2015/11/04

GRAMATIKO Ligvaj Respondoj - 4



PRI “MULTE DA” KAJ “MULTA”
La formoj “multe da laboro” kaj “multa laboro” estas egale bonaj. Egale bonaj ankaŭ estas la esprimoj
“mi konas tiom homojn” kaj “mi konas tiom da homoj”, sed ne bone estus diri “mi konas tiom da
homojn”, ĉar en la lasta esprimo la formo “homoj” dependas ne de la vorto “konas”, sed de la
prepozicio “da”, kiu ne postulas la akuzativon.
La esperantisto, 1890, p. 60
Estas diferenco inter “multaj homoj” kaj “multe da homoj”: “multaj homoj” = diversaj homoj (ĉiu
aparte); “multe da homoj” = granda nombro da homoj (kune).
Esperantisto, 1893, p. 96
PRI LA ESPRIMOJ “JAM NE...” KAJ “NE... PLU”
Por tre multaj okazoj ambaŭ esprimoj ŝajnas al mi egale bonaj, kaj mi tute ne vidas ian kaŭzon, kiu
devigus nin diri: uzu nurla unuan aŭ nur la duan esprimon. Kial senbezone forpreni de ni la liberecon
en tiuj okazoj, kiam ĝi prezentas nenian maloportunaĵon? Tamen ne ĉiamambaŭ esprimoj povas
reciproke anstataŭi unu la alian. Ekzemple anstataŭ “ne parolu plu” ni ne povas diri “jam ne parolu”.
Doni tute precizanklarigon de tiaj nedifineblaj vortoj, kiel “jam” aŭ “plu” estas tre malfacile, kaj oni
facile povus erari; tial mi limigas min nur per tio, ke mi donos klarigon proksimuman, ne garantiante,
ke mia klarigo taŭgos por ĉiujokazoj. “Jam” laŭ mia opinio efektive enhavas en si la ideon de ŝanĝo de
stato, kiel montris “The British Esperantist” “plu” enhavas la ideon de daŭrado. “Jam ne” povas rilati
ankaŭ al io, kio antaŭe ne ekzistis, sed estis nur intencata aŭ esperata, — “ne plu” rilatas al io, kio
ekzistis jam antaŭe. Ekzemple, se mi eĉ neniam vizitis vin, sed nur intencis tion fari, mi povas diri “mi
jam ne vizitos vin” (se mi ŝanĝis mian intencon), sed “mi vin ne vizitos plu” mi povas diri nur en tia
okazo, se mi jam antaŭe vizitadis vin. La esprimon “ne jam” (kiu signifas ion tute alian ol “jam ne”) mi
tute ne konsilas uzi, ĉar ĝi povus kaŭzi malkompreniĝon; anstataŭ ĝi mi konsilas uzi “ankoraŭ ne”.
Diri “pli” anstataŭ “plu” oni povas tre ofte, sed ne ĉiam. “Pli” = pli multe, “plu” = daŭre, pli
malproksimen; “pli” signifas kvanton, multecon, — “plu” signifas daŭradon (en loko aŭ tempo); en
abstraktaj okazoj ni ofte povas uzi unu esprimon anstataŭ la dua, ĉar tiam ilia senco fariĝas preskaŭ la
sama; sed kiam ni volas paroli rekte pri kvanto aŭ pri daŭrado (aŭ malproksimiĝado), tiam ni ne povas
intermiksi la ambaŭ vortojn.
Respondo 26, La Revuo, 1907, Oktobro
PRI ADVERBO PREPOZICIA
Kiam la senco tion postulas, ni tre bone povas uzi adverbon en la senco de prepozicio; pri la formo, en
kiu ni devas tion fari, mi ne konsilus kateni nin per ia unuregulo por ĉiuj okazoj, sed mi konsilus
konformiĝi ĉiufoje al la specialaj bezonoj de la frazo. Ekzemple, se la adverbo devenas de verbo
transira (kiu postulas akuzativon), tiam ankaŭ la adverbo-prepozicio konservas tiun saman econ kaj
estas uzata kun la akuzativo (ekzemple, “koncerne tion” = kio koncernas tion, “rilate tion” = kio rilatas
tion); se la adverbo anstataŭas vorton, kiu povas ligiĝi kun substantivo nur per ia prepozicio, tiam


ankaŭ la adverbo akceptas post si tiun prepozicion (ekzemple, “kaŭze de tio” = pro la kaŭzo de tio,
“responde al via demando” = kiel respondo al via demando); se la adverbo estas vorto ne devena, sed
originala, kiu per si mem havas la sencon de prepozicio, tiam ĝi, kiel ĉiu alia prepozicio, ligiĝas kun la
substantivo senpere, t.e. sen alia prepozicio kaj sen akuzativo (ekzemple “spite mia malamiko”).
