2015/11/04

LINGVAJ RESPONDOJ



L.L. ZAMENHOF
LINGVAJ RESPONDOJ
PLENA KOLEKTO
APERINTAJ EN
“LA ESPERANTISTO” (1889–1893)
“LA REVUO” (1906–1908)
“LA OFICIALA GAZETO” (1911–1912) KAJ ALIAJ GAZETOJ
laŭ la eldono: Paris: Esperantista centra librejo, 1927
Papera reeldono en Jekaterinburg
Zamenhof, L. L. Lingvaj respondoj: Plena kolekto. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1992. — 56 paĝoj.
ENHAVO
· Antaŭparolo
· Alfabeto
· Elparolado
· Akcento
· Interpunkcio
· Etimologio. Vortfarado
· Leksikologio. Vortaroj
· Kazoj
· Adjektivo
· Artikolo
· Personaj pronomoj
· Refleksivaj pronomoj
· Rilataj pronomoj
· Nedifinitaj pronomoj
· Verboj
· Adverboj, adverbaj formoj
· Konjunkcio
· Prepozicioj
· Ŝanĝoj
· Stilo
· Pri diversaj demandoj


ANTAŬPAROLO AL LA LINGVAJ RESPONDOJ APERINTAJ EN “LA REVUO”
(1910)
Komencante de Decembro 1906, mi, per La Revuo, de tempo al tempo donadis respondojn al diversaj
demandantoj pri diversaj lingvaj demandoj. Tiuj Respondoj havis karakteron pure privatan, tiel same
kiel la respondoj, kiujn en diversaj gazetoj donas aliaj kompetentaj Esperantistoj. Sed kiam mi vidis, ke
multaj personoj vidas en miaj Respondoj kvazaŭ ian “oficialan decidon” pri tiu aŭ alia demando, kaj
miaj Respondoj sekve povus malhelpi la tute liberan evoluadon de nia lingvo aŭ malhelpe entrudiĝi en
la kampon, kiu devas aparteni plene al nia Akademio, mi ĉesis publikigi la Respondojn. Tamen ĉar
certa nombro de miaj Respondoj jam estas publikigita kaj ĉar oni eble povus trovi en ili ian utilan
konsilon, tial mi opinias, ke ne malutilos, se ili estos reeldonitaj kune en formo de aparta broŝuro...
Sed mi denove atentigas la legantojn, ke miaj Respondoj devas esti rigardataj kiel opinioj kaj konsiloj
absolute privataj;fari oficialan decidonpri tiu aŭ alia duba lingva demando havas la rajton nur nia
Akademio, post voĉdona interkonsiliĝo kun la tuta Lingva Komitato.
Oni tamen ne malkomprenu min. Mi tute ne apartenas al tiuj personoj, kiuj dezirus, ke la Akademio
donadu al ni kiom eble pli da decidoj. En lingvaj demandoj ĉiu superflua “decido” katenas, kaj ni devas
esti kun ĝi tre singardaj; “decidojn” oni devas fari nur en okazoj de efektiva kaj senduba neceseco!
L. L. Zamenhof
Alfabeto
PRI LA UZADO DE HANSTATAŬ SUPERSIGNO
La uzado de chk.t.p. anstataŭ ĉk.t.p. estas enkondukita nur por la presejoj, kiuj ne havas ankoraŭ
literojn kun signetoj, sed en skribadomi konsilas al vi ĉiam uzi pli bone ĉanstataŭ ch, ĉar la uzado de
unulitero por unu sono estas multe pli logika ol la uzado de duliteroj. Vi diras, ke la signetoj
superliteraj estas maloportunaj en la skribado; sed la alfabeto pure latina havas ja ankaŭ kelkajn literojn
kun signetoj superliniaj (i, j, t), kaj la plej granda parto de la lingvoj kiuj uzas la alfabeton latinan havas
ankoraŭ amason da aliaj literoj kun signetoj superliniaj kaj subliniaj. Certe ia akademio aŭ kongreso
penos iam elpensi pli oportunajn skribajn formojn por kelkaj literoj (ĉar ne sole la literoj kun signetoj
sed ankaŭ multaj aliaj literoj havas formon tre maloportunan); sed tio ĉi estas jam tute alia demando,
kiu la lingvon memtute ne tuŝas: ĝi estas ne demando de lingvo, sed nur demando de oportuneco de la
skribado. [La Esperantisto, 1889, p. 15]
Multaj plendas, ke la skribado per ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝkaj ŭestas por ili neoportuna kaj malhelpas ilin ankaŭ en
la presado de verketoj en iliaj lokoj, kie la presejoj ne havas la literojn kun signetoj. Ni ripetas tial tion,
kio estis jam dirita en la “Aldono al la Dua Libro”: anstataŭ la signeto superlitera oni povas kuraĝe
uzadi la literon hkaj anstataŭ ŭ— simplan u. [La Esperantisto, 1890, p. 32]
Sinjoro F.-V. Lorenc konsilas, ke la presejoj, kiuj ne havas la signetojn superliterajn, uzu anstataŭ ili
kaj anstataŭ h— apostrofon returnitan post la litero; ekzemple “ac`eti” anstataŭ “aĉeti” aŭ “acheti”. De


nia flanko ni devas nur peti, ke se oni volos uzi tiun ĉi konsilon, oni ne forgesu klarigi en la komenco
de la presata verko la signifon de tiu ĉi returnita apostrofo. [La Esperantisto, 1890, p. 54-55]
Vane vi timas, ke ni volas enkonduki novan ortografion (hanstataŭ signeto superlitera). La fina leĝo
