2015/10/26

Psikologiaj reagoj al Esperanto



1
Psikologiaj reagoj al Esperanto
Claude Piron
1. Diferencaj reagoj
Al psikologo esploranta la reagojn al la vorto "Esperanto" okulfrapas du faktoj:
1. alta proporcio el la personoj invititaj esprimi sin tiuteme abunde parolas;
2. ili rigardas evidentaj, kaj, multkaze, spontane citas, diversajn punktojn ne konformajn al la
kontrolebla realaĵo, ekzemple: "neniu iam ajn verkis romanon rekte en Esperanto", "Esperanto
estas lingvo, kiun neniu parolas", "ne ekzistas infanoj, kies gepatra lingvo ĝi estas", ktp.
Tiajn konvinkojn bele ilustras letero de leganto Peter Wells, el Singapuro, al Time magazine:
Esperanto has no cultural history, no indigenous literature and no monolinguals or even first-
language speakers. (Wells, 1987)
[Esperanto havas nek kulturan historion, nek indiĝenan literaturon, nek unulingvulojn aŭ
parolantojn, kies unua lingvo ĝi estus.]
Krome, multaj demandatoj manifestas ĉiujn signojn de emocia implikiĝo. Kelkaj reagas
entuziasme, ekscitiĝe. Sed la plimulto rigardas al Esperanto de alte, kvazaŭ evidente temus pri io
infaneca. La koncernato demonstras, ke Esperanto ne estas io serioza, kaj lia tono estas malestima,
ironia aŭ humure supereca rilate al la "naivuloj", kiuj okupiĝas pri ĝi.
Se, por disponi komparan, referencan reagon, la esploranto proponas al sia kunparolanto
sammaniere esprimi sin pri la bulgara aŭ la indonezia, li ricevas tute alian respondon. Unuminute la
demandito klarigas per perfekte neŭtrala tono ĉion, kion li povas pri tiuj eldiri, nome, ĝenerale, ke
koncerne ilin li scias nenion.
La kontrasto mirigas. Ĝi riveliĝas eĉ pli rimarkinda, kiam oni testas la sciojn per precizaj
demandoj:  literaturo,  geografia  etendiĝo,  esprimpovo,  ktp.  Tuj  aperas,  ke  la  intormiĝo  de  la
demandito rilate Esperanton estas preskaŭ plene erara, multe pli ol la eretoj da scio, kiujn li povas tiri
el si pri la referenclingvoj. Kial li konscias sian nekompetentecon en unu kazo, sed ne en la alia?
Verŝajne lingvoj kiel la bulgara kaj la indonezia perceptiĝas kiel apartenantaj al la kampo de la
faktoj, dum Esperanto estas sentata kiel propono. Antaŭ fakto, oni klinas sin. Fronte al sugesto, oni
sentas sin devigita respondi jes aŭ ne, kaj tuj poste defendi sian starpunkton. Sed kial Esperanto ne
sentiĝas kiel situanta sur la kampo de la faktoj? Kaj kial la reago, tiel ofte, montriĝas tiagrade emocia?
La implikiĝo de la afekcia sfero ne limiĝas al individuaj inter-paroloj, kiel atestas jena citaĵo, tirita el
artikolo pri la pedagogio de la latina, artikolo cetere elmontranta plej neŭtralan kaj informan tonon:
Gloire donc au latin, et a bas 1'esperanto, mixture aux relents d'artifice et aux esperances
degues! (G.P., 1985).
[Gloron do al la latina, kaj pereu Esperanto, fi-miksaĵo odoraĉa je malnatureco kaj esperoj
trompitaj!]
Tiu frazo, senrilata al la cetera teksto, impresas kvazaŭ emocia ŝpruco supreniĝus neatendite el
oni-ne-scias-kia profundaĵo. Kial?


2
2. Defendmekanismoj
Ĉe analizo, la eldiroj pri Esperanto aŭ pri la pli vasta kampo de lingva komunikado intemacia, kiaj
oni facile ricevas ilin petante sian kunparolanton libere esprimi sin tiuteme, aŭ kiaj ili prezentiĝas en
oficialaj  kunsidoj  dediĉitaj  al  tiu  demando,  riveliĝas  karakterizitaj  per  la  agado  de  la  t.n.
"defendmekanismoj". Oni tiel nomas taktikojn senkonscie organizitajn por evitigi al ni alfronti realaĵon
supozeble minacan (Freud, Anna, 1937). Jen kelkaj ekzemploj:
a) Neado.
