2015/11/04

GRAMATIKO Ligvaj Respondoj - 3



Artikolo
Se vi ne scias, kiam vi devas uzi la formon lakaj l ', uzu ĉiam pli bone la formon la. La formon l 'mi
uzas ordinare nur post prepozicioj, kiuj finiĝas per vokalo (ekzemple de, trak.c.); en ĉiaj aliaj okazoj
mi uzas ordinare la plenan formon la, ĉar alie la senco povus fariĝi ne klara, eĉ la sono ne agrabla.
La Esperantisto, 1889, p. 24
Ofte vi ripetas pri la maloportuneco de la artikolo la. Sed la artikolo estas ja vorto tute aparta kaj sur la
konstruon de la frazoj ĝi havas nenian influon; tial, se vi volas, vi povas tute ĝin ne uzadi, almenaŭ ĝis
la tempo kiam vi tute bone scios ĝian signifon.
La Esperantisto, 1890, p. 32
PRI LA UZADO DE L'
La uzadon de l'(apostrofita la) ni ne forigis; sed ĉar tiu ĉi formo estas ne tre necesa escepto el regulo
kaj estas kreita precipe por mallongeco en la versoj, tial ni en prozouzas nun ordinare la formon
konstantan (la) kaj konservas la formon apostrofitan speciale por versoj. Tiel ni agas ordinare en nia
gazeto; tamen ni tute ne faras el tio ĉi regulon; ĉiu povas kuraĝe uzadi ankaŭ en prozo la formon
apostrofitan.
Esperantisto, 1893, p. 127
PRI LA UZADO DE LA ARTIKOLO
Tute vane vi faras al vi multe da klopodoj kun la uzado de la artikolo. Vi devas memori, ke en nia
lingvo la uzado de la artikolo ne estas deviga; sekve la plej bona maniero de agado estas jena: uzu la
artikolon tiam, kiam vi scias certe, ke ĝia uzado estas necesa kaj postulata de la logiko, sed en ĉiuj
dubajokazoj tute ĝin ne uzu. Pli bone estas ne uzi la artikolon en tia okazo, kiam ĝi estas necesa, ol uzi
ĝin tiam, kiam la logiko kaj la kutimoj de ĉiuj popoloj ĝin malpermesas. Se vi ekzemple diros “venis
tago, kiun mi tiel longe atendis”, via frazo estos ne tute bonstila, sed ne rekte erara, kvankam oni devus
tie ĉi diri “latago” sed se vi diros “hodiaŭ estas ladimanĉo” anstataŭ “hodiaŭ estas dimanĉo”, tiam vi
faros rekte eraron, kiu estos malagrabla por la oreloj de ĉiu bona Esperantisto.
Respondo 2, La Revuo, 1906, Decembro
PRI LA APOSTROFADO DE LA ARTIKOLO
La esprimo “reunuigi l' homaron” estas efektive nebona, ĉar apostrofi la artikolon oni povas nur post
prepozicio, kiu finiĝas per vokalo. Sed la neobservado de tiu ĉi regulo, kiu estis donita ne en la
gramatiko, sed nur en la “Ekzercaro” (№27), estas ne eraro, sed nur peko kontraŭ boneco de la stilo.
Sekve en prozotiu ĉi regulo devas esti observata, sed en versoj, kie pro “licentia poetica” oni ofte
permesas al si deflankiĝojn de la ordinara stilo, la neobservado de la supre donita regulo (aŭ pli ĝuste


konsilo) ne estas eraro. En versoj ni devas nomi “eraro” nur deflankiĝojn de la gramatiko(ekzemple la
apostrofadon de adjektivo, uzadon de diversaj kontraŭgramatikaj formoj k.t.p., kio estas tre ofte
renkontata ĉe la komencantaj esperantaj versistoj).
Respondo 4, La Revuo, 1906, Decembro
Personaj pronomoj
PRI LA UZADO DE “LI” ANSTATAŭ “ĜI”
Vi skribis, ke, parolante pri infano, vi uzas “li” anstataŭ “ĝi”, ĉar vi ne aprobas “la anglan kutimon
starigi infanojn sur unu ŝtupon kun bestoj kaj objektoj”. Kontraŭ la uzado de “li” en tiaj okazoj oni
nenion povus havi; sed la kaŭzo, kial ni (kaj ankaŭ la lingvo angla) uzas en tiaj okazoj “ĝi”, estas ne tia,
kiel vi pensas. Nek la lingvo angla, nek Esperanto havis ian intencon malaltigi la indon de infanoj
(ambaŭ lingvoj estas ja tiel ĝentilaj, ke ili diras “vi” ne sole al infanoj, sed eĉ al bestoj kaj objektoj). La
kaŭzo estas tute natura sekvo de la konstruo de la ambaŭ diritaj lingvoj. En ĉiu lingvo ĉiu vorto havas
(tute ne logike) difinitan sekson, kaj tial, uzante por ĝi pronomon, ni prenas tiun, kiu respondas al la
gramatika sekso de la vorto (tial la franco diras pri infano “il”, la germano diras “es”); sed en la lingvoj
angla kaj Esperanto la vortoj havas nur sekson naturan, kaj tial, parolante pri infanoj, bestoj kaj
objektoj, kies naturan sekson ni ne scias, ni vole-ne-vole(sen ia ofenda intenco) uzas pronomon mezan
inter “li” kaj “ŝi” — la vorton “ĝi”. Tiel same ni parolas ankaŭ pri “persono”. Cetere, parolante pri
infano, pri kiu ni scias, ke ĝi neestas knabino (aŭ almenaŭ nescias, ke ĝi estas knabino), ni povas uzi
la vorton “li”.
