2015/11/04

GRAMATIKO Ligvaj Respondoj - 2



PRI LA SUFIKSO AR
Vi diras, ke la sufikson arni devas uzi nur por esprimi aron da tiaj objektoj, kiuj estas esence ligitaj
inter si kaj prezentas ian unuecon, kolektivan objekton (ekzemple “vortaro”, “arbaro”, “homaro”); sed
por ia nombro da samspecaj objektoj, kiuj ne estas esence ligitaj inter si kaj ne prezentas kune ian unu
ideon, vi konsilas uzi la esprimon “aron da” (ekzemple: “li ellernis aron da vortoj”, “tie kuŝis aro da
dehakitaj arboj” k.t.p.). Vian opinion mi trovas ĝusta. Pri la dua senco de la vorto “aro” (mezuro) volu
kompari mian respondon № 24.<$FVidu paĝon 19an.>
Respondo 33, La Revuo, 1908, Majo
PRI LA PREFIKSO GE
La prefikso gerilatas ne sole al dupersonoj, sed ĝi povas rilati ankaŭ al multajpersonoj; ĝi signifas
simple “de ambaŭ seksoj”. Mi persone ĝis nun uzadis tiun ĉi prefikson ĉiam nur por esprimi ian
ambaŭseksan familian tutaĵon el personoj starantaj en la sama linio de parenceco; tial mi diradis
ekzemple “gepatroj”, “gemastroj”, “gefratoj”, “genepoj”, “gekuzoj”, “getajloroj” (en la senco de
“tajloro kaj lia edzino”); sed ni neniam esprimis ekzemple per “getajloroj” la tutan familion de tajloro,
ĉar la gefiloj de tajloro ne staras en la sama linio de parenceco kun la tajloro, kaj mi ankaŭ evitadis diri
“gesinjoroj” pri personoj, kiuj ne apartenas al unu familio (mi nomadis ilin “sinjoroj kaj sinjorinoj”).
Tamen mi konfesas, ke mi havis nenian kaŭzon, por uzadi la prefikson gesole en la dirita maniero. Ĉar
en la fundamenta (universala) vortaro de nia lingvo gesignifas simple “de ambaŭ seksoj”, kaj ĉar la
uzado de la prefikso en tiu ĉi senco neniam donas malkompreniĝon, tial ni povas tre bone uzi tiun ĉi
prefikson en ĉiujokazoj, kiam ni parolas pri ambaŭ seksoj. Sekve se al personaro, kiu konsistas el
ambaŭ seksoj, iu sin turnas kun la vorto “gesinjoroj”, li faras nenian eraron, kaj eble mi mem ankaŭ de
nun iafoje uzados la prefikson en tiu ĉi senco.
Respondo 6, La revuo, 1907, Februaro
PRI LA SUFIKSO APUD VERBAJ RADIKOJ
Vi diras, ke kiam verba radiko ricevas la sufikson , tiam ni ofte ne scias, ĉu ĝi signifas “io, kio faras”
aŭ “io, kio estas farata”. Kelkaj Esperantistoj opinias, ke la sufikso povas havi nur unuel la diritaj du
sencoj, ekzemple nur la aktivan, kaj ĉiufoje, kiam ili trovas la diritan sufikson kun la senco pasiva, ili
rigardas tion ĉi kiel simplan eraron. Tiu ĉi opinio tamen estas neĝusta: per si mem havas nek sencon
ekskluzive aktivan, nek sencon ekskluzive pasivan, kaj tial ĝi povas esti uzata en ambaŭsencoj. Severe
precizigi la signifon de tiu ĉi sufikso en la senco aŭ nur aktiva aŭ nur pasiva — laŭ mia opinio — estas
ne konsilinde, ĉar tio ĉi tute senbezone ligus nin kaj devigus nin ofte uzadi tro longajn formojn.