Esperanto estas traktata kiel neekzistanta en kuntekstoj, kie estus logike ĝin konsideri. Ekzemple
la libro Le Langage de la enciklopedia serio La Pléiade (Martinet, 1968), kiu, en 1525 paĝoj, pritraktas
slangojn kaj piĝinojn same kiel tradukon kaj afazion, enhavas neniun priskribon, eĉ unuparagrafan, pri
tiu miriga fenomeno: lingvo scipovata de nur unu persono antaŭ jarcento, sed hodiaŭ uzata en pli ol
cent landoj. Simile, la sperto amasiĝinta pri Esperanto kiel konferenclingvo estas konsiderinda: en
1986 ne troviĝis unu tago, en kiu ne estis ie en la mondo kongreso, renkontiĝo, internacia kunveno,
kies laborlingvo Esperanto estis (oni trovos liston en la n-ro de la 20-a de marto 1986 de Heroldo de
Esperanto). Kiam UN, ekzemple, detale analizas la problemojn renkontatajn ĉe lingva komunikado,
estus konsekvence konsideri tiun sperton, eĉ se nur por forĵeti ĝin, post ekzameno, pro eksplicitaj
kialoj. Sed tiel ne okazas (King kaj ceteraj, 1977; Allen k.c, 1980; Piron, 1980).
Eĉ lingvisto konsideranta precize la tipon de komunikado ĉiutage efektivigatan de Esperanto
aliras la demandon, kvazaŭ neniam tiu sperto estus travivita:
While economists are exercised in creating a Eurodollar, why should we not try for a
Eurolanguage too? (Lord, 1974, p.40).
[Dum ekonomiistoj okupiĝas pri la kreado de eŭrodolaro, kial ni ne provu ellabori ankaŭ
eŭrolingvon?]
La unua reago de industriisto fronte al produktad-problemo estas konsideri ĉiujn solvojn
aliloke aplikitajn, por eltrovi, antaŭ ol serĉi novan eliron, ĉu ne ekzistus ie sistemo, kiu
kontentigus lin. Tiu farmaniero, tiel natura en la ĉiutaga vivo, praktike neniam alpreniĝas
koncerne internacian komunikadon. Ni efektive troviĝas ĉi tie antaŭ neado de la realo, en la
psikanaliza senco.
b) Projekcio.
Oni nomas projekcio la fakton atribui al iu alia psikajn elementojn, kiuj troviĝas en ni, sed kiujn ni
ne konscias. Bonan ekzemplon havigas la frazo:
Efforts to devise universal languages which could be adopted without prejudice and learned
without trouble languages like Esperanto represent a noble intent combined with an
essential ignorance of what language is and how it works. (Laird, 1957, p. 236).
[Strebadoj por elpensi universalajn lingvojn, kiujn eblus alpreni sen antaŭjuĝo kaj lerni
senpene lingvojn, kiel Esperanto prezentas per si noblan intencon kunigitan al esenca
nescio pri tio, kio estas lingvo kaj kiel ĝi funkcias.]
Esperanto kontentigas ĉiujn kriteriojn lingvistike akceptitajn por difini lingvon (Martinet,
1967, p. 20). Ĉu aŭtoro, kiu, nenion kontrolinte, nek bazante sian opinion sur faktaj
argumentoj, deiras de la principo, ke tio ne estas vera, ne estas la nescianto, kiun li facile
vidas en la aliuloj? [Pri "how it works", vidu la artikolon de la itala lingvisto Alessandro
Bausani (1961) "L'esperanto, una lingua che funziona"].


3
Ofte oni atribuas al Esperanto trajtojn, kiuj faras el ĝi ian monstran mutaciulon. Jen kiel usona
lingvo-instruisto priskribas tian lingvon (mi citas nur la tradukon, ĉar la originalon mi nun ne
disponas):
Lingvo, kiel amo kaj animo, estas io homa kaj vivanta, kiom ajn malfacile estas ĝin difini: ĝi
estas la natura produkto de la spirito de tuta raso, ne de homo sola... Artefaritaj lingvoj
estas forpuŝaj kaj groteskaj, kiel homoj kun metala kruro aŭ brako, aŭ kun ritmo-regilo
enkudrita enkore. D-ro Zamenhof, kiel d-ro Frankenstein, kreis monstron faritan el vivaj
pecoj kaj eroj, kaj, kiel Mary Shelley provis diri al ni, nenio bona povas el ĝi rezulti. (Arbaiza,
1975, p. 183).