Tamen en ĉiu dubaokazo vi ne faros eraron, se vi post adverbo-prepozicio uzos la prepozicion “je” aŭ
la akuzativon, ĉar vi ja scias, ke laŭ nia gramatiko en ĉiu okazo, kiam la prepozicia rilato inter du vortoj
estas ne klara, ni povas uzi la prepozicion “je”, kaj anstataŭ la prepozicio “je” ni povas ĉiam uzi la
akuzativon.
Kompreneble, mi devas atentigi vin, ke pri ĉiuj viaj tri demandoj mi donis al vi nur mian personan
opinion, sed ne ian devigan decidon. Se vi trovas, ke estus necese permesi la uzadon de ĉiu prepozicio
kun infinitivo, de aparta vorto por “laktumo” kaj de unuforma regulo por ĉiuj adverboj-prepozicioj, vi
povas peni akiri por tio la oficialan pervoĉdonan decidon de la Lingva Komitato.
Respondo 37 c, La Revuo, 1908, Majo
PRI LA VORTO “ĈU”
Vian opinion, ke la vorton “ĉu” ni devas, kiom eble, uzadi nur en senco demanda, mi trovas tute prava.
Ni povas ĝin uzi ankaŭ en la senco de necerteco, aŭ de dubo, aŭ en aliaj similaj sencoj, kiam ni ne
havas pli bonan vorton (kiel en via ekzemplo “ĉu pro timo, ĉu pro fiereco, li nenion respondis”), sed mi
neniam konsilus uzi ĝin tute senbezone anstataŭ “jen”, “aŭ” k.t.p. Prave vi diras, ke la frazoj “ŝi
kutimas havi ĉe sia zono ĉu rozon, ĉu diamanton” kaj “diru tion ĉu al la kapitano, ĉu al la leŭtenanto”
estas ne tre bonaj; en la unua okazo mi preferus “jen”, en la dua “aŭ”.
Respondo 21, La Revuo, 1907, Junio
PRI ABLATIVO ABSOLUTA
Ablativo absoluta estas speciala formo, uzata nur en kelkaj tre malmultaj lingvoj; en Esperanto ĝi ne
ekzistas. Kvankam ĝi nenie estis rekte malpermesita, tamen ĝia uzado estus kontraŭ la spirito de nia
lingvo. En Esperanto la adverba participo ĉiam rilatas la subjekton de la ĉefa propozicio. Sekve oni
povas diri “farinte (= kiam la leonofaris) la dividon, la leonodiris”, sed oni ne povas diri “la divido
estante farita (= kiam la dividoestis farita), la leonodiris”. Enkonduki la latinan aŭ francan ablativon
absolutan (kiu por la plimulto da nacioj prezentus ion nenaturan) ni tute ne bezonas, ĉar ni ĉiampovas
ĝin anstataŭigi per formo pli natura. En via frazo (“la reĝo kunvokis siajn konsilistojn, por ke, ĉiu el ili
eldirante sian opinion, li povu fari decidon”) ni povas ja tute bone anstataŭigi la substrekitan esprimon
per “kiam ĉiu el ili eldiros sian opinion”, aŭ per la pli mallonga “aŭdinte la opiniojn de ĉiuj”.