Ĝenerale mi devas ripeti ĉi tie tion, kion mi jam kelkajn fojojn esprimis ĉe aliaj okazoj: ni ne devas
peni, ke nia lingvo estu tropreciza, ĉar tiam ni nin mem nur katenus kaj ofte, por esprimi plej simplan
ideon, ni devus uzi vorton deksilaban; ĉiufoje, kiam ni sen timo de malkompreniĝo povas doni al la
uzanto liberecon, ni devas tion ĉi fari kaj permesi al li uzi laŭvolediversajnformojn (se ili nur ne estas
kontraŭ la leĝoj de nia lingvo aŭ kontraŭ la logiko aŭ komprenebleco), anstataŭ postuli, ke li nepre uzu
ĉiam nur unuformon. En ĉiuj okazoj (tre maloftaj), kiam la simpla uzado de povas doni ian
malkompreniĝon, ni povas ja tre bone helpi al ni (kiel vi mem tute prave proponis) per la uzado de
participo aktiva aŭ pasiva (ekzemple “ŝmirantaĵo” kaj “ŝmirataĵo”, kiuj ambaŭ prezentas formojn tute


regule kreitajn laŭ la leĝoj de nia lingvo); sed ĉar, el 100 verbaj vortoj kun , 99 estas tute klaraj, kial
do ni devas senbezone kateni nin kaj, precizigante la signifon de nur aktive aŭ nur pasive, konstante
esti devigataj uzadi “antaĵo” aŭ “ataĵo” en ĉiuj aliaj okazoj? Por kio uzi ekzemple la longajn formojn
“estantaĵo”, “kreskantaĵo”, aŭ “sendataĵo”, “kraĉataĵo” k.t.p., se ni egale klare povas esprimi tion saman
per la pli mallongaj “estaĵo”, “kreskaĵo”, “sendaĵo”, “kraĉaĵo” k.t.p., pri kies senco povas ekzisti nenia
dubo? Sekve se vi volas klarigi la signifon de kun verbaj radikoj, tiam anstataŭ diri, ke kun verbo
signifas nur “io, kio faras”, aŭ nur “io, kio estas farata”, mi konsilas al vi diri: kun verbo signifas
“ion, kio enhavas en si la ideon de la donita verbo” ĉu tiu ĉi ideo estas aktiva aŭ pasiva — tion ĉi la
sufikso tute ne devas montri al ni, ĉar tion ĉi montras la senco de la vorto mem aŭ — en okazo de
speciala neceseco— la aldono de la sufikso de aktiveco aŭ pasiveco. Tiu ĉi “speciala neceseco” tamen
aperas nur tre malofte, ĉar eĉ ĉe tiuj verboj, kiuj povas doni egale bone aĵon aktivan kaj pasivan, la
senco de la aĵo estas facile komprenebla el la kunteksto; ekz emple se mi diros “mi donas tion ĉi al vi
kiel garantiaĵon de mia reveno”, neniu ja povas dubi, ke ni parolas ne pri garantiataĵo, sed pri
garantiantaĵo. Vian opinion, ke ofte (kiam povas ekzisti nenia dubo) ni povas eĉ forĵeti la kaj uzi
simple nur la substantivan finiĝon o, — mi trovas tute prava; sed en la plimulto da okazoj inter okaj
“aĵo” estas granda diferenco.
P.S. Per stranga renkontiĝo de la cirkonstancoj mi ĵus ricevis leteron, kiu prezentas bonan ilustraĵon al
tio, kion mi supre diris pri tro granda logikeco. Mia korespondanto skribas (iom ŝerce), ke la esprimo
“Parolo de X en la kunveno Y” estas tute mallogika kaj malpreciza: anstataŭ “parolo” oni devas en tia
okazo diri “antaŭpublikparolataĵo”. Ĉu vi aprobas tian precizan vorton?
Respondo 11, La Revuo, 1907, Aprilo
PRI LA VORTO “ERO”
Efektive estus pli bone, se por la ideo de tempokalkulo ni uzus ian alian vorton anstataŭ “ero”, kiu
havas jam difinitan signifon en la Universala Vortaro. Sed ĉar la vorto “ero” en la senco de
tempokalkulo estas vorto pure internacia, tial laŭ la №15 de nia fundamenta gramatiko ni havas plenan
rajton ĝin uzi. Ĉar la “ero” de la Universala Vortaro kaj la “ero” science internacia havas tro malsamajn
signifojn, tial ni ne bezonas timi, ke oni ilin iam reciproke konfuzos. Cetere, se la vorto “ero” laŭ la
№15 de nia gramatiko estas plene permesata, ĝi kompreneble ne estas deviga, kaj ni havas plenan
rajton uzi anstataŭ ĝi “tempokalkulo” aŭ ion similan, kion proponos niaj specialistoj.
Respondo 24, La Revuo, 1907, Aŭgusto
PRI LA SUFIKSO EG
Tute prave vi diras, ke la sufikso egne povas servi por simpla anstataŭado de la vortoj “granda” aŭ
“tre”, sed ĝi devas servi por kreado de vortoj novajkun senco speciala. Tia neĝusta uzado de la sufikso
certe ne estas aprobinda, kaj, kiom oni povas, oni devas ĝin eviti. Tamen esti troseveraj en ĉi tiu rilato
ni ankaŭ ne devas. En multaj okazoj, en kiuj ni povus bone uzi la vortojn “granda” aŭ “tre”, ni povas
ankaŭ sen peko kontraŭ la spirito de Esperanto uzi la sufikson eg, ĉar tre ofte la saman ideon unu
persono povas prezenti al si kiel ideon simplan en granda mezuro, dum alia persono ĝin prezentas al si
kiel ideon specialan. Ekzemple, la vorton “bonega” ni preskaŭ ĉiam povus anstataŭigi per “tre bona”,


kaj tamen en la samaj okazoj oni ankaŭ povas prezenti al si bonecon eksterordinarankaj uzi por ĝi
vorton apartantiel same, kiel oni faras preskaŭ en ĉiuj lingvoj.
Laŭ mia opinio ni devas esti tre singardaj nur en tiaj okazoj, en kiuj ni povus ricevi aŭ senduban, por
niaj oreloj malagrablan, eraronkontraŭ la lingvo, aŭ tute malĝustan sencon; sed en ĉiuj aliaj okazoj tro
granda severeco kaj katenado estas superflua. En tiaj okazoj, kie kelka libereco alportas al ni nenian
malutilon, kial ni devus senbezone nin malliberigi?