por nia ortografio estos: “por unu sono unu litero” kaj kiam ni nur povos, ni ĉiam uzados ĉanstataŭ ch
(povas nur esti, ke iom poste, por pli oportunigi la skribadon, ni donos al tiu ĉi litero pli simplan
formon). La skribado de unu sono per du literoj estas tute ne logika kaj neniam povus esti aprobata; sed
ni ĝin uzas nur kiel necesan unuatempan rimedon por doni al ĉiuj presejoj kaj al la telegrafo la eblon
labori jam nun en nia lingvo. Sed kiam iom post iom la plej granda parto de la presejoj kaj telegrafejoj
proviziĝos je nia alfabeto, tiam la uzado de superflua hestos absolute ĉesigita. Ne la ĉestas transira
ŝtupo al ch, sed en la chni proponis transiran ŝtupon al ĉ, kiam ni vidis, ke la absoluta enkonduko de ĉ
estas ankoraŭ teĥnike ne oportuna. Tute vere vi diras, ke la presejoj kaj telegrafoj devas sin konformigi
al la lingvo, kiun ili uzas, kaj ne la lingvo al ili; sed nia lingvo estas ankoraŭ juna kaj nepotenca kaj
devas sin fleksi, se ĝi ne volas perei. Ne estas ankoraŭ tempo diri fiere al ĉiuj presistoj: “Se vi ne volas
vin konformigi al ni, ni vin ne bezonas!” La unuatempa permeso presi per hestas necesa rimedo por ne
fari ofte la presadon de ia verko tute ne ebla aŭ tro multekosta; sed kiu nur havas la eblon presi per
signetoj superliteraj, tiu ĉiam devas ĝin fari. [La Esperantisto, 1891, p. 15]
La literojn de nia alfabeto mi proponas nomi en la sekvanta maniero: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho,
ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo. [Esperantisto, 1893, p. 32]
PRI SENSUPERSIGNA SKRIBADO
La fundamentaj reguloj de nia lingvo permesas presi hanstataŭ supersigno; sed kio estas permesata por
presado, tio ankaŭ estas permesata por skribado. Tiel same, kiel neniu povas protesti, se vi skribos
ekzemple per artifikaj gotaj literoj anstataŭ per literoj ordinaraj, aŭ per literoj presaj anstataŭ skribaj,
tiel same ankaŭ neniu povas protesti, se vi skribos per hanstataŭ supersignoj. Sed la demando estas, ĉu
viaj korespondantojestos kontentaj, se, skribante al ili, vi uzos la pli artifikan manieron kun hanstataŭ
la pli simpla kun supersignoj. Tio ĉi sekve estas ne demando de permeso aŭ malpermeso, sed simple
demando de gusto. Sed, se vi deziras anstataŭigi la supersignon en ĉkaj ŝ, vi nepre devas anstataŭigi
ĝin ankaŭ en ĵ, ĥkaj ĝ, ĉar ĉiu el la ambaŭ skribmanieroj aparteestas permesita en nia lingvo, sed
uzado de ia skribmaniero miksitaestus jam arbitraĵo kaj kondukus al ĥaoso.
Se vi volas skribi per hanstataŭ supersignoj, vi povas tion fari, ne bezonante demandi ies permeson;
sed se vi volas uzi skribmanieron miksitan, aŭ — tiom pli — se vi volas uzi sistemela tute novajn
literojn ykaj w, anstataŭ jkaj ŭ(mi ne parolas pri specialaj teknikaj okazoj, kiam tio eble estas necesa)
vi devas — se vi deziras esti lojala Esperantisto kaj ne enkonduki anarĥion en nian aferon — akiri por
tio la permeson de la Lingva Komitato. Formulu klare vian deziron kaj prezentu ĝin al la voĉdonado de
la Lingva Komitato, kaj se via propono estos akceptita per plimulto da voĉoj, ĝi fariĝos permeso
oficiala. Sed memoru, ke pro la bono de nia afero la Lingva Komitato devas esti tre singarda kaj
akcepti nur tion, kion ĝi trovas tute sendanĝera, efektive gravakaj sendube utila; tial se la Komitato
malakceptos vian proponon, submetu vin discipline al ĝia decido kaj ne agu simile al tiuj personoj,
kiuj, ne ricevinte aprobon de la Komitato, krias, ke la Komitato nenion taŭgas, ke ĝi ne estas aŭtoritata,
ke ĝi nenion faras, k.t.p.


Principe la Lingva Komitato havas la rajton permesi en la lingvo ĉion, kion ĝi trovos necesa; mi
neniam prezentos ian malhelpon, kaj ĉiun mature pripensitan kaj orde voĉdonitan decidon de la
Komitato mi akceptos sendispute. Sed mi opinias, ke la vera celo de la Lingva Komitato tute ne
konsistas en ia facilanima eksperimentado sen grava neceseco; ju malpli ni okupos niajn kapojn per
diversaj “plibonigoj” kaj ju pli ni simple propagandos kaj riĉigos la lingvon, des pli bone estos.
Respondo 45, La Revuo, 1908, Aŭgusto
Elparolado
ELPAROLADO DE ŬKAJ J
En la sono la akaj la ŭdevas esti aŭdataj klare ĉiu aparte, sed ili faras unu silabon, ĉar efektive la
litero ŭne estas vokalo. Tiel ekzemple la vorto laŭdidevas esti elparolata laŭ-di.