Esperantisto, 1893, p. 16
PRI LA UZADO DE “vi” KAJ “Vi”
Ordinare mi skribas “vi”, kiam mi parolas al unu persono familiare, kaj “Vi”, kiam mi parolas al multaj
personoj aŭ al unu persono kun respekto. Vi trovas tiun ĉi diferencon ne bezona, kaj mi konsentas, ke
vi estas prava. Tiu ĉi maniero de skribado estas nur mia persona kutimo kaj havas nenion komunan kun
la gramatiko de nia lingvo. La ĉiama skribado de “vi” per malgranda litero estas ne sole tute regula, sed
mi mem ankaŭ nun provos iom post iom forlasi mian ĝisnunan manieron de skribado, kiam miaj
korespondantoj iom alkutimiĝos al la malgranda “vi”. Ankaŭ “Estimata sinjoro”, “Kara amiko estas
pli regula, ol “Estimata Sinjoro”, “Kara Amiko” k.t.p., sed en tiuj ĉi okazoj oni ordinare simple pro
ĝentileco skribas grandan literon, kie pli regula estus litero malgranda. [Esperantisto, 1893, p. 16]
PRI “LI”, “ŜI”, “ĜI”
La pronomoj “li” kaj “ŝi” estas uzataj nur por personoj; por aferoj, objektoj kaj ankaŭ por bestoj ni uzas
la pronomon “ĝi”, ĉar en tiaj okazoj la sekso ne ekzistas. Se ni tamen, parolante pri objektoj aŭ bestoj,
volas esprimi difinitan sekson (viran aŭ virinan), tiam ni povas uzi “li” kaj “ŝi”. [Esperantisto, 1892, p.
79]


PRI “ĜI” ANSTATAŬ “TIO”
La vorton “ĝi” ni uzas, kiam ni parolas nek pri viro, nek pri virino, sed pri io, kio ne havas sekson aŭ
kies sekso estas por ni nekonata aŭ indiferenta; sekve ni preskaŭ ĉiam povas tute bone uzi tiun ĉi vorton
ankaŭ anstataŭ “tio”, kies senco estas preskaŭ tia sama. Tial anstataŭ “tio (= la “io” kiun mi nun vidas
antaŭ mi) estas vi, Ivan Karpoviĉ”, mi povas tute bone diri “ĝi estas vi, Ivan Karpoviĉ”.
Respondo 17, La Revuo, 1907, Junio
PRI LA PRONOMO “CI”
La neuzado de “ci” tute ne estas senkonscia imitado de la ekzistantaj lingvoj, — kontraŭe, ĝi estas
specialaĵo de la lingvo Esperanto, specialaĵo bazita sur pure praktikaj konsideroj kaj esploroj. La plej
bona maniero kompreneble estus, se ni al pli-ol-unu personoj dirus “vi” kaj al unu persono ĉiam “ci”
sed ĉiuj nuntempaj kulturaj popoloj tiel alkutimiĝis al la ideo, ke “ci” enhavas en si ion senrespektan,
ke ni neniam povus postuli de la Esperantistoj, ke ili al ĉiu unu persono diru “ci” ni devus sekve havi
apartan pronomon de ĝentileco (kaj tia pronomo efektive ekzistis en Esperanto antaŭ la jaro 1878). Sed
la praktiko de ĉiuj ekzistantaj lingvoj montris, ke tia “formo de ĝentileco” estas ofte tre embarasa, ĉar
tre ofte ni ne scias, kiamaniere ni devas nin turni al tiu aŭ alia persono (ekzemple al infano k.t.p.): “ci”
ŝajnas al ni eble ofenda, pronomo de ĝentileco ŝajnas al ni ridinde ceremonia. En tiaj okazoj oni en la
ekzistantaj lingvoj uzas diversajn artifikojn, kiuj tamen tre ofte estas tre embarasaj, kiel por la
parolanto, tiel por la aŭskultanto (ekzemple anstataŭ “ci” kaj “vi” oni diras “li”, “oni”, “sinjoro”,
“fraŭlo” k.t.p.). Por forigi ĉiujn ĉi tiujn embarasojn, ekzistas nur unu rimedo: diri al ĉiu, ĉiuj kaj ĉio nur
“vi”. Malkompreniĝon tio ĉi neniam povas kaŭzi, ĉar en la tre maloftaj okazoj de neklareco ni povas ja
precizigi nian parolon, dirante “vi, sinjoro”, aŭ “vi ĉiuj”, “vi ambaŭ” k.t.p. Por la personoj, kiuj tre
sentas la bezonon de “ci” (ekzemple kiam ili sin turnas al Dio aŭ al amata persono), la uzado de “vi”
ŝajnas neagrabla nur en la unua tempo(tiam ili ja havas la rajton uzi “ci”), sed post kelka praktiko oni
tiel facile alkutimiĝas al la uzado de “vi”, ke ĝi perfekte kontentigas kaj oni trovas en ĝi absolute
nenion “malvarman”. Ĉio dependas ja nur de la kutimo.