Respondo 38, La Revuo, 1908, Majo
PRI LA SUFIKSO IGKUN VERBAJ RADIKOJ
Oni ofte demandadis sin, ĉu kun la verbaj radikoj “igi” signifas “igi -anta” aŭ “igi -ata”. Sed la
demando per si mem estas ne ĝusta, ĉar “igi” kun verbo signifas nek “igi -anta”, nek “igi -ata”, sed nur
“igi -i”, sekve ĝi povas tre bone esti uzata en ambaŭsencoj (aktiva kaj pasiva). En la plimulto da
okazoj la senco de igen verboj prezentas absolute nenian malklaraĵon; sed en tiuj okazoj, kie
malkompreniĝo povas aperi, ni devas ĝin eviti ne per senbezona katenado de la senco de ig(kio estus
tiel same neoportuna, kiel la katenado de , pri kiu mi parolis en la respondo 11<$FVidu paĝon
17an.>), sed per precizigo de nia frazo mem. Ekzemple, ni ne povas diri “sciigi amikon novaĵon”, sed
ni povas diri “sciigi amikon pri novaĵo” aŭ “sciigi novaĵon al amiko” ambaŭfrazoj estas tute regulaj
kaj ambaŭ estas tute klaraj, — kial do ni devas demandi nin, kiu el la diritaj frazoj estas la sole bona?
En frazo, en kiu la verbo kun ighavas du komplementojn, la akuzativo kaj prepozicio montras tute
klare la rilaton inter la ambaŭ komplementoj; frazo, kiu havas nur unu komplementon, estas ordinare
ankaŭ tute klara, ĉar la forestado de la dua komplemento per si mem jam montras la sencon de la frazo
(ekzemple, se mi, sen plua precizigo per “al”, diros “mi manĝigas mian ĉevalon”, neniu dubos pri la
senco de la frazo); fine en tiuj tre maloftaj okazoj, kiam ni efektive povas timi malkompreniĝon, ni ja
tute ne bezonas aktivigi aŭ pasivigi la sencon de la sufikso ig, sed ni povas tute bone kaj regule aktivigi
aŭ pasivigi la verbon, dirante “manĝantigi” kaj “manĝatigi”. La sufikso igper si mem havas sencon
tute difinitan (= fari, lasi, kaŭzi); ĝi fariĝas neklara nur tiam, kiam ni krom ĝia propra senco nepre volas
altrudi al ĝi ian sencon aldonan, kiun ĝi per si mem ne havas kaj ne devas havi kaj kiu ( en okazo de
efektiva neceseco) devas esti esprimata per alia rimedo (ekzemple, sencon de aktivigado aŭ pasivigado,
de daŭrigado aŭ momentigado k.t.p.).
Respondo 13, La Revuo, 1907, Aprilo
PRI FORLASADO DE SUFIKSOJ
En la frazo “la akvo plenigas la kruĉon” la senco diras al ni, ke la sufikso igestas necesa, kaj uzi tie la
vorton “plenas” anstataŭ “plenigas” mi ne konsilus, ĉar ni tiam tro evidente pekus kontraŭ la logiko.
Forlasi iun sufikson, por ricevi vorton pli mallongan, ni povas nur en tiaj okazoj, se la neceseco de la
sufikso estas iom duba, ekzemple kiam la verbon, de ni uzatan, ni povas rigardi ne kiel devenantan, sed
kiel memstaran, aŭ kiam la maniero de la deveno estas ne tute klara. Sed la verbo de la supre citita
frazo ne sole tute sendube devenas de aliavorto (“plena”), sed la maniero de tiu devenado estas tute
klara, sekve ni devas uzi tiun klaran sufikson, kiu servas por la devenigo de la dirita vorto.
Respondo 44, La Revuo, 1908, Aŭgusto




PRI LA DEVENO DE LA VORTO “EDZO”
Dank' al la afableco de S-ro D-ro Zamenhof, mi ricevis la solvon de tiu malgranda enigmo... La vere
primitiva formo estas ne edz, sed edzin, de kiu devenas la formo edzo. Tiel same fraŭlodevenas de
fraŭlino, kuzode kuzino, kaj feo, kiun oni povus uzi, por montri fablan estulon, ekz. Oberono, kaj kiun
oni povas devenigi de feino. La vorto edzinoestis primitive sufikso, kiu poste fariĝis sendependa de la
radikoj, al kiuj ĝi estis primitive aldonita. Jen kiamaniere la Majstro klarigis al mi la aferon: En la
germana lingvo, reĝido heredonto de la krono estas nomata Kronprinz, kiu fariĝas en Esperanto
kronprinco. La virino kunigita kun la kronprinco per leĝa ligilo estas nomata germane Kronprinzessin.
Ĉi tiun lastan vorton D-ro Zamenhof transskribis Esperante kronprincedzino, kaj li tuj rimarkis, ke la
finiĝo de tiu vorto, t. e. edzino, ricevis per si mem la sencon de virino kunigita kun viro per leĝa ligilo.
Li do faris el ĉi tiu vorto: unue, ĝeneralan sufikson, esprimantan difinitan rilaton, kaj due, vorton
memstaran kun tiu sama signifo. Poste el la vorto edzinoli tute logike devenigis la vorton edzo.