La Esperantisto, 1889, p. 23
PRI LA LITEROJ UKAJ Ŭ, IKAJ J
Kelkaj amikoj ne bone komprenas kaj ne regule uzas la literojn u, ŭ, ikaj j. Laŭ ilia opinio (esprimita
eĉ en kelkaj lernolibroj) la literoj ukaj ikune kun antaŭirantaj vokaloj faras “duoblan vokalon ili
sekve elparolas aukiel , ei kiel ejk. t. p. Tio ĉi estas eraro. En nia lingvo ne ekzistas duoblaj
vokaloj, sed ĉiu litero estas elparolata ĉiam egale kaj ĉiam aparte. Sekve oni devas legi “ba-la-u, pra-u-
lo, tro-u-zi, de-i-ri, kre-i, hero-i-no” kaj ne “ba-laŭ, praŭ-lo, troŭ-zi, dej-ri, krej, heroj-no” (kiel faras
multaj germanoj, havantaj tiun ĉi kutimon en sia lingvo). La literoj ukaj idevas ĉiam esti elparolataj
klare kaj aparte, kiel ĉiu alia litero.
Sed ekster ukaj ien nia lingvo ekzistas ankoraŭ la literoj ŭkaj j, kies elparolado estas simila al la
elparolado de ukaj i, sed pli mallonga kaj ne prezentanta silabon (kiel konsonanto); se ili staras post
vokalo, ili estas elparolataj kun ĝi en unu silabo kaj tial faras impresonde duobla vokalo. La literoj ŭ
kaj jĉiam ankaŭ estas elparolataj aparte, sed ili ĉiam estas konsonantoj, tute egale, ĉu ili staras antaŭ
vokalo aŭ post vokalo. Sekve oni devas legi “ja-ro, jus-ta, kra-jo-no, fraŭ-lo, Eŭ-ro-po, foj-no, paj-lo”
kaj ne “i-a-ro, i-us-ta, kra-i-o-no, fra-u-lo, E-u-ro-po, fo-i-no, pa-i-lo”. Se ni la germanajn vortojn Saite,
Traubevolus skribi per ortografio Esperanta, ni devus skribi Zajte, Traŭbe. La vorto laŭtaekzemple
estas dusilaba kaj ne trisilaba, sed ne pro la kaŭzo ke estas kvazaŭ duobla vokalo, sed nur ĉar ŭestas
konsonanto (dum uestas vokalo).
Esperantisto, 1893, p. 15
PRI ELPAROLADO EN TEORIO KAJ EN PRAKTIKO
Kiel en ĉiuj lingvoj, tiel ankaŭ en Esperanto la sono jordinare moligas la konsonanton, kiu staras antaŭ
ĝi; oni sekve ne devas miri, ke ekzemple en la vorto “panjo” la plimulto de la Esperantistoj elparolas la
njkiel unu molan sonon (simile al la franca gn). Tiel same oni ne miru, ke en praktiko oni ordinare


antaŭ gkelparolas la sonon nnaze, aŭ ke antaŭ vokalo oni elparolas la iordinare kiel ij. Batali
kontraŭ tia natura emo en la elparolado ŝajnas al mi afero tute sencela kaj senbezona, ĉar tia elparolado
(kiu estas iom pli eleganta, ol la elparolado pure teoria) donas nenian malkompreniĝon aŭ praktikan
maloportunaĵon; sed rekomenditian elparoladon (aŭ nomi ĝin “la sole ĝusta”) ni ankaŭ ne devas, ĉar
laŭ la teoria vidpunkto (kiu en Esperanto ofte povas esti ne severe observata, sed neniam povas esti
rigardata kiel “erara”) ni devas elparoli ĉiun sonon severe aparte; sekve se ni deziras paroli severe
regule, ni devas elparoli “pan-jo”, “san-go”, “mi-a”.
Respondo 56, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 222
Akcento
PRI LA REGULO DE LA AKCENTO
... Egale kiel la sekvado de gustoj personaj aŭ naciaj, estas senfrukta kaj danĝera ankaŭ la sekvado de
teoriaj principoj, se ni ne demandas nin, kian praktikansignifon ili havas. La defendantoj de tiaj teoriaj
principoj ofte memorigas la instruitulon, kiu, vidante ke el la tuta bestaro nenia speco da bestoj manĝas
bakitan panon, venis al la logika konvinko, ke ĝi ne estas sana kaj bongusta, kaj komencis sin nutradi je
kampaj herboj kaj kruda viando. Teoriaj proponoj, ofte eksterordinare strangaj kaj havantaj nenian eĉ
plej malgrandan praktikan fundamenton, estis faritaj al ni en granda amaso. Sed ne parolante pri ĉiu el
ili, ni prenos por ekzemplo nur unu, kiu apartenas ŝajne al la plej bonaj kaj pravaj kaj trovis multajn
aprobantojn. Ni parolas pri la regulo de la akcento. Sinjoro de Wahl en tre bona artikolo montris, ke la
ŝanĝoj, kiujn diversaj vortoj ricevis, transirante el unu lingvo en alian, neniam tuŝas la akcenton, ke
volonte estas forglutataj tutaj silaboj, por nur ne ŝanĝi la akcenton, ke sekve la akcento en diversaj niaj
vortoj, kiel ekzemple “nacio”, “titolo” k.c. estas kontraŭnatura; kaj sinjoro Runstedt eĉ rakontas pri unu
persono, kiun la akcentoj en “animo”, “proksime” k.c. fortimigis de nia lingvo, kvankam per si mem la
lingvo al li tre plaĉis. Kiel ajn bela tiu ĉi opinio ŝajnas en la teorio, ĝi tamen post pli atenta pripenso
baldaŭ montriĝus al ĉiu kiel bela... sofismo. Ni rigardu atente, en kio propre kuŝas la kulpo de la
konstanta akc ento, kaj kia grava kaŭzo devigas nin aŭ doni malfacilan kaj konfuzan malregulecon al la
akcento, aŭ forigi silabojn en diversaj vortoj, por ke la akcento fariĝu “plinatura”. Ĉu vortoj kiel
ekzemple “proksima”, “titolo” estas pli malfacile ellerneblaj kaj memoreblaj, ol “titolo”, “proksima”?