Respondo 19, La revuo, 1907, Junio

Konjunkcio
PRI LA VORTO “KAJ”
Pli malpli 5-6 monatojn post la apero de la unua lernolibro de nia lingvo ni ricevis de unu sinjoro
leteron, en kiu li skribis, ke nia lingvo estas tre bona, bonega, sed nur la vorto “kaj” forte malplaĉas al
li, tiel malplaĉas, ke li sendis al ni promeson, ke li ellernos nian lingvon kun la kondiĉo, ke ni elĵetu la
vorton “kaj”! Kaj tiu ĉi sinjoro tute ne estas humoristo, li skribis tute serioze! Ĉu la vorto “kaj” estas
bona aŭ malbona, — tiu ĉi ekzemplo (kiu ne estas la sola en sia maniero) montras, ke kelkaj tute ne
komprenas la karakteron de nia afero kaj rigardas ĝin de punkto de vidado pure persona. Anstataŭ
analizi, ĉu la proponita sensignifa reformeto estas efektive necesa por la afero mem, la dirita sinjoro
diris, ke li personene ellernos la lingvon, se la vorto “kaj” ne estos ŝanĝita! Se ni eĉ supozus, ke la
vorto “kaj” per si mem estas tre facile ŝanĝebla, — ĉu povas iam ekzisti lingvo tutmonda, se ĉiu
lernanto volos, ke oni ĉion ŝanĝu en ĝi laŭ lia persona plaĉo? Se ni volas havi lingvon tutmondan, ni
devas antaŭ ĉio kutimi meti niajn personajngustojn sur la lastan planon. Nun ni supozu, ke la reformo
de “kaj” havas efektive gravan celon ne personan, sed komunan, kaj ni rigardu, kion oni povas fari kun
tiu ĉi vorto. Je kio propre la vorto “kaj” estas kulpigata? Ĉu ĝi estas malbonsona? tro longa? ne
preciza? elvokanta konfuzon kun aliaj vortoj? Ni forte dubas, ĉu iu respondos tiujn ĉi demandojn alie,
ol per absoluta “ne”! Kio do? La proponinto diras, ke anstataŭ la “arbitre elpensita kaj” devus esti
prenita la ĉiukonata “et” aŭ “e”. Ne irante ankoraŭ pli malproksimen, ni jam povus respondi, ke tiu ĉi
bagatelo povus servi kiel motivo tiam, se ni havus ankoraŭ tute liberan elekton inter “kaj” kaj “e, et”,
sed fari pro tia bagatela motivo romponen la lingvo tute ne estas inde. Sed se ni iros pli malproksimen,
ni vidos, ke eĉ tiam, kiam la vorto ne estis ankoraŭ kreita, estus granda demando, ĉu “et, e” estas pli
bona ol “kaj”. La vorto “kaj” ne sole ne estas maloportuna, sed ĝi ankaŭ tute ne estas arbitre elpensita
(ĝi estas vorto greka = la latina “et”). Sekve la motivoj kontraŭ “kaj” estas tiel bagatelaj, ke eĉ en la
tempo de la kreado ni devus preni “et, e” anstataŭ “kaj” nur tiam, se la uzebleco de ambaŭ formoj estus
egala; sed ilia uzebleco ne estis egala: dum la vorto “kaj” estas tute libera, la vortoj “e” kaj “et” estis
necesaj por la finiĝo de l' adverbo kaj por la sufikso de malgrandeco, por kiuj ni ne povis doni aliajn
vortojn (uzi tiun saman formon por finiĝo gramatika aŭ sufikso kaj por sendependa vorto ni ne povis,
ĉar laŭ la konstruo de nia lingvo [pro la senlerna uzebleco de la vortaroj] la finiĝoj kaj sufiksoj estas
sendependaj vortoj). Se ni volus doni “e” aŭ “et” por “kaj”, ni devus doni ian sovaĝan formon al la tuta
kategorio de la adverboj aŭ la tuta kategorio de la vortoj etaj; inter tuta kategorioda vortoj kaj unu
simpla vorteto ni elektis la unuan, kaj tial la ofero devis fali sur la flanko de la lasta. La neprenado de
“e”, “et”, “i” kaj tiel plu estis sekve de nia flanko ne simpla “netrovo de la bono”, sed intencafaro. Ĉu
ni estis pravaj aŭ ne, ne estas nun tempo priparoli; sed se jam tiam la forĵeto de “e”, “et” k.t.p. estis ne
tute sen motivoj, tiom pli ne ekzistas kaŭzo por nunenkonduki ĝin per oferoj de rompado. Tuŝante la
novajn vortojn en la Plenavortaro, reformoj en apartaj vortoj povas esti farataj sen granda malutilo;
sed en la vortoj de la fundamentavortareto kaj precipe en tiaj vortoj kiel “kaj”, kiuj estas tro konataj kaj
uzataj sur ĉiu paŝo de la unua tago de ekzistado de nia lingvo, reformoj sen gravaj motivoj ne devas esti
farataj. Pri la sensignifa vorteto “kaj” ni parolis tiel vaste ne por solvi la demandon pri la vorteto mem,
sed nur ĉar ĝi donis al ni la okazon turni la atenton de niaj amikoj sur la manieron, en kiu la dirita
reformo estis al ni proponita; kaj ni ripetas nian opinion, ke la obeado al la personajgustoj en tiel
komuna afero, kiel la nia, estas tre malutila. Se ni tiel energie batalas kontraŭ ĉia sennecesa reformo, ni
faras ĝin ne el amo al niaj propraj formoj aŭ el malamo al fremdaj opinioj, kiel kelkaj eble pensas, sed
el amo kaj zorgo por nia afero mem, kiu kompreneble baldaŭ tute detruiĝus, se ĉiu aparte volus ĝin el
pura persona opiniamo ŝiri laŭ sia plaĉo kaj sen grava neceso montri sur ĝi siajn talentojn.