Aŭ, sen pravigo, oni deklaras Esperanton
oriente vers la suppression graduelle des traditions (Accontini, 1984, p. 5).
[orientita al la laŭgrada forigo de la tradicioj].
En tiaj juĝoj agas nekonsciaj timoj aŭ fantaziaĵoj, kiuj estas projekciataj sur la lingvon: anstataŭ
studi ĝin kiel realaĵon lingvan, literaturan, socian psikologian, oni rilatas al ĝi kiel al ia sonĝa rolulo
animita de malicaj intencoj, sen percepti, kiom delira tia sinteno estas, laŭ la psikiatria signifo de la
vorto.
c) Raciecigo.
Neraciaj starpunktoj defendiĝas per abundo da konvinkaj argumentoj. Alivorte, samkiel en la
klasika paranoja parolmaniero, la intelekta ide-prezentado estas plej rigore logika. Nur la manko de
reala bazo perfidas ĝian imagan esencon.
Ekzemple, oni atribuas al Esperanto hindeŭropan, fleksian analizan karakteron, kiun oni klarigas
per la fakto, ke, laŭdire, Zamenhof scipovis nur hindeŭropajn lingvojn. Sed neniu el tiuj asertoj estas
kontrolita. Fakte,
· Gravan rangon, en la trajtoj de Esperanto, okupas ĝia multkultura subtavolo, en kiu la aziaj kaj
hungaraj kontribuoj  rolis ne malmulte (la literatura esperantlingva  aktiveco, inter la du
mondmilitoj, grandparte disvolviĝis en hungara medio, la t.n. budapeŝta skolo; la hungara ne
estas hindeŭropa).
· Zamenhof bone sciis nehindeŭropan lingvon: la hebrean, kaj lia kreaĵo estas per tiu stampita;
ekzemple, la signifokampo [semantika kampo] de la morfemo ig havas ekzaktan ekvivalenton,
inter la lingvoj, kiujn li scipovis, nur en la hebrea hif'il (Piron, 1984, p. 26).
· Esperanto procedas aglutine, ne fleksie. La eldiroj en ĝi povas esti same sintezaj kiel analizaj -
oni povas diri same bone mi biciklos urben kiel mi iros al la urbo per biciklo; teksta esplorado
rivelas, ke sintezaj formoj estas tre oftaj - kaj se estas vere, ke, fonetike kaj vorttrezore, ĝi
estas hindeŭropa, ĝi tia tute certe ne estas strukture: neniu hindeŭropa lingvo konsistas kiel ĝi
el rigore neŝanĝeblaj morfemoj.
d) Izolado.
Izolado oni nomas la fakton disigi ion disde ĝia kunteksto kaj juĝi senreference. Kiam aŭtoro
diras, pri lingvoj:
Il arrive aussi qu'il en naisse, mais jamais du néant: 1'esperanto est un échec (Malherbe,
1983, p. 368).
[Ankaŭ okazas, ke lingvoj naskiĝas, sed neniam el neniaĵo: Esperanto fiaskis].


4
li izolas la internacian lingvon disde ties kunteksto, historia same kiel lingva. Fakte, Esperanto situas
en longa serio da provoj kaj pripensoj etendiĝantaj sur pluraj jarcentoj. En la zamenhofa laboro, ĝi
havas malrapidan genezon, kiu multrilate similas lingvoevoluon, kiel embria genezo elvokas specian;
tiu laŭgrada estiĝo studindas (Waringhien, 1959, p. 19-49). Aliflanke, la morfemoj, kiuj konsistigas
ĝin, radikas en aliaj lingvoj; ili ne estas elementoj "tiritaj el neniaĵo".
Esperanto ne pli naskiĝis el neniaĵo ol, ekzemple, la haitia kreola. Lingvo aperas, kiam ĝi
respondas al bezono. En la Kariba Insularo, ekzistis ĉe sklavoj divers-etnaj kun lingvoj reciproke
nekompreneblaj bezono interkomuniki; el tiu bezono naskiĝis bunt-origina lingvo grandparte bazita
sur la lingvaĵo de la blankuloj aĉetintaj ilin, sed strukture tute alispeca. Simile, en la jaroj 1880-1910,
parto de la mondloĝantaro sopiris al eksteraj kontaktoj kaj soifis je vastiĝo de 1' kultura horizonto, sed
trovis lingvo-lernadon neebla en siaj vivcirkonstancoj. Tiuj personoj kaptis la projekton de Zamenhof,
kaj uzante ĝin, transformis ĝin en lingvon vivplenan. Nek la kreola nek Esperanto naskiĝis el neniaĵo;
ilin naskis sama soci-psikologia forto: la emo dialogi.