Ne, neniu dubos, ke ellerni unuakcenton por ĉiuj vortoj estas mil fojojn pli facile, ol memori por ĉiu
vorto apartan akcenton. (Demandu la alinaciulojn, kiuj lernas la lingvon rusan, kaj ili diros al vi, kiom
da grandegaj malfacilaĵoj prezentas al ili la ellernado kaj regula uzado de la rusa akcento!) Ĉu la diritaj
vortoj estas malfacile elparoleblaj? Ĉu ili estas malbonsonaj? Ĉu ili prezentas eble ian alian
maloportunaĵon? Ne! sendube ne! ĉiu scias, ke la akcento sur la antaŭlasta silabo estas ĉiam la plej
bone elparolebla kaj la plej bonsona. Dum la malreguligo de la akcento estus ligita kun tro grandaj kaj
tro videblaj maloportunaĵoj, vi en nia nunakonstanta akcento ne trovos eĉ la plej malgrandan
maloportunaĵon, se vi eĉ serĉos tutan vivon! Kial do, oni povas demandi, propono, tiel senfundamenta
povis plaĉi al kelkaj el niaj amikoj? La respondo estas tre simpla: la propono tuŝis kordon konatan de ni
ĉiuj sed de ni mem ĝis hodiaŭ ne rimarkitan; kaj se homo ekaŭdas ion konatan, li ofte kontraŭvole, sen
konscio kaj sen analizo, ekkrias: “Jes, jes, bone!”
Ni analizu pli proksime la motivojn, kiuj ŝajne parolas por la propono. La konato de sinjoro R. ne volis
lerni nian lingvon, ĉar kutiminte je la elparolado de la latina “proximus”, “animus”, li ne povis akcepti
la vortojn “proksima”, “animo”. Sed ne malfacile estas vidi la tutan sensignifecon de tiu ĉi motivo. Ĉu
la latina vorto “maximus” estas motivo kontraŭ la franca vorto “maxime”? Ĉu la simpla fakto, ke ia


vorto havas ian difinitan formon en unu lingvo, prezentas ian eĉ plej malgrandan kaŭzon, por ke tiu ĉi
vorto en alia lingvo ne havu alian formon? Se hodiaŭ iu postulas, ke anstataŭ “facila”, ni diru “facila”,
li morgaŭ kun tia sama rajto postulos, ke anstataŭ “facila” ni diru “facilis”, ĉar la formo “facila” al lia
orelo estas fremda! Kaj kun tia sama rajto oni postmorgaŭ postulos, ke ni al ĉiuj vortoj en nia lingvo
donu tiujn formojn, kiujn oni trovas en la lingvo ekzemple latina, t.e. ke ni tute detruu la lingvon
internacian kaj anstataŭigu ĝin per ia alia jam ekzistanta lingvo, ĉar... (nenia alia kaŭzo)... la formoj de
tiu aŭ alia lingvo al sinjoro X. aŭ Y. estas konataj kaj la formoj de nia lingvo al li ne estas ankoraŭ
konataj! Ĉiu lingvo havas siajn leĝojn, kaj se la leĝoj per si mem estas bonaj, estus ridinde deziri ilin
ŝanĝi nurtial, ke alia lingvo havas aliajn leĝojn. Ĉu ni povas diri, ke la germana vorto “Geographie”
estas malbona kaj tranĉas la orelon, ĉar la Rusoj elparolas tiun ĉi saman vorton “geografia”? Al la
konato de sinjoro R. la vorto “proksima” en la unua momento malplaĉis, ĉar li alvenis al tiu ĉi sama
vorto de nia lingvo kun kutimoj latinaj; ĉio dependas de la kutimo, kaj nun, kiam ni kutimis je la leĝoj
de nia lingvo, ni povas certigi, ke se iu antaŭ ni elparolas la nomon de nia lingvo “internacia” anstataŭ
“internacia”, ĝi tranĉas nian orelon tiel terure, kiel se iu tirus karbon sur vitro.
La kutimo ofte ludas gravan rolon en la vivo; eble ni devas kalkuliĝi kun ĝi? Se ni povus tion fari sen ia
malutilo, jes, kial do ne kalkuliĝi? Sed se por partonda homoj liberigi de alkutimiĝo je unutre facila
regulo (“akcento ĉiam sur la antaŭlasta silabo”) ni bezonus multe pli grandan partonda aliaj homoj
devigi lerni kaj memori multajnregulojn (sen ia regulo memori apartan akcenton por ĉiu aparta vorto),
— kion ni tiam devas preferi? Ni forte dubas, ĉu troviĝos iu, kiu konsilus solvi la demandon alie ol ni
ĝin solvis! Por ne devigi la lernantojn memori apartajn akcentojn por ĉiu vorto, oni eble konsilos al ni
transformi grandan parton da vortoj en nia lingvo tiel, ke ili konsentigu en si la regulon pri la akcento
konstanta kun la akcento kutima (ekzemple “titlo” anstataŭ “titolo”, “amo” aŭ “ano” anstataŭ “animo”,
“proksa” aŭ “proma” aŭ “propa” anstataŭ “proksima” k.c.); sed ne parolante jam pri la malbonsoneco,
malklaraĵoj, k.t.p., kiuj tiam naskiĝus, kaj supozante, ke eĉ la lingvo mem nenion de tio suferus, ni forte
dubas, ĉu iu serioze konsilus enkonduki tian grandan rompadon en nian aferon... sen ia eĉ la plej
malgranda kaŭzo! Sen ia eĉ la plej malgranda kaŭzo: ĉar ni serĉis kaj serĉis kaj ne povis trovi en la
konstanta antaŭlasta akcento ian eĉ la plej malgrandan maloportunecon por la memoro, nek por la buŝo,
nek por la orelo. Kontraŭ nia regulo ekzistas absolute nenio, ekster la tute sensignifa motivo, ke la
lingvo X aŭ la lingvo Y tion ĉi ne havas.