La Esperantisto, 1891, p. 49




Prepozicioj
“KROM” KAJ “EKSTER”
En la plena vortaro ni donis la vorton “krom” sed poste, vidante ke kelkaj amikoj per la vorto “ekster”,
kiu ekzistas en la malgranda fundamenta vortareto, kvankam sub iom alia senca nuanco, tute bone
esprimas ankaŭ la sencon de “krom”, ni komencis ankaŭ uzadi tiun ĉi vorton en la senco de “krom”.
La Esperantisto, 1891, p. 7
PRI LA VORTO “KROM”
La prepozicio “krom” antaŭ iu vorto signifas, ke tiu vorto staras ekster la temo de nia parolado, ke ni
rigardas ĝin kiel ion apartan; tial ĝi povas havi egale bone la sencon de escepto kaj la sencon de aldono,
depende de la cirkonstancoj, en kiuj ĝi estas uzata. “Krom” per si memesprimas nek escepton, nek
aldonon, ĝi esprimas nur apartigon;sed ĉu tiu apartigo estas farata por ion forigi, aŭ kontraŭe, por ĝin
pli akcenti, tion montras la senco de la frazo mem. Ekzemple, kiam mi diras: “tie estis ĉiuj miaj fratoj
krom Petro”, ĉiu komprenas, ke mi apartigas Petron, por montri, ke li neestis inter la “ĉiuj” sed kiam
mi diras: “krom Petro tie estis ankaŭ ĉiuj aliaj miaj fratoj”, oni facile komprenas, ke ĉi tie mi apartigis
Petron nur tial, ke pri li ni jam parolis, aŭ pri li oni jam scias, ke li tie estis, aŭ ke li tie devis esti.
Kompreneble, la vorto “krom” povas iufoje kaŭzi neprecizecon aŭ malkompreniĝon; sed en tiajokazoj
ni devas eviti la vorton “krom” kaj uzi anstataŭ ĝi la pli precizajn esprimojn “esceptinte” aŭ “ne sole,
sed ankaŭ”.
Respondo 32, La Revuo, 1908, Majo
PRI LA PREPOZICIO “DA”
La esprimo “dum la frua parto dala jaro” ŝajnas al mi nebona; mi preferas “dela jaro”, ĉar en la dirita
frazo la vorto “parto” signifas ne mezuron, sed nur limigitan apartaĵon. Tiel ekzemple “monato” estas
parto datempo, ĉar ĝi esprimas simple mezuron, sed “Januaro” estas parto dejaro, ĉar ĝi esprimas ne
mezuron, sed difinitan limigitan apartaĵon; “kvaronjaro” (= mezuro) estas parto dajaro, sed
“printempo” (= speciale montrita parto) estas parto dejaro. Oni devas memori, ke “parto”, “peco” k.t.p.
havas la sencon de mezuro ofte, sed ne ĉiam. Dum la vorto “da” (kiu enhavas kaŝite la sencon de “ia”)
montras, ke ni parolas pri kvantoda ia aĵo, sed ne pri ĝia individueco (ekzemple peco da viando = peco
da ia viando), la artikolo “la” montras, ke ni parolas pri objekto individue difinita (aŭ pri ĉiuj objektoj
de la sama speco), de kiu ni prenas parton (ekzemple “peco de la viando kiun mi havas antaŭ mi”); tial
ni povas diri, ke, kvankam teoriela kombinado de “da” kun “la” ne estas malpermesata, sed en la
praktikotia kombinado estas uzebla nur en tre maloftaj okazoj, tiel malofte, ke ni eĉ povas simple
konsili, ke oni neniamuzu “da” antaŭ “la” (krom la okazoj, en kiuj la senco tion ĉi nepre kaj tute
sendube postulas).
Respondo 16, La Revuo, 1907, Junio


PRI “DE” POST PARTICIPOJ PASIVAJ
Post pasivaj participoj la prepozicio “de” ĉiam montras nur la aganton; ekzemple, en la frazo “la libro
estas legata de Adolfo” la prepozicio “de” montras, ke Adolfo estas la aganto, kiu legas. Uzi post
pasiva participo simplan prepozicion “de” en ia alia senco ni devas ĉiam eviti. Ekzemple, anstataŭ la
frazo: “lia propra poŝhorloĝo estis ŝtelita dela hoko, sur kiu li ordinare pendigis ĝin” estus pli bone diri
forde la hoko...”. Anstataŭ “ŝi trovi ĝis ŝirmata forde liaj entreprenoj” mi konsilus diri “kontraŭliaj
entreprenoj”.