Ni nun konsideru jenan tekston:
Allez prendre un oiseau, un cygne de notre lac par exemple, déplumez-le complètement,
arrachez-lui les yeux, substituez à son bec plat celui du vautour ou de 1'aigle, greffez sur les
moignons de ses pattes les échasses d'une cigogne, mettez dans ses orbites la prunelle du
hibou (...); ensuite, inscrivez sur vos bannières, répandez et criez ces mots: "Ceci est
l'oiseau universel", et vous vous ferez une petite idée de la sensation de glacement qu'a
produit sur nous cette terrifiante boucherie, cette vivisection nauséabonde, qu'on n'a cessé
de nous prôner sous le nom d'espéranto ou langue universelle. (Cingria, pp.1-2).
[Ekkaptu birdon, cignon nialagan, ekzemple, komplete senplumigu ĝin, forŝiru de ĝi la
okulojn, anstataŭ ĝia plata beko metu vulturan aŭ aglan, greftu al ĝiaj piedostumpoj
cikoniajn irilojn, ŝovu en la orbitojn la pupilon de otuso (...); nun surskribu sur viaj
standardoj, disvastigu kaj kriu frazon jene: "Jen estas la universala birdo", kaj vi ricevos etan
ideon pri la frostiĝa sento, kiun estigis en ni tiu terura buĉado, tiu vivosekcado plej naŭza,
kiun oni ne ĉesis advokati al ni kun la nomo Esperanto aŭ lingvo universala.]
Se oni preterlasas la bildan (kaj birdan!) aspekton de tiu citaĵo kaj la vortojn, kiuj evidentigas la
amplekson de la emocia reago ("terura buĉado", "vivosekcado plej naŭza"), kritikoj restas du:
a) Esperanto rezultas el homa interveno en ion vivantan;
b) ĝi estas heterogena lingvo.
La konkludo de la citita aŭtoro estus racia nur trikondiĉe:
· se lingvo estus viva estaĵo, simile al besto;
· se homa interveno en ion vivantan estus ĉiufoje aĉ-efika;
· se heterogena lingvo ne taŭgus por interkomuniki.
Hipnotigata de sia premsonĝa vidaĵo, la aŭtoro izolas sian bildon de la ĉi-supraj konsideroj. Li ne
vidas, ke asimili lingvon al io vivanta, estas nur metaforo, kiun oni ne tro streĉu. La koncerna birdo
terure suferus, sed kiam la nederlandan ortografion oni reformis en la 40-aj jaroj, la lingvo ne kriis,
nek necesis anestezo.
Due, homo ofte intervenas en vivaĵojn kun plej bonaj rezultoj. Malsato estus multe pli drama en
Hindio, se oni ne estus sukcesinta, dank' al tute konscia interveno de homo en naturon, produkti
novajn grenspecojn. Kaj nek hundoj, nek rozoj, nek pano ekzistus, se homo ne estus vole aplikinta
siajn talentojn al estaĵoj vivantaj.


5
Trie, se heterogeneco estus kondamna, la angla ne povus utili kontentige. Lingva analizo ja
rivelas ĝin pli heterogena ol Esperanto:
When we come to a language like English, we find ourselves dealing with several languages
rolled into one. (Lord, 1974, p.73).
[Kiam ni alvenas al lingvo kiel la angla, ni troviĝas antaŭ pluraj lingvoj kunrulitaj al unu.]
Esperanto estas pli homogena, ĉar la leĝoj, kiuj regas la asimiladon de la elementoj ĉerpitaj el
ekstere, estas pli rigoraj. Kio difinas la heterogenecon de io kunmetita, tio estas, ne la diversa origino
de la eroj, sed ia misharmonio plus la manko de asimilanta nukleo (kiel scias ĉiu, kiu provis fari...
majonezon).
3. Subkuŝanta angoro
La funkcio de la defendmekanismoj estas protekti la egoon kontraŭ angoro. Ilia apero, tuj kiam
Esperanto estas menciata, signifas, ke profunde en la psiko tiu lingvo sentiĝas kiel angoriga.
a) Timo pri ŝanĝo en la situacio.