Respondo 28, La Revuo, 1908, Februaro
PRI LA PRONOMO POR BESTOJ
Kiam oni parolas pri bestoj, mi konsilas ĉiam uzi nurla senseksan pronomon “ĝi”, — ne sole kiam (en
la plimulto da okazoj) la sekso de la priparolata besto estas por ni indiferenta, sed eĉ en tiaj okazoj,
kiam ni parolas precize pri la sekso de la besto. En la tre maloftaj okazoj, kiam la precizeco povas
nepre postuli, ke ni montru la sekson de la besto per la uzata pronomo, la teorio ne malpermesas al ni
uzi la vorton “li” aŭ “ŝi” sed en ĉiuj ordinarajokazoj mi konsilus uzi la pronomojn “li” kaj “ŝi” nur por
homoj. [Respondo 35, La Revuo, 1908, Majo]
PRI PRONOMO POR “HOMO”
Kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson, tiam estus regule uzi la pronomon “ĝi” (kiel ni faras
ekzemple kun la vorto “infano”), kaj se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava. Sed ĉar la vorto “ĝi”


(uzata speciale por “bestoj” aŭ “senvivaĵoj”) enhavas en si ion malaltigan (kaj ankaŭ kontraŭkutiman)
kaj por la ideo de “homo” ĝi estus iom malagrabla, tial mi konsilus al vi fari tiel, kiel oni faras en la
aliaj lingvoj, kaj uzi por “homo” la pronomon “li”. Nomi tion ĉi kontraŭgramatika ni ne povas; ĉar, se
ni ĉiam farus diferencon inter “homo” kaj “homino”, tiam ni devus por la unua uzi “li” kaj por la dua
“ŝi” sed ĉar ni silente interkonsentis, ke ĉiun fojon, kiam ni parolas ne speciale pri sekso virina, ni
povas uzi la viran formon por ambaŭseksoj (ekzemple “homo” = homo aŭ homino, “riĉulo” = riĉulo
aŭ riĉulino k.t.p.), per tio mem ni ankaŭ interkonsentis, ke la pronomon “li” ni povas uzi por homo en
ĉiu okazo, kiam lia sekso estas por ni indiferenta. Se ni volus esti pedante gramatikaj, tiam ni devus uzi
la vorton “ĝi” ne sole por “homo”, sed ankaŭ por ĉiu alia analogia vorto; ekzemple ni devus diri:
“riĉulo pensas, ke ĉio devas servi al ĝi”(ĉar ni parolas ja ne sole pri riĉaj viroj, sed ankaŭ pri riĉaj
virinoj).
Respondo 23, La Revuo, 1907, Aŭgusto
Refleksivaj pronomoj
PRI LA VORTO “SIATEMPE”
Diri “iam” anstataŭ “siatempe” ni en la plimulto da okazoj ne povas, ĉar la senco de ambaŭ vortoj estas
malsama. “Iam” esprimas tempon nedifinitan, dum “siatempe” esprimas tempon kvankam ne klare
nomitan, tamen pli-malpli difinitan. “Mi volis siatempe proponi regulon” = “mi volis proponi en tiu
tempo, kiam, laŭ mia opinio, la cirkonstancoj tion postulis”. Se anstataŭ “siatempe” vi diros
ĝiatempe”, vi ne faros eraron; sed ŝajnas al mi, ke en la plimulto da okazoj “siatempe” estas pli bona
ol “ĝiatempe”. Tiamaniere uzas la vorton ne sole tiuj lingvoj, kiuj por “sia” kaj “ĝia” uzas la saman
vorton, sed ankaŭ tiuj lingvoj (ekzemple la slavaj), kiuj severe faras diferencon inter “sia” kaj “ĝia”.