Sed eble kontraŭ nia regulo ekzistas io tio, kion oni per vortoj esprimi ne povas, sed kion oni neklare
sentas, kiel ian vokon de naturo? Ni aŭskultu, kion diras sinjoro de W.: li ne vidas kaj ne montras ian
faktan cirkonstancon kontraŭ la akcento en nia lingvo; sed rimarkinte, ke la naturaj lingvoj oferas la
sonon kaj formon de la vortoj, por nur konservi la unuatempan akcenton, li vidas en tio ĉi naturan leĝon
kaj konsilas al ni sekvi tiun ĉi leĝon, por ke nia lingvo ne estu kontraŭnatura. Je l'unua rigardo povas
efektive ŝajni, ke ni pekas kontraŭ la natura leĝo; sed ni rigardu pli atente, en kio konsistas tiu ĉi
“leĝo”, kaj kia puno atendas la rompanton de ĝi. Malsupre ni montros, ke tio, kion oni prenis por natura
leĝo de ĉiuj lingvoj, estas nur okazaapartenaĵo de kelkajlingvoj; sed ni supozu por momento, ke tio ĉi
efektive estas leĝo, kiu ekzistas en ĉiuj lingvoj; kio do sekvas de ĝi? Se ia regulo efektive ekzistas en
ĉiuj lingvoj kaj ni ne komprenas la kaŭzon kaj la celon de tiu ĉi regulo, kio do devigas nin ankaŭ blinde
akcepti tiun ĉi regulon, se ĝi estas por ni maloportuna? Ĉiuj riveroj en la mondo havas fluon tre kurban
kaj tre neregulan; sed se iu, kun instrumentoj en la mano, arte fosante kanalon, volus sekvi tiun ĉi
“leĝon naturan”, — ĉu vi laŭdus lin, aŭ ĉu vi eĉ iom povus lin pravigi? Ĉiuj lingvoj naturaj havas
grandan amason da malregulaĵoj kaj malfacilaĵoj, — ĉu ni ankaŭ devas sekvi tiun ĉi “leĝon naturan”
kaj intence fari nian lingvon malregula kaj malfacila?
Eĉ se ni tute ne scius la esencon de la akcento, eĉ tiam estus la plej nature, se anstataŭ tro filozofie fosi
en teorioj ni dirus al ni praktike: la ceteraj lingvoj havas akcenton malregulan kaj malfacilan, kiun ili


jam ŝanĝi ne povas; ni havas ankoraŭ liberan elekton kaj povas sen la plej malgranda malutilo havi
akcenton facilan kaj regulan; sekve ni devas elekti la lastan, tute ne rompante al ni la kapon, pro kia
kaŭzo la lingvoj kreitaj blinde tiun ĉi oportunaĵon ne havas; ĉar estus ridinde imiti kun malutilo al ni
mem iajn misteraĵojn, se ni ne komprenas ilian sencon kaj celon. Sed se ni rigardos pli profunde, ni
baldaŭ vidos, ke la “leĝo de la akcento” eĉ ne estas ia misteraĵo, kaj tio, en kio ni serĉis ian leĝon
naturan, estas simpla okazaĵo, kiu kun la esenco kaj spirito de la lingvoj havas nenion komunan. La
lingvo de ĉiu nacio kreiĝis tiam, kiam la nacio ne sciis ankoraŭ skribi kaj la lingvo transiradis de unu
homo al alia nur per la orelo; la orelo de Johano aŭ Petro ofte ne bone aŭdadis, la memoro senkontrola
ne bone tenadis, kaj tiel la vortoj renversiĝadis kaj akceptadis diversajn sovaĝajn formojn; kontroli la
vortojn per skribado oni ne povis, kaj tial la plej puraj kaj senŝanĝaj restis nur tiuj silaboj, kiujn oni
bone aŭdis, t.e. la silaboj akcentitaj. Jen estas la tuta mistera kaŭzo, kial la silaboj akcentitaj ofte
restadis senŝanĝaj, dum la tuta cetera parto de l'vorto ŝanĝiĝadis — el simpla senhelpa necesecokaj ne
el ia lingva leĝeco. De la momento, kiam ia popolo ricevas skriban literaturon, ni jam tian blindan
lingvan akrobataĵon ne renkontas. Sed se ni, havantaj literaturon skriban pli frue ol literaturon buŝan
kaj orelan, sciantaj skribi kaj legi kaj povantaj gardi la lingvon de blinda malbonorela renversiĝado,
volus intence fari la erarojn, kiujn niaj neinstruitaj antaŭuloj faris el blinda neceseco, — ni estus similaj
je tiu naivulo, kiu, havante du bonajn okulojn, intence falis super ŝtono kaj vundis al si la kapon... ĉar li
vidis, ke antaŭ li multaj blinduloj falis super tiu ĉi ŝtono, kaj li pensis, ke oni tiel necese devas fari!