Kelkrilate, la psikologia rezisto kontraŭ Esperanto kompareblas kun la kontraŭstaro, kiun
renkontis la ideoj de Kristoforo Kolombo kaj de Galileo: stabila, bone ordigita mondo troviĝis
renversita pro tiuj novaj teorioj, kiuj perdigis al la homaro ties plurjarmilan, fortikan fundamenton.
Simile, Esperanto aperas kiel ĝenanta en mondo, kie al ĉiu popolo respondas lingvo, kaj kie la
komunikilo estas transdonita de la prapatroj kiel bloko, kiun neniu unuopulo rajtas atenci. Ĝi
demonstras, ke lingvo ne estas necese donaco el la pasintaj jarcentoj, sed povas rezulti el simpla
konvencio.  Uzante  kiel kriterion  pri  korekteco,  ne  konformecon al  aŭtoritato,  sed efikecon  en
komunikado, ĝi transformas la manieron interrilati: kie estis vertikala akso, jen tien ĝi metas akson
horizontalan. Ĝi tiel atakas multajn profundajn aferojn, al kiuj oni ĝenerale ne inklinas ĵeti lumon.
Ekzemple, kio fariĝas, ĉe ĝi, el la lingvohierarkio? La gaela [irlanda], la nederlanda, la franca kaj la
angla ne situas samnivele en la mensoj, nek en multaj instituciaj tekstoj. Se, por komuniki inter si,
malsamlingvuloj alprenos Esperanton, tiu hierarkio perdos sian fundamenton.
b) Lingvo kiel sankta valoro kaj identec-simbolo.
Lingvo ne estas nur socia, ekstera fenomeno. Ĝi estas teksita en nia personeco. "Mi suĉis la
katalunan kun la lakto patrina", diris persono pridemandita kadre de la esploro, sur kiu ĉi tiu analizo
baziĝas.
Niaj konceptoj havas emocian etoson, kiun lingvistiko preteratentas, sed kiu gravegas por la
konduto. La senta nukleo de la koncepto "lingvo" situas en la rilatado kun la patrino, pro kio, verŝajne,
multaj gepatraj lingvoj nomas "patrina" la familian lingvon. Inter la bebo, kiu povas nur plorĝemi por
esprimi sian suferon, ofte ricevante neadaptitajn aŭ senhelpulajn reagojn, kaj etulo trijara, kiu per
vortoj klarigas, kio ĵus okazis, grandega ŝanĝo fariĝis, kiun la infano sentas mirakla.
Ni estis tro junaj, kiam ni lernis paroli, por konscii, ke disvolviĝas nur plej banala lernprocezo. Ni
vidis en tio kvazaŭ magian donacon, ludilon diecan. Antaŭe, ni ne kapablis klarigi ion ajn, kaj jen,
nekompreninte kial, ni retrovas nin havantaj talismanon, kiu plenumas ĉiajn miraklojn kaj riĉigas ĝis
senprecedenca grado tion, sen kio vivi ne eblus: interhoman rilatadon.
La bezono senti sin komprenata estas unu el la plej bazaj bezonoj de infano. Nu, sen lingvo, kio
restus el ĝi? La sinteno de la gepatroj, kaj post ĝi la longa influo de lernejo, kiu prezentas lingvon kiel
neatencindan normon kaj kiel la ŝlosilon de ĉiuj literaturaj belaĵoj, nur fortigas tiun sentonukleon. En
tia kunteksto, aserti, ke lingvo "fabrikita" de kvazaŭ-samtempulo oni ĝenerale konfuzas Esperanton
kun la projekto de Zamenhof povas funkcii same bone kiel la gepatra lingvo, tio estas insulti ĉi-
lastan, tio estas forrabi de ĝi ĝian statuson de magia talismano, kiun ĝi ĉiam konservis en nia psika
profundo, eĉ se sur konscia nivelo ni konceptas ĝin pli racie. Tio estas netolerebla sakrilegio. Verŝajne


6
por eviti tian malsanktigon iuj Esperanto-parolantoj, laŭ psikologia movo finfine plej komprenebla,
diras, ke la zamenhofa laboro ne estas klarigebla per si mem kaj devas esti atribuita al inspiro de altaj
spiritaj sferoj, superhomaj.