Laŭ mia opinio oni povas klarigi ĝin al si per tio, ke “sia” montras pli grandan intimecon inter la faro
kaj la tempo, ol kiom montrus la vorto “ĝia”. Gvidi nin per teoriaj postuloj gramatikaj en tiu ĉi okazo ni
ne povas, ĉar al kio ni povus rilatigi la vorton “ĝia”? Ŝajnas al mi, ke en la esprimo “faro ĝiatempa” la
tempo apartenas (t.e. estas konvena, konforma k.t.p.) al io alia, dum en “faro siatempa” la tempo
apartenas al la faro mem. Kompreneble, mia klarigo ne prezentas ion absolute konvinkan; sed mi volis
nur montri al vi, ke ne ekzistas ia grava kaŭzo, por ke ni la ĝis nun komune uzatan “siatempe”
anstataŭigu per “ĝiatempe”. [Respondo 43, La Revuo, 1908, Aŭgusto]
Rilataj pronomoj
KIU, TIU, KIA, TIA
La diferenco inter kiu, tiuk.c. kaj kia, tiak.c. estas sekvanta: la formoj kun uestas puraj pronomoj kaj
la formoj kun aestas pronomaj adjektivoj signifantaj econ. Kia= kian econ havantak.c. Al la vorto kiu
vi povas respondi per substantivo, dum al la vorto kiavi devas respondi per adjektivo. Ekzemple: je la
demando “kiu domo” vi respondas: tiu domo, tiu ĉi domo, la domo de la patro k.c.; sed je la demando
“kia domo” vi respondas: tia domo, tia domo kiel mia, altadomo, longa domo, bela domok.c.
La Esperantisto, 1891, p. 15




Nedifinitaj pronomoj
TIA, TIELA
La diferenco inter la senco de tiakaj tielaestas tiel malgranda, ke la okazoj por tielaestas tre maloftaj.
Ekzemple: se brulas granda domo kaj la brulo estas stranga, jen hela, jen subite estingiĝanta por
momento, jen saltanta k.c. — ni povus diri (kvankam ne necese): ĉu vi vidis tiunbrulon (= la brulon de
tiu ĉi domo)?tianbrulon (= tiel grandan k.c.) mi ofte vidas, sed neniam mi vidis brulon tielan(=
tiamanieran).
La Esperantisto, 1891, p. 21
PRI LA SENCO DE “CERTA”
Krom sia ĉefa senco, la vorto “certa” havas ankoraŭ la sencon de “iu” (ne en la senco de “kiu ajn”, sed
en la senco de “iu difinita”); la uzado de “certa” en la senco de “iu” tute ne estas franclingvaĵo, ĉar tiel
same oni uzas tiun vorton en la lingvoj germana, rusa, pola kaj aliaj.
Respondo 57, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 223
PRI LA FORMO “ĈIO ĈI”
Anstataŭ “ĉio tio ĉi” vi povas tre bone diri “ĉio ĉi”, ĉar la vorto “ĉi” jam per si mem signifas proksiman
montron.
La Esperantisto, 1889, p. 15
PRI LA VORTOJ KUN “ĈI”
Ni havas egalan rajton uzi la “ĉi” antaŭpostla pronomo (aŭ adverbo); sed ĉar la “ĉi” estas tiel forte
ligita kun sia pronomo, ke ili ambaŭ prezentas kvazaŭ unu vorton, kaj ĉar tiu kvazaŭ-unu-vorto per la
loko de sia akcento faras impreson de neharmonia escepto inter ĉiuj vortoj de Esperanto, tial pro
belsoneco ordinare estas preferinde starigi “ĉi” antaŭla montra vorto. La uzado de streketo inter la
montra vorto kaj “ĉi” (t.e. skribado “tiu-ĉi” aŭ “ĉi-tiu” anstataŭ “tiu ĉi” aŭ “ĉi tiu”) ŝajnas al mi nur
simpla erara kutimo, kiun nenio pravigas.
Respondo 52, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 2
PRI “ONIN” KAJ “ONIA”
Akuzativo kaj pronomo poseda de la vorto “oni” estas per si mem formoj tute regulaj, kaj ĉiu havas
plenan rajton ilin uzi, ĉar nenie en la “Fundamento” estas dirite, ke “oni” prezentas escepton el ĉiuj


aliaj analogiaj pronomoj. Nur en la praktikooni ĝis nun ne uzadis la formojn “onin” kaj “onia”, ĉar
preskaŭ en ĉiuj plej gravaj lingvoj la vorto “oni” ne ŝanĝiĝas kaj la akuzativigo kaj adjektivigo de tiu ĉi
vorto sonus tre strange en la oreloj de la plimulto de la Esperantistoj. Sed en Esperanto la “nekutimeco
ne prezentas gravan kaŭzon por neuzado; tial, kvankam mi persone ĉiam evitas la diritajn formojn,
tamen, se iu ilin uzus, mi neniel povus vidi en tio ĉi ian pekon kontraŭ la reguloj aŭ kontraŭ la komuna
spirito de nia lingvo.
Respondo 22, La Revuo, 1907, Aŭgusto
PRI “IOJ”, “TIOJ”, “KIOJ” K.T.P.