Laŭ artikolo de Emile Boirac. Oficiala Gazeto, 1913, Decembro
Leksikologio. Vortaroj
PRI PLENA VORTAREGO
Efektive, ni ekstreme bezonas plenan vortaregon, kiu enhavus ne sole ĉiujn vortojn de la ordinara vivo,
sed ankaŭ ĉiujn vortojn teknikajn de ĉiuj sciencoj, artoj kaj metioj, ĉiujn nomojn geografiajn, historiajn,
personajn k.t.p.; nia Lingva Komitato farus al ni tre grandan servon, se ĝi per komuna laboro de ĉiuj
siaj membroj pretigus tian vortaregon. Sed eldoni tian vortaregon kun karaktero oficialefiksitala
Lingva Komitato nun nepovas kaj longe ankoraŭ ne povos, ĉar tia laboro estas ne sole tre malfacila kaj
la kompetenta esploro kaj fikso de ĉiuj el la senlima multego da vortoj postulas multege da tempo kaj
fortoj, sed tia laboro estus eĉ rekte malutila. Se tian grandampleksan fiksitan vortaregon, kiun povas
krei nur tre longa kaj ĉiuflanka uzado kaj elprovado, ni volus pretigi teorie kaj “en rapideco”, ni tre
danĝere enkatenigus nian lingvon, ni malpermesus al ĝi libere kaj sane disvolviĝi; ni perforte altrudus
al la lingvo multajn formojn kaj vortojn, kiuj al tiu aŭ alia kunlaboranto de la vortaro pro nesufiĉa
elprovo en la unua momento ŝajnis bonaj, sed kiuj poste en la praktika uzado povus montriĝi tute
malbonaj. Tia konsidero estis interalie ankaŭ la kaŭzo, pro kiu mi, publikigonte mian unuan libron pri
Esperanto, decidis forĵeti la tro grandan vortaron kaj tro abundan afiksaron, kiujn mi estis pretiginta
teorie, kaj mi decidis publikigi vortareton nur tre malgrandan kaj nur plej necesan por la ordinara vivo,
lasante ĉion alian al libera, iom-post-ioma ellaboriĝado. Sed se la Lingva Komitato ne povas doni al ni
jam nun plenan vortaregon oficiale fiksitan, ĝi povas tamen fari ion alian (kaj parton de tio ĝi jam faris
kaj faras): dividinte la grandegan laboron inter ĉiuj komitatanoj (el kiuj ĉiu nepre devas ion fari) kaj
inter aliaj helpantoj, ĝi povas krei en ne tro longa tempo plenan vortaregon provizoran. Kiam tiu
vortarego estos preta, ĝi servos kiel neoficiala kaj ne deviga konsilanto por ĉiuj, kiuj bezonas uzi tiun
aŭ alian vorton aŭ nomon, sed ne povas aŭ ne volas mem ĝin elekti kaj ne havas la eblon serĉi en nia
tuta literaturo, ĉu kaj kiamaniere iu jam uzis tiun vorton. Tiu “rapidece” pretigita vortarego tute ne
estus deviga: ĉiu, kiu trovus, ke tiu aŭ alia vorto estas malbona, havus plenan rajton uzi alian vorton;
kaj poste la Lingva Komitato povus periode publikigadi listojn da vortoj, pri kiuj ĝi estos konstatinta,
ke la vivo kaj kompetentula uzado fiksis por ili alian formon, ol kiun ili ĝis nun havis en la provizora
vortarego; sed ĉiuj vortoj, kiuj oficiale ne estos anstataŭigitaj, restos uzeblaj. Tiamaniere la Provizora
Vortarego kun ĝiaj estontaj periodaj Aldonoj restos ĉiam plej grava konsilanto por ĉiuj verkantoj, kaj el


la vortarego provizora iom post iom elkreskos la estonta vortarego oficiale fiksita. Mia ideo estas
kompreneble nur teoria; ĉu ĝi estas efektiviginda kaj efektivigebla, — pri tio povas juĝi nur la estraro
de la Lingva Komitato, kiu sola havas aŭtoritaton kaj sperton pri tiu demando; tamen mian respondon
pri la vortarego mi donas publike por tio, ke niaj samideanoj havu okazon pripensi la aferon kaj eble
esprimi ian utilan opinion, aŭ proponi sian helpon al la Komitato, se tiu lasta ĝin bezonus.
Respondo 58, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 223
PRI “UJO” KAJ “INGO”
S-ro Fruictier klarigis al mi, ke, laŭ D-ro Zamenhof, ujoestas vazo aŭ kesto aŭ io simila, kiu entenas la
tuton, kaj ingoentenas nur parton.
Carlo Bourlet. Lingvo Internacia, 1904, p. 170
PRI LA ORTOGRAFIO DE PROPRAJ NOMOJ
Propran nomon oni povas nun skribi tiel, kiel ĝi estas skribata en la gepatra lingvo de ĝia posedanto,
ĉar en la nuna tempo la fonetika skribado de multaj nomoj kaŭzus tro grandan kriplaĵon de tiuj nomoj
kaj diversajn malkomprenaĵojn. Sed tio ĉi estas nur rimedo provizora; ni devas celadi al tio, ke pli aŭ
malpli frue en la lingvo internacia ĉiuj nomoj estu skribataj laŭ la fonetiko internacia de tiu ĉi lingvo,
por ke ĉiuj nacioj povu legi ĝuste tiujn nomojn.
Esperantistishe Mitteilungen, 1904, Junio (citita en Lingvo Internacia, 1904, p. 216)
PRI LA NOMOJ DE LANDOJ
De la komenco ĝis nun mi ĉiam uzadis la nomon “Egipto” ne por la lando, sed por la popolo; la landon
mi nomadis “Egiptujo”. Mi tion faradis ne pro nesufiĉa pripenso, sed tute pripensite kaj intence. En la
novajlandoj (ekzemple en ĉiuj landoj Amerikaj), la lando fakte kaj morale apartenas ne al ia difinita
gento, sed egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj; tial estas afero tute natura, ke tie la lando ne uzas por si (per
uj), la nomon de ia gento, sed kontraŭe, ĉiuj ĝiaj loĝantoj uzas por si (per an) la nomon de la lando.