Fakte, kiam oni esploras la psikologiajn reagojn, kiujn elvokas la vorto "Esperanto", oni povas nur
miri pri la nombro da personoj, kiuj ne elportas la ideon, ke tiu lingvo povas esti, kelkrilate, supera al
ilia gepatra lingvo. Tiu reago devenas de emo identigi lingvon al persono: mia lingvo estas mia
popolo, mia lingvo estas mi; se mia lingvo estas malsupera, mia popolo estas malsupera, kaj mi estas
malsupera. Deklarante Esperanton apriore senvalora, kaj eldirante tiun juĝon kiel ion evidentan, oni
saviĝas. Oni uzis artifikon plejplej homan, perfekte kompreneblan, sed ne allaseblan el scienca
vidpunkto.
c) Diversaj timoj.
Esplori la reagojn al Esperanto per la metodo de klinika interparolo evidentigas ĉiaspecajn
subkuŝantajn timojn, kiujn ne eblus pritrakti detale. Mi simple citu sep:
I. Timo riski.
Ĉar neniu oficiala instanco, neniu prestiĝa institucio aljuĝas al Esperanto valoron, deklari sin
favora al ĝi signifas alpreni starpunkton distancan de tiu, kiu aperas kvazaŭ oficiala. Estas malpli riske
ripetadi tion, kion ĉiuj diras kaj kio ŝajnas kongrui kun la sinteno de la altranguloj aŭ de la intelekta
elito.
II. Timo pri rekta kontakto.
Estas io sekuriga en la fakto interkompreniĝi pere de tradukado aŭ de lingvo tro malperfekte
regata por ebligi interŝanĝi ideojn rekte, detale kaj nuance. Renkonti, ĉe kondiĉoj de perfekta
komunika glateco, pensmanierojn radike malsamajn ol la niaj povas esti ŝoka, danĝere konfuziga
sperto. Estas prave tion timi, ĉar Esperanto situas niamense sur nivelo pli proksima al tiu de spontana
vortigo ol la ceteraj lingvoj. Juna japano, kiu ĉirkaŭvojaĝis la mondon renkontante ĉiuetape lokajn
esperantoparolantojn, rakontis, kiom ŝokis lin tiuj rektaj dialogoj kun personoj, kiuj, nur ĉar ili estas si
mem, kaj tion esprimas, ŝanĝas la tutan perspektivon de la mondkoncepto (Kiotaro Deguti, 1973).
III. Timo pri infaneca retroiro.
"Simpla" konfuziĝas kun "tro simpla" aŭ kun "infaneca", kio naskas la ideon, ke Esperanto ne
povas utili por esprimi vere plenkreskulan pensadon ĉe alta abstrakt-nivelo. Oni tiel izolas la faktoron
"simpleco" disde ĝia komplemento kiu tute modifas la situacion nome la senlima kombinpovo.
Ekzemple, la a-finaĵo, kiu markas adjektivon Esperante, estas pli simpla ol la multaj francaj sufiksoj,
kiuj samrolas, sed ĝi ofte ebligas ĝuste esprimi sin, ĉar ĝi aliĝas al iu ajn morfemo, dum multaj francaj
substantivoj ne havas sian adjektivon, kiel insécurité (angle insecure, Esperante nesekura), fait (angle
factual, Esperante fakta), Etats-Unis (hispane estadounidense, Esperante usona, kiun Esperanto
distingas disde amerika kaj nordamerika), aŭ pays (apud nacia, "de la nacio", Esperanto havas landa,
"de la lando"), kaj tiel plu.
IV. Timo pri travidebleco.
Oni imagas, ke Esperanto metos en penson netolereblan klarecon:
L'élément affectif si important dans le langage trouve difficilement sa place dans cette
langue claire où tout est explicite, cette langue "plus precise que la pensée". (Bumey, 1966,
p. 94).
[La afekcia aspekto, tiel grava en lingvo, malfacile trovas lokon en tiu klara lingvo, en kiu ĉio
estas eksplicita, tiu lingvo "pli preciza ol pensado".]


7
Fakte, eblas same malprecizi en Esperanto kiel en iu ajn alia lingvo, eĉ se, ofte, estas pli facile sin
pli klare esprimi en la lingvo de Zamenhof.
V. Timo pri malplivaloro rilata al facileco.
Pli komplika solvo al problemo sentiĝas kiel pli valora ol facila solvo. Elekti la malfacilan
kontentigas ian emon suprenmeti sin, kiu havigas sekurigan kaj komfortigan senton pri la propra
graveco.