Teorie la ĵus diritaj formoj tute bone povas havi multenombron tiel same, kiel ili havas akuzativon; sed
en la praktikomi ne konsilas al vi uzi la diritajn vortojn en multenombro, ĉar laŭ mia opinio ilia senco
tion ĉi ne permesas. “Tio” prezentas ja ne ian difinitan objekton, sed ian bildon(aŭ abstraktan ideon),
kaj bildo restas ĉiam ununombra sendepende de tio, ĉu ĝi konsistas el unu objekto aŭ el multaj. Tamen
se aperas ia tre malofta okazo, kiam la logiko postulas, ke ni uzu la diritajn vortojn en multenombro,
tiam la gramatikode nia lingvo tion ĉi ne malpermesas. Ekzemple: “Lia potenco konsistas el diversaj
ioj, el kiuj ĉiu aparte per si mem estas ne grava, sed ĉiuj kune donas al li grandan forton”.
Respondo 18, La Revuo, 1907, Junio
PRI “NENIIGI”
Ĉiuj vortoj de la “interrilata tabelo” konsistas el du partoj: a) radiko, b) karakteriza finiĝo (ekzemple ki-
al, ki-o, neni-u, neni-a k.t.p.). Ĉar pro diversaj kaŭzoj, pri kiuj mi ne povas nun paroli detale, la
karakterizaj finiĝoj de la diritaj vortoj ne povis esti fiksitaj kiel finiĝoj sendependajkaj ĝeneralaj
(ekzemple mi estis devigita preni la finiĝojn ekaj u, kiuj kiel sendependaj finiĝoj havis jam alian
sencon), tial mi devis alkroĉi ilin nedisigebleal la radiko. Tiamaniere ilia uzado sendependa(ekzemple
en formoj “ali-u”, “ali-es”, “kelk-om”, k.t.p., kiuj per gramatika instinkto estis uzataj de kelkaj
Esperantistoj) estas kontraŭregula. Sed en tiuj du kolonoj, kiuj finiĝas per akaj o, la finiĝoj estas ne
kondiĉe interrilataj, sed pure adjektivajkaj puresubstantivaj, kvankam ili, pro unuformeco, estas
presataj en la vortaro kune kun la radiko (oni povus tamen tre bone presi ilin ankaŭ sen la finiĝo). Tial
la forĵetado de la pure substantiva okaj ĝia anstataŭigado per diversaj aliaj finiĝoj kaj sufiksoj ŝajnas al
mi tre bone permesebla. Kompreneble, se tio ĉi donus ion novan, kontraŭan al la ĝisnunaj kutimoj, ni
devus tion ĉi eviti, ĉar absoluta kaj laŭlitera reguleco tion ĉi ne permesus; sed, ĉar la vortoj “neniigi”
kaj “neniiĝi” estas jam de longa tempo tre bone konata j kaj uzataj de ĉiuj Esperantistoj, tial mi opinias,
ke malpermesi la uzadon de tiu ĉi formo estus tute senbezone.
Respondo 14, La Revuo, 1907, Aprilo
PRI “NENIU” KAJ “NENIA”
La vorto “neniu” (tiel same, kiel ankaŭ la vortoj “iu”, “kiu”, “tiu”, “ĉiu”) havas sencon pure pronoman,
dum la vorto “nenia” (kiel ankaŭ la vortoj “ia”, “kia”, “tia”, “ĉia”) havas sencon adjektivankaj
esprimas specon, karakteron. La vortoj “iu, kiu, tiu, ĉiu, neniu” povas esti uzataj aŭ kunsubstantivo, aŭ


sensubstantivo (en tiu ĉi lasta okazo oni subkomprenas ĉe ili la vorton “homo”). La formoj kun u
enhavas en si ĉiam la ideon de nomo aŭ pronomo, dum la formoj kun aenhavas en si la ideon de
adjektivo. La diferencon inter la diritaj serioj da vortoj vi komprenos plej bone el la sekvantaj
ekzemploj: Kiuvenis? Venis Petro;venis botisto; venis li. — En kiuurbo vi loĝas? Mi loĝas en Parizo;
mi loĝas en tiu ĉiurbo. En kiaurbo vi loĝas? Mi loĝas en belaurbo; en grandau rbo. — Ĉu vi vidis la
ĉambristinonaŭ la kuiristinon?Mi vidis neniun servistinon. Ĉu vi vidis junan servistinon aŭ maljunan?
Mi vidis nenian servistinon. Inter la vortoj “tiu-tia” kaj “ĉiu-ĉia” la diferenco estas pli granda kaj pli
klara, ol inter la vortoj “kiu-kia”, “iu-ia”, “neniu-nenia” tial oni neniam povas diri “tia” aŭ “ĉia”
anstataŭ “tiu” aŭ “ĉiu”, sed ofte oni povas sen eraro diri “ia, kia, nenia” anstataŭ “iu, kiu, neniu”
(kvankam estas bone ĉiam eviti kiom eble la intermiksadon de tiuj ĉi vortoj).