Sekve se ni eĉ en nenia blinde kreita lingvo trovus la transportadon de l'akcento de unuatempa silabo
sur silabon alian pro konstanteco de l' akcento, tio ĉi neniel devus nin deteni de enkonduki tiun ĉi
oportunaĵon en nian artan kaj konscie kreitan lingvon, tiel same kiel la malregula konjugado en ĉiuj
lingvoj ne sole ne devigas, sed ankaŭ tute ne pravigas nin enkonduki intence malregulan konjugadon en
nian lingvon. Sed por forigi ĉiujn dubojn de la personoj, kiuj, ne konfidante al tio, kion la praktiko al ili
montras, teorie timas, ke eble... eble... oni ne scias... oni ne vidis ekzemplojn k.t.p. — ni fine montros
ankoraŭ, ke la transportado de l'akcento de unu silabo sur alian ne estas eĉ ia ennovaĵo de nia flanko,
sed ĝi ekzistas jam en la lingvoj naturaj, kvankam tiuj ĉi tute ne bezonis zorgi pri facileco. Apartajn
ekzemplojn vi trovos sur ĉiu paŝo en ĉiu lingvo; sed, por ne malproksime foriri de nia lando, ni bezonas
nur kompari la lingvojn rusan kaj polan, kaj ni vidos, ke tute tio sama, kion ni faris en nia lingvo, estis
jam antaŭe farita de la naturo mem en la natura lingvo pola. De neniu kaj de nenio devigata, la lingvo
pola akceptis konstantan akcenton sur la antaŭlasta silabo, kvankam en aliaj slavaj lingvoj en tiuj ĉi
vortoj la akcento estas alia; kaj tion ĉi la lingvo pola faris tute sen ia mallongigado de vortoj, sen ia
forĵetado de silaboj k.t.p., sed ĝi simple senceremonie transportis la akcenton de unu silabo sur alian;
sen ia filozofado ĝi metis la akcenton de ĉiu vorto sur la silabon antaŭlastan, tute ne demandante, ĉu tiu
silabo estas tia aŭ alia kaj ĉu ĝi havas la forton por porti sur si la akcenton, kaj tute ne timante, ke oni
diros, ke ĝi estas kontraŭnatura. Kaj tion ĉi la lingvo faris ne sole kun la fremdaj, arte enportitaj vortoj
(kiel ekzemple “adwokat”, “inzynier”, “telegraf”, “spirytus”, “manuskript”, “papier”, “tytulu”,
“artikulu” k.t.p.) sed ankaŭ en ĉiuj senescepte vortoj pure slavaj (ekzemple la rusaj “malenki”, “vojna”,
“okno”, “ĉelovjek”, “ulica” k.c. k.c. k.c. en la tuta lingvo — estas en la lingvo pola “malenki”,
“wojna”, “okno”, “czlowiek”, “ulica”, k.c. k.c. k.c.) — jam ne apartaj disĵetitaj ekzemploj, sed miloj
kaj dekoj da miloj — tuta lingvo! (Se en la tuta lingvo vi en kelkaj tre malmultaj vortoj trovas
deflankiĝon de tiu ĉi regulo, vi facile rimarkos, ke tiun ĉi deflankiĝon faris ne la popolo, sed la
instruituloj, tute sen ia kaŭzo kaj bezono kaj kontraŭ la spirito de la lingvo).
Nun al la konkludo. Ke konstanta regulo por la akcento en lingvo lernota estas mil fojojn pli bona ol
akcento neregula — neniu dubos; se ni povas ĝin fari, ni devas ĝin fari, se eĉ neniu el la blinde kreitaj
lingvoj ĝin farus. Se ni al tio ĉi vidas, ke lingvo natura, kiu ja tute ne bezonis zorgi pri facileco, faris
tion saman el simpla kaprico kaj tute ne suferas de tio, — tiom pli ni jam ne povas dubi, ke en lingvo
arta, por kiu facileco estas tre grava, oni devis sen ia eĉ minuta ŝanceliĝo akcepti la akcenton


konstantan, eĉ se la demando estus levita antaŭ la kreiĝo de la lingvo. Sed se nun, kiam la lingvo estas
jam kreita kaj uzata, ni volus fari en ĝi grandan rompadon por... sen ia kaŭzo kaj celo... doni al ĝi
maloportunaĵon anstataŭ oportunaĵo — tio ĉi estus jam facilanimeco nepardonebla!
El diversaj faritaj teoriaj proponoj ni analizis nur unu — la ŝajne plej bonan, kaj ni montris, ke tio, kio
en la teorio ŝajnas tre bona kaj trovas aprobantojn, en la praktiko ofte havas nenian signifon. El la
diritaĵo ni faras la konkludon: proponante aŭ enkondukante (private) ian ŝanĝon en nia lingvo, neniam
gvidu vin per konsideradoj teoriaj, kiel ajn belaj ili ŝajnas, sed ĉiam demandu vin, kian praktikan
signifon la ŝanĝo havus. Pri la ekzemplo de teoria propono ni tiel multe parolis, ĉar tiu ĉi kategorio da
proponoj apartenas al la plej danĝeraj: en tia afero, kiel la nia, la homoj plej volonte akceptas
proponojn, kiuj havas fizionomion instruitan, kaj se oni parolas al la homoj en instruita formo kaj en la
nomo de leĝoj sciencaj, tiam el 100 personoj 99 ĝin blinde aprobas kaj nur unu demandas sin: “tre bele,
sed kian signifon ĝi havas por nialingvo?”