VI. Timo pri heterogeneco.
Tiu estas aparta formo de stato klasike konata per la nomo "diseriĝa angoro". Ĉar homo facile
identigas sin al lingvo, Esperanto favoras projekcion sur ĝin de emocioj rilataj al la tuto de onia
personeco. Nu, tiu sentiĝas, je nekonscia nivelo, kiel facile rompebla konstruaĵo farita el disaj,
sinkontraŭdiraj eroj, ĉiam preta disfali. Kiel simbolo de io ne sufiĉe fortika ĉar kunmetita el tro
malsamaj elementoj, Esperanto timigas.
VII. Timo pri malalt-niveligo kaj detruo.
Esperanto perceptiĝas kiel ŝosea rulpremilo, kiu pasante premados ĉion morta, platigante ĉiujn
kulturajn diferencojn. Oni tiel projekcias sur la zamenhofan lingvon psikajn erojn apartenantajn ĉu al
tio, kion Freud nomis mort-instinktoj (Freud, 1920), ĉu al la nekonscia afekcia nukleo, kiun Charles
Baudouin nomis "aŭtomato" (Baudouin, 1950, pp. 225-229).
4. Konkludo: la funkcio de psikologia rezisto
La kialo de la emociaj reagoj notitaj komence de ĉi tiu studaĵo nun fariĝas pli klara: la koncemato
timas. Lin teruras la ideo, ke oni forŝiros aŭ difektos sanktan trezoron radiantan funde de lia psiko per
fea beleco,  kiun nenio  rajtas superi: la gepatran lingvon,  simbolon de lia identeco. Simile al
enĉambriĝinta birdeto, kiu, panik-trafita, ne ĉesas koliziadi al la fenestro, ne rimarkante pordon apude
malfermitan, li ne havas la necesan serenecon por trankvile rigardi, kio, finfine, estas tiu Esperanto,
kiu ŝajnas malsanktigi la koncepton mem pri lingvo. Li estas kaptita en infera [neelirebla] cirklo: por
ĉesi timi, necesus rigardi alfronte la realon, sed por kuraĝi alfronti ĝin, necesus ne plu timi.
Tia maniero reagi, nelogika, sed tipa pri la homa psikologio, ne ekzistus sen la interveno de
politikaj kaj sociaj faktoroj, kiujn la amaskomunikiloj grandigas kaj disvastigas, sed kiujn ĉi tie analizi
estus neeble (mi ilin pritraktis aliloke, vd Piron, 1986, pp. 22-28 kaj 34-36). Ili ja supozigas subsojlan
[sub-liman, subkonscian] influon kompareblan al tiu de reklamado kaj de politika propagando, bazitan
sur nevola misinformado, kiu sin reproduktas mem, aŭtomate, jam unu jarcenton. Aliel ne eblus
kompreni, ke infanoj kaj adoleskantoj preskaŭ neniam prezentas la apriore negativan reagon facile
troveblan ĉe plenkreskuloj, dum ĉiuj psikologiaj elementoj funkciigantaj la defendmekanismojn ĉe ĉi-
lastaj enestas ankaŭ en ili.
Manipulate de siaj nekonsciaj timoj, la dudekajarcentulo ne vidas, ke, antaŭ ol juĝi Esperanton,
necesus studi aron da faktoj. Oni povas bedaŭri tion. Sed, laŭ historia perspektivo, montriĝas, ke tiuj
reagoj havis pozitivan efikon. Tuja ĝenerala akceptado de la lingva embrio kunmetita de Zamenhof
submetus ĝin al disstreĉiĝoj, el kiu ĝi ne eliĝus vivanta. Tiustadie, ĝi estis tro delikata, tro nekompleta.
Gi bezonis sufiĉe longan vivperiodon en limigita, sed multkultura medio, por ke la necesaj alĝustiĝoj
efektiviĝu, ke la signifkampoj [semantikaj kampoj] difiniĝu, ke korektiĝu la mankoj plej nature, per
uzado.
Aliflanke, lingvaj rilatoj ĉiam estis rilatoj de potenculo al malfortulo. La ideo anstataŭigi ilin per
egalecaj rilatoj, havigantaj al la plej malgrava lingveto la saman statuson kiel al la lingvo de ekonomiaj
kaj kulturaj gigantoj, estis tro ŝoka, por ke la homaro povu senvunde adapti sin rapide al ĝi.
Transformoj en la ĝenerala pensmaniero postulas malrapidan asimiladon.