Respondo 29, La Revuo, 1908, Februaro
PRI LA VORTO “TIELA”
Via opinio, ke mi ĝis nun neniam aprobis la vorton “tiela”, estas erara. Al la vortoj “tiela” kaj “tiele”,
kiuj estas kreitaj tute regule laŭ la leĝoj de nia lingvo, mi ne sole ne rifuzis mian aprobon, sed mi eĉ
memjam de longa tempouzas ilin de tempo al tempo. Mi ne povas nur laŭdi, kiam oni trouzastiujn
vortojn, kaj kiam oni uzas ilin tute senbezoneanstataŭ la pli simplaj vortoj “tia” kaj “tiel”, aŭ ankoraŭ
pli, kiam oni volas uzadi ilin ĉiamanstataŭ la vortoj fundamentaj; sed en ĉiuj okazoj, kiam oni volas
uzi la sencon de la vortoj “tia” kaj “tiel” en formo pli akcentita, mi trovas la vortojn “tiela” kaj “tiele”
tre bonaj, ne sole permesindaj, sed eĉ rekomendindaj.
Respondo 8, La Revuo, 1907, Februaro
Verboj
PRI LA ESPRIMO “ESTU TIMATA”
La esprimo “estu timata” estas uzita tute bone kaj regule. En la rusa lingvo la vorto “timi” ne havas
pasivon, sed tio ĉi ja tute ne montras ankoraŭ, ke ankaŭ en Esperanto ĝi ne devas havi pasivon. En ĉiu
vivanta lingvo estas permesita uzi nur tiujn formojn, kiujn aliaj personoj jam uzis antaŭ vi; sed en la
lingvo internacia oni devas obei sole nur lalogikon. La logiko diras, ke ĉiaverbo povas havi pasivon,
se nur la sencoĝin permesas. Sed en la verbo “timi” la senco tute bone permesas pasivon, kiel en aliaj
verboj. Ĉe la timado ni havas ĉiam du personojn aŭ objektojn: unu, kiutimas, kaj unu, kiunoni timas,
aŭ kiu estastimata. “De l' malamikoj vi estu timata” signifas: ke la malamikoj timu vin (= je vi aŭ
antaŭ vi). Vere, ke en la rusa lingvo oni diras ne “timi lin”, sed “timi de li” sed tio ĉi estas aparteco de
la rusa lingvo, kiu tute ne estas deviga ankaŭ por ĉia alia lingvo. Jam la senco mem permesas tute bone
uzi la verbon “timi” kun la akuzativo (en tia maniero ĝi ankaŭ estas uzata en multaj lingvoj, kie ĝi tiel
ankaŭ havas pasivon); sed se la senco ĝin ankaŭ ne dirus, ĝin diras ja tute klare nia gramatiko, laŭ kiu
en ĉia duba okazo oni povas uzi la prepozicion “je” aŭ la akuzativon sen prepozicio. Eĉ de vortoj, kiuj
per si mem ne postulas la akuzativon, vi povas en nia lingvo libere ĉiam fari pasivon, se nur la senco de
tiu ĉi pasivo estos komprenebla. Tiel ekzemple en la versaĵo “Al la Esperantisto estas ne malregule
uzita la esprimo “la celo estos alvenita” (= oni alvenos al la celo).
La Esperantisto, 1890, p. 32




PRI LA PARTICIPO-SUBSTANTIVO
Defendinto la patronmi ne konsilas uzi, sed mi preferasdefendinto de la patro.
El privata letero, citita de P. Fruictier Esperanta Sintakso, p. 13
PRI LA PARTICIPO-SUBSTANTIVO
Participo-substantivo en Esperanto signifas ordinare personon(aŭ objekton, kiu plenumas ian
funkcion); se ni deziras doni al la participo alian sencon, ni devas uzi sufikson (ekzemple ec).
Tial, laŭ mia opinio, la vorto “estonto” povas signifi nur “estonta persono”, sed ĝi ne povas signifi
“estonta tempo” aŭ “estonta afero”, kiujn mi rekomendus traduki per la vortoj “estonteco” kaj
“estontaĵo”.
Respondo 46, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291
“OKUPITA” AŬ “OKUPATA”?