La Esperantisto, 1891, p. 50
Interpunkcio
PRI LA REGULOJ PRI LA UZADO DE LA INTERPUNKCIOJ
La reguloj pri la uzado de la interpunkcioj estas en nia lingvo pli-malpli tiaj samaj, kiel en ĉiuj aliaj
lingvoj; sekve ĉiu povas uzadi en Esperanto la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia lingvo.
Estas vere, ke en diversaj detalojla uzado de la interpunkcioj estas malegala en diversaj lingvoj; sed
ĉar la objekto ne estas tre grava, tial ni pensas, ke ne venis ankoraŭ la tempo por difini en nia lingvo
severajn regulojn por tiuj ĉi detaloj. En tiuj ĉi dubaj detaloj ĉiu povas uzi en Esperanto la
interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia lingvo, kaj nur la uzo iom post iom ellaboros por tiuj ĉi
negravaj detaloj difinitajn regulojn. [Esperantisto, 1893, p. 127]
PRI DIVIDO DE VORTOJ
Transportante la vortojn el unu linio en la sekvantan, ni ordinare dividas ilin per iliaj partoj gramatikaj,
ĉar ĉiu parto gramatika en nia lingvo prezentas apartan vorton. Tiel ni ekzemple dividas: “Esper-anto”,
“ricev-ita” k.t.p. Sed tio ĉi tute ne estas deviga regulo; ni faras ĝin nur por ne rompi subite kun la
kutimoj de aliaj lingvoj: efektive tiu ĉi maniero havas nenian celon kaj signifon, ĉar la transportado de
la vortoj estas afero pure papera, havanta nenion komunan kun la leĝoj de la lingvo; ni konsilas al vi
per nenio vin ĝeni en la dividado de la vortoj kaj fari ĝin tute tiel, kiel en la donita okazo estos al vi pli
oportune. Eĉ se vi dividos ekzemple “aparteni-s”, ni vidus en tio ĉi nenion malregulan, kvankam la
aliaj lingvoj (tute sen ia logika kaŭzo) ne permesas tian dividadon. [Esperantisto, 1893, p. 32]
Etimologio. Vortfarado
DEVENO DE LA NOMO “ESPERANTO”
... La nomo de nia lingvo ne estas elpensita, kaj jen estas ĝia historio:


Eldonante la unuan lernolibron de nia lingvo, mi prenis por mi la pseŭdonimon “Esperanto” la lingvo
mem havis nenian propran nomon kaj estis nomata “la lingvo internacia proponita de Esperanto”. Pro
oportuneco oni komencis uzadi la esprimon “lingvo de Esperanto” (die Esperanto-Sprache); aliaj
esprimoj, kiujn kelkaj provis uzadi (ekzemple “la lingvo internacia”, “la internacia”), montris sin ne
oportunaj kaj ne enfortikiĝis, ĉar ili estis ne bone elparoleblaj, ne memoreblaj por la publiko kaj
prezentis nenion difinitan (ĉar sub “lingvo internacia” oni povas egale bone kompreni la Volapükon aŭ
aliajn proponitajn projektojn). Baldaŭ montriĝis, ke nur la vorto “Esperanto” (sole aŭ kun aliaj vortoj)
klare diferencigas nian lingvon de aliaj, kaj multaj amikoj komencis baldaŭ en siaj leteroj aŭ artikoloj
uzadi simple la solan vorton “Esperanto”, ekzemple “la afero Esperanto”, “skribi en Esperanto” k.s.
Tiel iom post iom ellaboriĝis unuvorta nomo de nia lingvo. Vidante, ke mia komenca pseŭdonimo
transiris al la afero mem kaj ke ĝi estas tre oportuna, mi baldaŭ tute ĉesis uzadi mian pseŭdonimon, kaj
ĝi restis nur kiel nomo por la afero mem. La nomo “Esperanto” estas per si mem tute senlogika; sed en
sensignifa kondiĉa nomo kial ni bezonas logikon?
La Esperantisto, 1890, p. 60
PRI LA UZADO DE FORMOJ SIMPLAJ ANSTATAŬ KUNMETITAJ
La vorto “bezonesti” estas kunmetita tute regule, kaj vi povas ĝin uzadi. Sed entute ni konsilas pli uzadi
ĉiam formojn simplajn anstataŭ kunmetitaj. Kunmetado de vortoj estas karaktera eco de la lingvo
germana, kaj al tiu ĉi lingvo ĝi efektive donas grandan riĉecon de formoj; sed en nia lingvo la vortoj
pleje estas pli naturaj kaj pli bonsonaj se ili estas ne kunligataj, sed uzataj aparte.