El jarcento da defioj, da politikaj kaj intelektaj atakoj, Esperanto elmergiĝas rimarkinde forta,
fleksebla, fajnigita. Ĝin karakterizas forte stampita personeco, same vigla kiel la franca en la tempo de
Rabelais. Tiun fakton la plimulto el la homoj ankoraŭ neas, sed ĉiam apriore. Se aŭtoro baziĝas sur la


8
studo de dokumentoj la observado de Esperanto praktike uzata, li agnoskas ties grandan viglecon.
Se la socia kaj psikologia rezisto kontraŭ Esperanto longtempe ege fortis, ĝi aperas nun pli kaj pli
spirmanka [malvigliĝanta, malfortiĝanta, perdanta sian triumfan superecon]. Ĉu ne simple, ĉar ĝi ĉesis
plenumi sian funkcion?
REFERENCOJ
Accontini, Domenico (1984) "Les interventions" en Contri, Manlio "Eliminer la Tour de Babel",
Bulletin européen, 1984, 7.
Allen, Mark E.; Sibahi, Zakaria; kaj Sohm, Earl D. (1980) Evaluation of the Translation Process in
the  United  Nations  System  (Ĝenevo:  Joint  Inspection  Unit,  Palaco  de  Nacioj:  dokumento
JIU/REP/80/7).
Arbaiza, M.D. (1975) Foreign Language Annals, 1975, 8.
Baudouin, Charles (1950) De l'instinct a 1'esprit (Parizo: Desclée de Brouwer).
Bausani, Alessandro (1981) "L'esperanto, una lingua che funziona", Affari sociali internazionali,
1981, 1, represita en L'esperanto (Pizo: Edistudio, 1982), pp. 32-36.
Burney, Pierre (1966) Les langues internationales (2-a eld., Parizo: Presses universitaires de
France).
Cingria, C.-A. A propos de la langue espéranto dite langue universelle (Ĝenevo: Voile latine), ne-
datita broŝuro, klasita ĉe n-ro ESP-366 en la Centro por dokumentado kaj studado pri la lingvo
interaacia, Urba Biblioteko, La Chaux-de-Fonds, Svislando).
Freud, Anna (1937) The Ego and the Mechanisms of Defense (Londono: Hogarth).
Freud, Sigmund (1920) Jenseits des Lustprinzips (volumo n-ro 18 de la Kompleta Verkaro,
Londono: Hogarth). G.P. (1985) "Cicéron est mort, vive Donaldus Anas" Vingt-Quatre Heures, 25-a de
marto 1985.
King, C.E.; Bryntsev, A.S.; kaj Sohm, E.D. (1977) The implications of additional languages in the
United Nations System (Novjorko: UN, dokumento A/32/237).
Kiotaro Deguti (1973) My travels in Esperanto-land (Kameoka: Oomoto).
Laird, Charlton (1957) The Miracle of Language (Novjorko: Fawcett).
Lord, Robert (1974) Comparative Linguistics (Londono: English Universities Press). Malherbe,
Michel (1983) Les langages de l'humanité (Parizo: Seghers).
Martinet, André (1967) Eléments de linguistique générale (Parizo: Armand Colin).
Martinet, André, red. (1968) Le Langage (Parizo: Gallimard).
Piron, Claude (1980) "Problèmes de communication linguistique aux Nations Unies et dans les
institutions apparentées", Language Problems and Language Planning, 1980, 4, 3 (fall), pp. 224-237.
Piron, Claude (1984) "Contribution a l'étude des apports du yiddish a 1'espéranto", Jewish
Language Review, 1984, 4, pp. 15-29.
Piron, Claude (1986) "Espéranto: l'image et la réalité", Cours et etudes de linguistique contrastive
et appliquee, n-ro 66 (Parizo: Universite de Paris VHI-Vincennes).
Waringhien, Gaston (1959) Lingvo kaj Vivo (La Laguna: Regulo-Perez).
Wells, Peter (1987) en "Letters — Aspiring to Esperanto", Time, 24-a de aŭgusto 1987, p. 3.







Esperanto-Dokumentoj, n-ro 26E (1988)

Contacto: La Redakcio

Contacto: La Redakcio
Ni bezonas la kunlaboradon de ĉiuj E-Amikoj. Bonvolu sendi vian informaron . Dankon. Agradecemos su colaboración. Envíe su información a: Prof. Jorge Luis González Santillán, Presidente del Club, Apartado postal: 2522 Camagüey, Cuba, C.P.: 70200, E-Mail: santillan.cuba@gmail.com