Kiam pro ia laboro mi ne estas libera, mi diras ordinare “mi estas okupita”. Kelkaj personoj trovas, ke
tio estas neĝusta; ke ĉar mi parolas pri laboro, kiu daŭras nun, mi devas diri “okupata”. Kelkfoje ŝajnis
al mi, ke tiuj personoj estas pravaj, kaj tiam mi provis uzi “mi estas okupata” mi tamen tuj forĵetis tiun
formon, kontraŭ kiu protestis mia lingva sento. Ĉu ni devas uzi en tiu esprimo la pasivon nuntempan aŭ
pasintan, pri tio la lingvoj franca kaj angla ne povas doni al ni respondon, ĉar ili ne havas apartajn
formojn por tiuj ambaŭ pasivoj; sed la lingvoj slavaj kaj germana uzas en la dirita okazo la pasivon
pasintan, sekve ĉi tio estas jam sufiĉe grava motivo, por ke ankaŭ en Esperanto ni tiel agu. Sed eble la
formo estas kontraŭlogika? Ne. Se iu ion okupas (en la senco “prenas en posedon”), tiam en tiu
momento la io estas okupata de la iu; ekzemple kiam la malamikoj okupas nian urbon, ĝi estas en tiu
momento okupata de ili; se mi estis tute libera, sed en la nuna momento oni donas al mi ian laboron,
kiu min ekokupas, mi povas diri, ke mi estas nun okupata de tiu laboro, t.e. ĝi forprenas en sian
posedon mian tempon; sed se mi parolas pri laboroj, kiuj estis donitaj al mi jam antaŭe, t.e. se mi
parolas ne pri la agode ekokupo mem, sed pri la stato, en kiu mi troviĝas, tiam mi devas diri “mi estas
okupita”. Estas vero, ke, transformante la pasivan formon de la citita frazo en aktivan, ni ofte uzas la
formon nuntempan(“laboroj min tre okupas”), sed tion ni faras por tio, ke la formo “okupis” ne
pensigu, ke mia okupiteco jam pasis. En la pasivaformo ni ne bezonas timi tiun malkompreniĝon, ĉar
“mi estas okupita montras, ke io min okupis kaj la okupiteco ankoraŭ daŭras. La senco de “okupi”
havas du nuancojn: prenien posedon kaj tenien posedo; per la formo “mi estas okupita” ni esprimas
samtempe ambaŭnuancojn, dum la formo “mi estas okupata” esprimus nur la unuannuancon. Cetere
pri la vorto “okupi” mi devas ripeti tion, kion mi diris pri multaj aliaj lingvaj demandoj; ĉiufoje, kiam
la logiko ne donas al ni respondon tute klaran kaj senduban, kiu ne ofendus nian lingvan senton, ni
devas peni konformigi nin al la ekzistantaj kutimoj;kaj la kutimo de la popoloj, kiel mi supre montris,
postulas, ke ni diru “mi estas okupita”.
Respondo 48, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 293


PRI LA VERBO KIEL KOMPLEMENTO
La esprimo “mi estas feliĉa akceptonte vin” estas bona, kvankam mi preferus diri pli simple “mi estas
feliĉa, ke mi vin akceptos”. La frazo “mi inklinas ne faronte tion” ne ŝajnas al mi bona; mi dirus: “mi
estas inklina ne fari tion”.
Respondo 40, La Revuo, 1908, Majo
PRI DUOBLA SENCO DE KELKAJ VERBOJ
Vi trovas, ke kelkaj verboj havas duoblan sencon kaj tial oni ne scias precize, kiamaniere oni devas ilin
uzi. Tiuj verboj postulas duoblan komplementon, kaj tial la uzantoj ne scias, kiu el la komplementoj,
laŭ la senco de la vortoj, estas la rekta kaj devas esti esprimata per akuzativo, kaj kiu estas malrekta kaj
devas esti esprimata per prepozicio. Ekzemple oni ne scias, ĉu oni devas diri: “mi instruas mian infanon
pri Esperanto”, aŭ: “mi instruas Esperanton al mia infano”. — Laŭ mia opinio la neklareco tute ne
ekzistas, sed ĝi estas kreata nur arte. En unu kunveno esperantista iu faris la demandon, ĉu oni devas
diri: “mi amas vin”, aŭ “mi vin amas”, kaj la kunvenintoj varmege kaj tute senrezultate disputadis pri
tio ĉi tutan vesperon; tamen la respondo estis ja tute simpla: “ambaŭfrazoj estas bonaj!” Tia sama
respondo laŭ mia opinio devas esti donata al la demando pri la verboj kun duoblaj komplementoj. Kiu
devigas nin diri, ke el la du supre cititaj frazoj pri instruado nepre unu devas esti rigardata kiel bona kaj
la dua kiel malbona? Ili ja ambaŭ estas konstruitaj tute regule laŭ la leĝoj de nia lingvo, ambaŭ estas
tute klaraj kaj egale elegantaj, sekve ambaŭestas tute bonaj, kaj la uzado de la unua aŭ de la dua devas
esti libere lasata al la persona gusto de ĉiu uzanto aŭ al la stilaj postuloj de la teksto. Eĉ se vi
aliformigos la frazon aktivan en frazon pasivan, vi ankaŭ ricevos nenian malklarecon, ĉar kiu povas
havi ian dubon pri la senco de la esprimoj “homo instruita” kaj “scienco instruita”? Cetere la personoj,
kiuj nepre deziras diferencigi la francajn “instruire” kaj “enseigner”, povas tre bone en la unua okazo
uzi “instrui” kaj en la dua “lernigi” (t.e. instrui iun pri io, lernigi ion al iu).