Tute alia afero estis (kaj tradicie restis) en la landoj malnovaj: ĉiun pecon da tero okupis ia speciala
gento, nomis la landon sia speciala genta propraĵo kaj ĉiujn aligentajn loĝantojn aŭ ekstermis, aŭ
permesis al ili vivi en la lando kiel “fremduloj” tial la landoj malnovaj preskaŭ ĉiam portas la nomon de
tiu aŭ alia gento, kaj en Esperanto, ĝis la tempo, kiam ni havos nomojn pure geografiajn, ni tion
esprimas per la sufikso uj. La apud-Nila lando en la tempo de sia plej grava historia valoro estis lando
antikva, aranĝita laŭ la principo “lando apartenas al unu gento”, ĝi sekve nepre devas havi la sufikson
uj, por ke ni povu esprimi la tre gravan por antikva lando diferencon inter la gento-mastro kaj la gentoj-
fremduloj; ni scias ja el la Biblio, ke tiu diferenco en Egiptujo estis tre granda! Ĉiuj novajlandoj, ne
aranĝitaj laŭ la principo “lando apartenas al unu gento”, neniam devas uzi la sufikson uj;ni devas
sekve diri “Usono”, “Kanado” k.t.p. Se mi dum longa tempo uzadis “Brazilujo”, “Ĉilujo” k.t.p., mi
konfesas nun, ke tio estis eraro. Ni povus diri “Brazilo, Ĉilo” k.t.p., tamen mi ne konsilas tion fari,
parte pro tio, ke por la Slavoj kaj la Germanoj, kiuj alkutimiĝis al “Brazilia”, “Brazilien”, “Ĉiliec”, la
vortoj “Brazilo”, “Ĉilo” ĉiam sonus kiel nomoj de popoloj, parte pro tio, ke la longatempe uzitaj formoj


“Brazilo”, “Ĉilo” en la senco de popolodonus nun grandan konfuzon, se la samajn formojn ni uzus nun
en senco de lando. Sed tute oportune eviti samtempe ĉiujn tri malbonaĵojn (t.e. eraron,
kontraŭkutimecon kaj konfuzon) ni povas tre bone, se ni de nun uzados por la diritaj landoj la formojn
“Brazilio”, “Ĉilio” kaj tiel mi konsilas agi. Tiel same ni neniam devas diri “Meksikujo” ni devus diri
“Meksiko”, sed, por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando, mi konsilas fari tion, kion ni
faris kun aliaj similcirkonstancaj landoj, t.e. nomi la urbon “Meksiko” kaj la landon “Meksikio” (kiel
Alĝero-Alĝerio, Tuniso-Tunisio k.t.p.).
Nun restas la demando pri la landoj Eŭropaj. Pli aŭ malpli frue venos eble la tempo, kiam ĉiuj Eŭropaj
landoj ricevos nomojn neŭtrale geografiajn; sed tiel longe, kiel ni uzas por ili nomojn de gentoj, ni
devas ĉiam uzi tiujn nomojn kun la sufikso uj. Estas vero, ke ekzistas tri Eŭropaj regnoj, por kiuj la
sufikso ujestas ne tute logika (Aŭstrujo, Belgujo kaj Svisujo), kaj se la Akademio trovus necesa
anstataŭigi en ili la ujper i, mi tion ne malkonsilus; sed fari propravoleescepton por tiuj tri regnoj mi
al niaj verkistoj ne konsilus, ĉar la Esperantistoj jam tro forte alkutimiĝis al la ĝisnunaj, neniom
ĝenantaj nomoj de tiuj tre gravaj kaj ofte citataj regnoj, kaj por fari rompon en tiu alkutimiĝo mi ne
vidas ian gravan neceson. Ĉar la tuta esenco de lingvo estas bazita antaŭ ĉio sur interkonsento, tial
komuna ĝisnuna uzado devas ludi en lingvo pli gravan rolon, ol seke teoria logikeco; oferi la unuan al
la dua mi konsilus nur en tia okazo, se nia Lingva Komitato tion postulus.
Respondo 47, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291
PRI “DAŬRI” KAJ “ĈESI”
“Daŭri”: esti plue, ne esti finita; “ĉesi”: komenci ne ...i, aŭ komenci ne esti. El tiu signifo sekvas la
reguloj de uzado de tiuj vortoj kaj de iliaj devenaĵoj “daŭrigi”, “ĉesigi” k.t.p. Ekzemple: oni povas diri:
“la laboro daŭras” (la laboro estas plue, ne estas finita), sed oni ne povas diri: “mi daŭras labori” (mi
estas plue labori! mi ne estas finita labori!); ankaŭ ne estas bone diri (kiel mi mem bedaŭrinde faris
kelkfoje): “mi daŭrigas labori” (mi igas esti plue labori!); oni devas diri: “ mi daŭrigas mianlaboron
(mi igas mian laboron esti plue) aŭ “mi laboras plue”. Oni povas diri: “mi ĉesas labori” (mi komencas
ne labori) aŭ “la pluvo ĉesas” (la pluvo komencas ne esti), sed ne estas bone forlogiĝi per la analogio
kun “komenci” kaj diri: “mi ĉesas mian laboron” (mi komencas ne ...i aŭ ne esti mian laboron!); estas
preferinde diri: “mi ĉesigas mian laboron” (mi igas mian laboron komenci ne esti).