La Esperantisto, 1891, p. 23
PRI LA VORTOJ KUN PSEŬDOSUFIKSOJ
Kelkaj samideanoj forte malaprobas la uzadon de vortoj kun pseŭdosufiksoj cio, torok.t.p. (ekzemple:
“civilizacio”, “redaktoro” k.t.p.); ili diras, ke de tiaj vortoj ni devas preni nur la radikan formon
(ekzemple: “civiliz”, “redakt”) kaj ĉiujn devenajn formojn uzi nur kun sufikso aŭ finiĝo pure
Esperanta(ekzemple: “civilizo”, “redaktejo”, “redaktisto anstataŭ “civilazacio”, “redakcio”,
“redaktoro”). Kompreneble, se tia vorto, kiel ekzemple “redaktejo”, estus tute identa kun la vorto
“redakcio” kaj povus ĝin perfekte anstataŭi, certe neniu el ni plendus, se la vorto “redakcio” baldaŭ
malaperus el nia lingvo; sed se iu diras, ke la formoj pseŭdosufiksaj estas kontraŭ-Esperantaj, aŭ ke ili
prezentas malaprobindan enkondukon de novaj vortoj, mi opinias, ke li eraras. Tiaj formoj, kiel
ekzemple “redakcio”, “civilizacio” estas nek kontraŭ-Esperantaj, nek novaj, ĉar laŭ la №15 de nia
gramatiko ili plene apartenas al nia lingvo jam de la unua momento de ĝia naskiĝo. Ni povas esperi, ke
pli aŭ malpli frue la pseŭdosufiksaj vortoj “fremdaj” fariĝos arĥaismoj kaj cedos sian lokon al vortoj
“pure esperantaj” ni povas eĉ konsilition; sed postulition ni ne povas, ĉar la diritaj vortoj ne sole havas
en nia lingvo (laŭ la №15) plenan rajton de ekzistado, sed ankoraŭ dum longa tempo multaj el tiuj
pseŭdosufiksaj vortoj estos pli oportunaj, pli naturaj kaj pli kompreneblaj, ol la ilin anstataŭontaj vortoj
“pure Esperantaj”. Ne venis ankoraŭ la tempo, ke ni estu tro pedantaj. Estas vero, ke sekve de nia
toleremeco ni por kelkaj vortoj havos dum kelka tempo formojn duoblajn(ekzemple: “evolucio” kaj
“evoluo”); sed ŝajnas al mi, ke estas multe pli bone havi en la unua tempo ian “embarason de riĉeco”,
ol malutili al si per ia ne sufiĉe matura dekreto, elĵetante el la lingvo vortojn, kies elĵetindeco ne estas
ankoraŭ por ni tute certa. [Respondo 55, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 222]




PRI LA PREFIKSO RE
Ĉi tiu prefikso montras revenon al la loko aŭ al la stato, de kiu oni iris. Sekve:
1. Se A donis ion al B, kaj la donita objekto estas denove ĉe A, ni diras, ke B redonisĝin, A reprenis
ĝin, la objekto revenisal A. Spegulo reĵetasla radiojn, kiuj falas sur ĝin. La pilko resaltisde la tero.
En ĉi tiuj okazoj remontras revenon al la punkto de deiro.
2. Se mi faris ion, kaj mi ĝin faras ankoraŭ unu fojon, mi ankaŭ revenas (en mia ago) al la punkto, de
kiu mi iris. Sekve ni diras refari(fari denove tion, kion oni jam faris), rekanti(ripeti kanton), rejuniĝi
(fariĝi denove juna), resaniĝi(fariĝi denove sana) k.t.p.
En ĉi tiuj lastaj okazoj remontras la ripeton.
(Ĉi tiu klarigo estas donita de D-ro Zamenhof mem.)
L. de Beaufront, Grammaire et exercices de la langue internationale Esperanto, p. 109. Tradukis W.
Bailey
PRI “SIDIĜI” KAJ “EKSIDI”
Vi estas prava: anstataŭ “sidiĝu” estus pli bone diri “sidigu vin” aŭ “eksidu” tamen ĉar la formo
“sidiĝu” jam de tre longe estas uzata preskaŭ de ĉiuj Esperantistoj, tial ĝi fariĝis jam “esperantismo”
kaj nomi ĝin eraro oni jam ne povas. Ne sole en naturaj lingvoj, sed ankaŭ en lingvo artefarita ĉio, kio
estas uzata de la plimulto da bonaj verkistoj, devas esti rigardata kiel bona, se ĝi eĉ ne estas absolute
logika; ĉar se ni postulos ĉiam nur logikon absolutan, tiam la libera uzado de lingvo artefarita fariĝos
tute ne ebla, ĉar tiam malaperos ĉiu utileco de longa ekzerciĝado kaj en la deka jaro de uzado de la
lingvo, kiel en la unua jaro, ĉiu devus konstante tro longe pripensadi kaj pesadi ĉiun sian vorton.
Tamen la diferenco inter lingvo natura kaj lingvo artefarita konsistas en tio, ke, dum en la unua oni
devas uzi nurtiujn formojn, kiujn uzas bonaj verkistoj, kaj uzado de formo pli logika estas
malpermesata, — en lingvo artefarita ĉiu havas la rajton uzi formon pli logikan, kvankam neniu ĝis
nun ĝin uzis, kaj li povas esti konvinkita, ke se lia formo estas efektive bona, ĝi baldaŭ trovos multajn
imitantojn kaj iom post iom elpuŝos la malpli logikan, kvankam ĝis nun pli uzatan formon malnovan.
Respondo 3, La Revuo, 1906, Decembro
KONATIĜI
Ni uzas ordinare la formon “konatiĝi” (= fariĝi konato kun iu), sed ankaŭ la formo “koniĝi” estas tute
bona (= fari sin koni ion).
La Esperantisto, 1891, p. 7 
Daurigos...........


Contacto: La Redakcio

Contacto: La Redakcio
Kuba Esperanto Asocio-Camagüey, Jorge Luis Santillán, Apartado postal: 2522 Camagüey, Cuba, C.P.: 70200, E-Mail: santillan.cuba@gmail.com, Contacta enviando un mensaje de texto al Móvil : 52768482. Podemos ayudarte.