj kunportantaj novan agadstilon. Oni antaŭvidas praktikan utiligon de la IL, ne nur de movada vidpunkto, kaj niaj rilatoj kun ŝtataj instancoj montriĝas promesplenaj por la E-movado.
   Fakte, malgraŭ malfacilaĵoj, nia agado kreskas, atingas plenaĝon kaj antaŭvidas viglan vivon de Esperanto en Kubo.

Fonto: La poresperanta agado en Kubo (1904-2004),    
aperinta en la Kongresa Libro de la 6a TAKE,    
kaj verkita de: Juan Ramón Rodríguez Gómez    
Komisiono pri Historio, Kuba Esperanto-Asocio
.     

2010/04/10



EL ESPERANTO EN LOS FILMES

En muchas personas, el conocimiento acerca del Esperanto es apenas de que se trata de un idioma, y nada más. Hay quienes piensan que es algo así como una especie de maravillosa llave, que le facilita a quienes lo saben la posibilidad de comprender y utilizar cualquier idioma. Con tal criterio preguntan ingenuamente: ¿Cuántos idiomas sabe usted ?. Otras personas, por que ya conocen que se trata de un idioma, simplemente preguntan:¿ En qué país se habla el Esperanto ?. La respuesta no es muy sencilla, pues requiere  no pocas palabras, trataremos de hacerlo del modo más breve y comprensible.
Para comenzar, un país donde el Esperanto es lengua usual ya existe, desde la década de los años 40 del siglo XX.  Le  debe la vida a la creatividad práctica de los cineastas norteamericanos. A sus películas, habladas en inglés, les introducen el esperanto en ciertos diálogos, entre personajes nativos de un imaginario país. Objetivo de tal elección: la conveniencia de emplear un idioma diferente al inglés, y que al mismo tiempo no pertenece a un determinado país. La calificación propia de neutral, que se le da al Esperanto desde su principio, conviene con ese mismo requisito de la producción filmica de Hollywood.
La utilización del idioma neutral tiene otra razón. En esas películas se pretende llevar al público cierto mensaje, de que en algunos países no identificados traman supuestos planes, contra la seguridad de un llamado mundo libre. El papel que hacen jugar al Esperanto consiste en disimular la nacionalidad de esos probables enemigos.
Sin embargo, el cine Japonés en los años 50 utilizó al esperanto para un filme de argumento histórico. La acción transcurre en el siglo XVI, cuando los navegantes portugueses ya se aventuraban por los mares del lejano Oriente. La película presenta un conflicto entre japoneses y tripulantes de un navío nombrado Patrino de Dio, procedente de un país llamado Iberia. El nombre de la embarcación significa Madre de Dios, en Esperanto. Desde luego, que los diálogos entre los marinos iberianos transcurren en Esperanto. Con el uso de un titulado idioma neutral se pretende evitar posibles problemas, como incidentes diplomáticos o demandas judiciales, en cualquiera de los casos, por alguna de las partes que se considere ofendida.


El primer ejemplo es la producción directamente para el mercado del DVD. Hay que citar en este contexto la reciente (2006) comercialización del filme "Gerda Malaperis", basado en un libro del mismo título del escritor Claude Piron. Producido por los brasileños Imagu Filmo, y dirigido por Joe Bazilio, es un producto muy digno, comparte con el libro la interesante característica de servir además para el aprendizaje del esperanto, ya que emplea un lenguaje sencillo en un comienzo, para ir aumentando la complejidad del vocabulario y la expresión, además de disponer de subtítulos en seis idiomas (entre los cuales el castellano).


ESPERANTO  EN  FILMOJ
Ĉe multaj personoj ilia konado pri  Esperanto estas apenaŭ ke tio temas pri ia lingvo, kaj nenio plia. Aliuloj pripensas ĝin kvazaŭ   io ajn simila al mirinda ŝlosilo, povanta doni al giaj posedantoj la kapablon kompreni kaj uzi ajnan lingvon. Pro tia kriterio ilia demandas tre naive: Kiom da lingvoj vi scipovas ?. Kelkaj personoj, pro tio ke jam  konas ke temas pri unu lingvo,  ili esprimas demandon jene: En kiu lando estas Esperanto parolata ?. La respondo en estas tre simpla, ĝi postulas en malmulte da vortoj, ni provos fari laŭmaniere pli mallonga kaj pli komprenebla.
Ni komencas dirante, ke iu lando kie Esperanto estas lingvo parolata jam ekzistas, ekde la 40-aj jaroj de XX-a jarcento. Ĝi ŝuldas la vivon al tia praktika kreivo de usonaj filmistoj. En iliaj filmoj angle parolataj oni enkondukas Esperanton, ĉe kelkaj dialogoj, inter personoj civitanoj de tiu lando fikcia. Celo de tia elekto: la konveno utiligi lingvon malsaman al la angla, kaj samtempe malpropran al iu ajn lando. La kvalito neŭtrala, atribuata al Esperanto depost ĝia komenco, estas konforma kun tiu sama kondiĉo de la usona filmindustrio.
La utiligo de la lingvo neŭtrala ankaŭ havas plian eksplikon. Per tiaj filmoj oni provas transigi al la publiko ian mesaĝon, ke en kelkaj landoj en identigitaj estas preparataj nekonataj planoj kontraŭ  la sekureco de la tiel nomata libera  mondo. La karaktero  atribuita al Esperanto en tiaj filmoj konsistas el la deziro kaŝi la naciecon de tiuj probablaj malamikoj.
Tamen Japanaj filmistoj de la  50-aj jaroj poste utiligis Esperanton por iu filmo pri historia temo. Ties agado okazas dum la XVI-a jarcento, kiam portugalaj maristoj trakuradis la malproksiman Orienton. La filmo prezentas konflikton inter Japanoj kaj maristoj de ŝipo nomita  Patrino de Dio , kun deveno en lando Iberio laŭ  nomo. Certe ke dialogoj inter la  Iberikanoj mem estis parolataj en Esperanto. Per utiligo de iu neŭtrala lingvo, tiel nomata, oni pripensas malhelpi eblan problemon, kiaj diplomataj  incidentoj aŭ  juĝaj procesoj, far de personoj ofenditaj.
Red. Jorge L. Santillán 



Contacto: La Redakcio

Contacto: La Redakcio
Ni bezonas la kunlaboradon de ĉiuj E-Amikoj. Bonvolu sendi vian informaron . Dankon. Agradecemos su colaboración. Envíe su información a: Prof. Jorge Luis González Santillán, Presidente del Club, Apartado postal: 2522 Camagüey, Cuba, C.P.: 70200, E-Mail: santillan.cuba@gmail.com