Respondo 49, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 294
PRI LA SENCO DE “ŜATI”
La vorton “ŝati” mi uzas ordinare en la senco de “rigardi kiel valoran, kiel gravan”. Ekzemple: la
gazetoj tre ŝatas la kunlaboradon de aŭtoroj gloraj, sed tute ne ŝatas la kunlaboradon de komencantoj.
Respondo 53, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 221


PRI LA VORTO “FORKAPERI”
La vorto “forkaperis”, kiun vi trovis en “La Rabistoj”, neestas preseraro. La vorto “kaperi” (kiu sin
trovas en la vortaroj Esperanto-germana kaj germana-esperanta) signifas proksimume “rabi korsare” aŭ
“rabi sur la maro”.
Respondo 31, La Revuo, 1908, Februaro
PRI LA VORTO “KATEĤIZI”
La vorton “kateĥizi”, uzitan en la vortaro de O'Connor, mi trovas tute bona, ĉar ĝi estas internacia; el
tiu vorto ni povas tute bone devenigi la vortojn “kateĥizo”, “kateĥizisto”, “kateĥizato” el tio ĉi tamen
tute ne sekvas, ke la vortoj “kateĥismo” kaj “kateĥisto” estas malbonaj. “Kateĥismo estas io alia ol
“kateĥizo” sed se eĉ ni dirus, ke ambaŭ vortoj estas identaj kaj ni povas uzi “kateĥizo” anstataŭ
“kateĥismo”, ni eĉ en tiu okazo tute ne bezonus elĵeti el nia lingvo la tute internacian kaj bonan vorton
“kateĥismo”, sed ni povas tute sen ia maloportuneco lasi la vivon al ambaŭ vortoj kaj trankvile atendi,
ke la komuna uzado iom post iom donos pli grandan forton al unu vorto kaj faros el la dua vorto ne plu
uzatan arĥaismon.
Respondo 39, La Revuo, 1908, Majo
PRI LA VORTO “LAKTUMO”
Mi tute konsentas kun vi, ke “lakto” kaj “laktumo” havas inter si preskaŭ nenion komunan, kaj ni havus
plenan rajton uzi por “laktumo” ian vorton tute memstaran. Sed ĉar en multaj lingvoj por ambaŭ diritaj
vortoj estas uzata la sama radiko, kaj ĉar la vorto “laktumo” estas ne malpli oportuna, ol ĉia tute
memstara vorto, kaj ĉar tiu vorto jam troviĝas en la “Fundamento de esperanto”, tial ekzistas absolute
nenia neceseco, ke ni forĵetu la oportunan vorton jam konatan kaj devigu la Esperantistojn lerni novan
vorton.
Respondo 37 b, La Revuo, 1908, Majo
Kazoj
NOMINATIVO POST “PO”
Inter la esprimoj “doni po 2 pecojn” kaj “doni po 2 pecoj” estas ankoraŭ malfacile diri, kiu estas la pli
bona, kaj tial ambaŭ esprimoj estas uzeblaj kaj bonaj. Tamen konsiderante, ke danke la intervenon de la
vorto “po” la “pecoj” jam ne dependas rekte de la “doni”, ni konsilas uzi post “po” tiel same kiel post
“da”) la nominativon (“doni po 2 pecoj”). Alia kaŭzo por tiu ĉi konsilo estas ankaŭ la cirkonstanco, ke
laŭ nia opinio “ĉie, kie oni dubas inter la nominativo kaj akuzativo, oni devas uzi la nominativon”.
La Esperantisto, 1891, p. 7


PRI LA AKUZATIVO
Tuŝante la akuzativon mi povas al vi doni la jenan konsilon: uzu ĝin ĉiam nur en tiuj okazoj, kie vi
vidas ke ĝi estas efektive necesa; en ĉiuj aliaj okazoj, kie vi ne scias, ĉu oni devas uzi la akuzativon aŭ
la nominativon — uzu ĉiam la nominativon. La akuzativo estas enkondukita nu r el neceso, ĉar sen ĝi la
senco ofte estus ne klara; sed ĝia uzado en okazo de nebezono pli multe malbeligas la lingvon ol la
neuzado en okazo de bezono.
La Esperantisto, 1890, p. 27
La akuzativo en nia lingvo neniam dependas de la antaŭiranta prepozicio (ĉar la prepozicioj per si mem
neniam postulas ĉe ni la akuzativon), sed nur de la senco. La akuzativon ni uzas nur en tri okazoj:
a) por montri la suferanton de la faro (t.e. post verboj havantaj sencon aktivan), ekzemple “mi batas
lin”, “mi diras la vorton”;
b) por montri direkton (t.e. movadon alia loko, en diferenco de movado suria loko), se la prepozicio
mem tion ĉi ne montras; ekzemple, ni diras “mi venas al la celo” (ne “al la celon”), ĉar “al” mem jam
montras direkton, sed ni devas diferencigi inter “mi amas iri en la urbo” kaj “mi amas iri en la urbon”
(aŭ simple “iri laurbon”) laŭ tio, ĉu mi amas iri sur la stratoj de la urbo aŭ ĉu mi amas iri el ekstere en
la urbon (“iri al la urbo” signifas nur aliri, sed ne eniri);
c) en ĉiuj okazoj, kiam ni ne scias, kian prepozicion uzi, ni povas uzi la akuzativon anstataŭ la
prepozicio “je” ekzemple en la esprimo “mi kontentiĝas tion ĉi” la akuzativo ne dependas de la verbo
“kontentiĝas” sed anstataŭas nur la forlasitan prepozicion “je” (= mi kontentiĝas je tio ĉi).