Respondo 12, La Revuo, 1907, Aprilo
PRI LA PARTICIPA SUFIKSO ANTAŬ VERBA FINIĜO
La formoj “amatas”, “amitas” k.t.p., anstataŭ “estas amata”, “estas amita”, per si mem ne prezentus ian
rompon en nia lingvo, kaj, se la Lingva Komitato volus ilin aprobi, oni povus tre bone ilin uzi. Tamen,
se la privataj aŭtoroj per sia proprainiciativo volus uzi tiujn formojn, mi tion ĉi ne konsilus. Privataj
aŭtoroj povus enkonduki tiun ĉi novan formon nur en tia okazo, se as, isk.t.p. signifus “estas”, “estis”
sed, kvankam pli aŭ malpli frue la verbaj finiĝoj eble ricevos la signifon de la verbo “esti”, tamen ĝis
nun ili tiun ĉi signifon nehavas.
Respondo 15, La Revuo, 1907, Aprilo
ANKORAŬ PRI LA SENCO DE LA PARTICIPA SUFIKSO
Se anstataŭ la kunsufiksa vorto “estanta ni uzus ian simplan sensufiksan vorton (ekzemple: “nuna”),
tiam ĝia substantiva formo kompreneble neniel povus signifi homon, sed povus signifi nur


abstraktaĵon; sed la sufikso de participo enhavas en si mem la ideon pri io konkreta(iuio, kiu ...as),
sekve verbo, substantivigita per participa sufikso, povas esprimi nur konkretaĵon (ulon aŭ aĵon). Kaj ĉar
en la grandega plimulto da okazoj la participa sufikso, laŭ sia senco mem, esprimas ulon, tial laŭ la
principo de sufiĉo ni ne bezonas konstante aldonadi al ĝi la sufikson ul, kaj nur en tiuj maloftaj okazoj,
kiam per la dirita sufikso ni volas esprimi ne ulon, sed aĵon, ni aldonas la sufikson .
Respondo 50, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 1
PRI LA INFINITIVO EN KELKAJ SPECIALAJ OKAZOJ
Kiel ni diras “mi vidis lin sana” (= “ke li estas sana”) — tiel laŭ mia opinio ni povas ankaŭ diri “mi
vidis lin kuri” ( = “ke li kuras”), “mi aŭdis lin paroli” (= “ke li parolas”); sed la esprimojn “li faris ĉion
sen ridi” aŭ “li restis du tagojn sen manĝi” mi nekonsilus al vi uzi. Prepozicion antaŭ verbo mi
konsilus uzi nur en okazo de neceseco, se alie ni povasbone esprimi nian penson. Sed anstataŭ “sen
ridi” aŭ “sen manĝi” ni povas ja tre bone diri “sen rido”, “sen manĝo” aŭ “neniom ridante”, “neniom
manĝante”.
Respondo 20, La Revuo, 1907, Junio
PRI INFINITIVO POST VERBO
Mi ne tute klare komprenis la esencon de via demando. Ŝajnas al mi, ke vi ne demandas pri io, sed vi
simple esprimas vian opinion, ke en Esperanto oni uzas la infinitivon nur aŭ en formo de rekta
komplemento (ekzemple “mi amas danci”), aŭ en formo de nerekta komplemento kun la prepozicioj
“por”, “antaŭ (ol)”, “anstataŭ”, kaj ke en ĉiuj okazoj, kiam oni bezonas uzi la infinitivon kun iu alia
prepozicio, oni devas uzi anstataŭ ĝi participonsubstantivon kun prepozicio(ekzemple: “li foriris,
ne preminte lian manon” aŭ “sen premado de lia mano” anstataŭ “sen premi lian manon”). Via opinio
ŝajnas al mi ĝusta.
Respondo 30, La Revuo, 1908, Februaro
Adverboj. Adverbaj formoj
PRI LA UZADO DE “AMBAŬ”
“Ambaŭ” signifas: “ĉiuj du”, t.e. ĝi estas uzata anstataŭ “ĉiuj”, kiam ni parolas nur pri du personoj aŭ
objektoj. Tial la konjunkcian uzadon de “ambaŭ” en la frazo “ni loĝas en Londono ambaŭ en somero
kaj en vintro” mi trovas tute ne aprobinda (estas konsilinde diri: “kielen somero, tiel ankaŭen vintro”,
aŭ “ne nur en somero, sed ankaŭ en vintro”). Kvankam mi ofte uzis la formon “la ambaŭ”, tamen mi
opinias nun, ke pli logike estas uzi la vorton “ambaŭ” senartikolo.
Respondo 54, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 221


Contacto: La Redakcio

Contacto: La Redakcio
Kuba Esperanto Asocio-Camagüey, Jorge Luis Santillán, Apartado postal: 2522 Camagüey, Cuba, C.P.: 70200, E-Mail: santillan.cuba@gmail.com, Contacta enviando un mensaje de texto al Móvil : 52768482. Podemos ayudarte.