Esperantisto, 1892, p. 62
NOMINATIVO AŬ AKUZATIVO?
En la ekzemploj, kiujn vi citis, la diferenco inter akuzativo kaj nominativo ne estas granda, kaj ofte
ambaŭ formoj estas egale bonaj. Sed ĝenerale mi tenas min je la sekvanta principo: mi vidis lin
grandan= mi vidis lin, kiu estis granda (aŭ kiam li estis granda); mi vidis lin granda= mi vidis, ke li
estas granda. Kian manon mi tenis sur la tablo? la manon kuŝantan(la duan manon, kiu ne kuŝis, mi
eble tenis en la poŝo); kiel (aŭ en kia maniero) mi tenis mian manon? mi tenis ĝin kuŝanta sur la tablo.
Lingvo Internacia, 1906, p. 121
PRI LA AKUZATIVO POST “ANSTATAŬ”
Kiel ĉiu alia prepozicio, tiel ankaŭ “anstataŭ” per si mem postulas ĉiam la nominativon; se tamen ofte
oni trovas ĉe bonaj aŭtoroj post “anstataŭ” la akuzativon, tiu ĉi lasta estas uzita ne pro la prepozicio,
sed pro aliaj cirkonstancoj. Ekzemple, en la frazo: “Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmon”, la lasta
parto de la frazo prezentas nur mallongigon(= anstataŭ batiVilhelmon), kaj la akuzativo forigas ĉiun
dubon pri tio, ke anstataŭigita estis ne la batanto, sed la batato. [Respondo 51, Oficiala Gazeto, IV,
1911, p. 2]




PRI LA KAZO POST “KIEL”
La frazon “ĝi (la diskutado) trafas Ibsenon kiel teoriisto”mi trovas nebona; mi konsilas diri “kiel
teoriiston”. La esprimo “kiel teoriisto”signifas, ke ĝi(la diskutado) estas teoriisto kaj, estante teoriisto,
ĝi trafas Ibsenon. Nominativon apud akuzativo mi uzas ordinare nur tiam, kiam la nominativo devas
havi la sencon de “ke... estas”, “ke... estu” k.t.p. Ekzemple: “mi trovas tiun ĉi vinon bona”= mi trovas,
ketiu ĉi vino estas bona;“oni faris lin generalo” = oni faris, keli estugeneralo. Sed se, anstataŭ
supozigila mankantan ligantan vorton “ke”, la frazohavasligantan vorton alian (ekzemple “kiel”),
tiam devas esti uzata tiu kazo, kiun postulas la senco de la ekzistanta liganta vorto. Se du
komplementoj estas ligataj per la vorto “kiel”, tiam mi ordinare akordigas kaze la sekvantan
komplementon kun la komplemento antaŭiranta, ĉar alie la senco estus tute alia kaj la nominativa
komplemento sence rilatus ne al la antaŭstaranta komplemento, sed al la subjektode la frazo. “Mi
elektis lin kiel prezidanto” signifas: “mi elektis lin, ĉar mi estas prezidanto”, aŭ “mi elektis lin, kvazaŭ
mi estus prezidanto” aŭ “mi elektis lin en tia maniero, en kia prezidanto elektas”. “Mi elektis lin kiel
prezidanton” signifas: “kiel oni elektas prezidanton”, aŭ “por havi en li prezidanton”. Sekve se vi volas
esprimi, ke la elektota estu prezidanto, ni povas diri: aŭ “mi elektis lin kielprezidanton”, aŭ “mi elektis
lin prezidanto” (= keli estu prezidanto), sed ni ne povas diri “mi elektis lin kielprezidanto”, ĉar tiam la
senco estus tute alia.
Respondo 7, La Revuo, 1907, Februaro
Adjektivo
ADVERBO KAJ ADJEKTIVO
En la tempo, kiam estis verkata la “Dua Libro”, la demando, ĉu oni devas diri “estas varme” aŭ “estas
varma”, ne estis ankoraŭ absolute decidita kaj la uzado de unu formo estis egale bona, kiel la uzado de
la dua. Nun tiu ĉi demando iom post iom per la uzado akceptis jam decidon pli difinitan.
La adjektivo difinas la substantivon aŭ la pronomon havantan sencon de substantivo (responde la
demandon kia) kaj la adverbo difinas la verbon (responde la demandon kiel). Tial ni diras: “la vetero
estas bona”, “li kantas bone”. Tamen en la okazoj, kie la difino apartenas precize nek al substantivo aŭ
pronomo, nek al verbo, ni ofte ne povas decide diri, kian demandon (kiakiel) nia difino devas
respondi kaj kian formon ni devas uzi. En ĉiu alia lingvo tiu ĉi duba demando estas decidata per la
sankcio de l'uzado, — en nia lingvo ni konsilas uzadi en tiuj okazoj ĉiam la adverbon; ekzemple: “estas
varme”, “estas vere”, “ĝ i estas vera”. La vorton “ĝi” ni konsilas ĉiam uzi nur por anstataŭi objekton aŭ
aferon (kiel “li” anstataŭas personon); sed en esprimoj senpersonaj kaj senobjektaj ni konsilas neniam
uzi la vorton “ĝi” (ekzemple: “hodiaŭ estas varme” kaj ne “hodiaŭ ĝi estas varme”).
La Esperantisto, 1891, p. 7


PRI LA AKUZATIVO POST “TRA”
Povas esti, ke mi baldaŭ proponos al la voĉdonado de la Lingva Komitato, ke post prepozicio oni uzu la
akuzativon nur en okazoj de nepra bezono, sed en ĉiuj iom dubaj okazoj oni ĝin ne uzu. Se la Lingva
Komitato tion akceptos, tiam oni kredeble neniam uzos plu la akuzativon post la prepozicio “tra”. Sed
ĝis nunla uzado de akuzativo post “tra” tute ne estas kontraŭregula. Nominativon ni uzas nur post tiuj
prepozicioj, kies senco estas ĉiam egala; ekzemple la prepozicio “al” ne povas unu fojon signifi
direkton kaj alian fojon ne, tial ni post “al” ĉiamuzas la nominativon; sed ekzistas prepozicioj
(ekzemple “en”, “sur” k.t.p.), kiuj per si mem nemontras direkton, tial, por esprimi direkton, ni uzas
post ili la akuzativon. Al tiuj prepozicioj apartenas interalie ankaŭ “tra” kaj “kontraŭ”, tial ni post la
diritaj prepozicioj povas uzi ambaŭ kazojn, malgraŭ ke en la aliaj lingvoj oni uzas post ili ĉiam nur
unu kazon(tiu ĉi lasta cirkonstanco kredeble estis la kaŭzo de via erara opinio, kvazaŭ ni post “tra”
ĉiam devas uzi nurla nominativon). Estas vero, ke dum la diferenco inter “en” direkta kaj “en”
sendirekta estas tre granda, la diferenco inter “tra” direkta kaj sendirekta estas tiel malgranda, ke en la
plejmulto da okazoj ni povas egale bone uzi la nominativon, kiel la akuzativon; ekzistas tamen okazoj,
kiam estas dezirinde fari diferenconinter la ambaŭ kazoj. Ekzemple, irante tra la urbo, mi povas resti
en ĝi sufiĉe longe aŭ eĉ tute ne forlasi ĝin; sed, irante tra la urbon, mi celas (tra la urbo) eksterende la
urbo. En “La Rabistoj”, Schweizer tute bone povus diri “la sono de lia nazo povus peli homojn tra
truetode kudrilo” tamen la esprimo “tra trueton” estas multe pli forta, ĉar ĝi montras, ke la efiko de la
sono estas tiel granda, ke la homoj volus nepre veni eksteren;tie ne la trueto mem estas grava, sed nur
la celado esti kiel eble plej baldaŭ eksterede la trueto.
Respondo 27, La Revuo, 1908, Februaro
PRI LA AKUZATIVO POST VERBOJ DE MOVO
Se la vorton “meti” (aŭ “ĵeti”, “fali” k.t.p.) sekvas substantivo aŭ pronomo kun la prepozicioj “antaŭ”,
“post”, “inter” k.c., estus ordinare pli ĝuste uzi la substantivon aŭ pronomon en akuzativo, ĉar ni tie
ordinare havas la sencon de direkto; ekzemple, “metu la korbon antaŭ la pordon”. Tamen ofte oni
povas en tiaj okazoj uzi sen eraro ankaŭ la nominativon, se la senco de direkto koncernas ne la
substantivon aŭ la pronomon, pri kiu ni parolas, sed ian alian vorton, kiun ni subkomprenas; ekzemple,
oni povas tute bone diri “oni metis antaŭ mimanĝilaron”, komprenante sub tio: “oni metis antaŭ mi sur
la tablonmanĝilaron”. En tiaj okazoj oni povas egale bone uzi la nominativon aŭ la akuzativon, kaj
ŝajnas al mi, ke decidi, ke oni en tiuj okazoj uzu ekskluzive nur la nominativon aŭ nur la akuzativon, ni
ne bezonas. Se iam la libereco en tiu ĉi rilato fariĝos por ni tro ĝenanta, kaj la vivo mem ne decidos
iom post iom tiun ĉi demandon, tiam ni proponos al la Lingva Komitato, ke ĝi donu al ni por tiu ĉi
demando ian ekskluzivigan decidon.
Post “sidiĝi” ni povas egale bone uzi la akuzativon kaj la nominativon, depende de tio, ĉu ni volas
esprimi movonaŭ komencon de nova stato. Tamen, ĉar la nominativo estas ĉiam pli simpla kaj pli
facila, ol la akuzativo, tial ŝajnas al mi, ke estus bone, se ni alkutimiĝus en ĉiuj okazoj dubajpreferi la
nominativon.
Respondo 41 a, La Revuo, 1908, Majo


Contacto: La Redakcio

Contacto: La Redakcio
Ni bezonas la kunlaboradon de ĉiuj E-Amikoj. Bonvolu sendi vian informaron . Dankon. Agradecemos su colaboración. Envíe su información a: Prof. Jorge Luis González Santillán, Presidente del Club, Apartado postal: 2522 Camagüey, Cuba, C.P.: 70200, E-Mail: santillan.cuba@gmail.com