Respondo 34, La Revuo, 1908, Majo
PRI “AL” ANSTATAŬ AKUZATIVO
En tre multajokazoj la prepozicio “al” povas tre bone esti uzata, por esprimi direkton; tamen ne en ĉiuj
okazoj oni povas tion fari. Anstataŭ “mi veturas Londonon” oni povas tre bone diri “mi veturas al
Londono” sed se anstataŭ la frazo “la muso kuris sub la liton” ni dirus “alsub la lito”, la senco de la
frazo iom ŝanĝiĝus. “Al” ordinare montras nur la celadon, la vojon al iu loko, dum la akuzativo povas
enhavi en si ankaŭ la ideon de atingode la celo; sekve la frazo “la muso kuris alsub la lito” montrus,
ke la muso kuris en la direktoal sub la lito, sed pro ia kaŭzo ĝi ne atingis la lokon sub la lito, aŭ
almenaŭ ni ne vidis tiun atingon. Tamen mi ripetas, ke en la plimulto da okazoj la diferenco inter “al”
kaj akuzativo estas tiel malgranda, ke mi volis siatempe eĉ proponi komunan regulon, ke anstataŭ
akuzativo de direkto oni povas ĉiam uzi la prepozicion “al” kun nominativo. La personoj, por kiuj la
akuzativo de direkto prezentas ian malfacilaĵon, povas eĉ nun sen ia peko kontraŭ la gramatiko uzi en
tiaj okazoj la prepozicion “al”. Se ekzemple anstataŭ “venu ĉi tien” vi diros “venu al ĉi tie”, oni povos
diri, ke via stiloestas ne tute klasika, sed oni ne povos diri, ke vi faris gramatikan eraron.
Respondo 36, La Revuo, 1908, Majo
PRI “PER” POST PASIVO
La prepozicion “per” post pasivo ni povas uzi nur en tia okazo, se ĝi troviĝas antaŭ vorto, kiu esprimas
ne la aganton mem, sed rimedon, uzitan de iu alia aganto; ekzemple: “la letero estas skribita perblua
inko” (ne “blua inko skribis la leteron”, sed “iu persono skribis la leteron, uzante por tio bluan inkon
kiel rimedon”); sed la esprimo “la tero estas kovrita perneĝo” ne estas bona, ĉar ĉi tie ne iukovris la
teron per neĝo, sed la neĝo memkovris la teron; sekve la neĝo mem estas la aginto, kaj ĝi devas havi
antaŭ si l a prepozicion “de”. La prepozicio “de” post pasivo ĉiam montras, ke se ni aliformigus la
pasivan frazon en aktivan, la vorto, kiu havas antaŭ si la diritan prepozicion, fariĝus subjekto de la
frazo.
Respondo 41 b, La Revuo, 1908, Majo
PRI LA VORTO “PO”
La vorto “po” antaŭ iu esprimo de mezuro signifas, ke tiu mezuro rilatas ne al ĉiuj personoj aŭ objektoj
kune, sed al ĉiu aparte;ekzemple: ili ricevis po kvin pomoj = ne ĉiuj kune ricevis 5, sed ĉiuel ili


apartericevis kvin pomojn; la drapo kostas po 2 spesmiloj por metro = ĉiu metro(ne la tuta drapo)
kostas 2 spesmilojn; ili vendas pogrande = ĉiu aparta porcio, kiun ili vendas, estas granda (t.e. ili
vendas nur grandajn porciojn). Oni ne povas diri “je 80 centimoj po funto” aŭ “30 mejlojn po horo”,
sed oni devas diri “po 80 centimoj por (ĉiu) funto”, “po 30 mejloj en horo”.
Respondo 42, La Revuo, 1908, Aŭgusto
PRI PREPOZICIO ANTAŬ INFINITIVO
Ĉiu prepozicio, laŭ sia logika esenco, povas esti uzata nur antaŭsubstantivo. Sekve se antaŭ vorto, kiu
havas verban sencon, ni deziras uzi prepozicion, ni devas doni al tiu verbosenca vorto la formon de
substantivo; ekzemple: anstataŭ “kun saluti”, “sen respondi” ni devas diri “kun saluto”, “sen respondo”.
Se la vortoj “por” kaj “anstataŭ” estas uzataj kun la infinitivo, ili tute ne prezentas ian escepton, sed la
kaŭzo de tia uzado estas alia, nome: la vortoj “por” kaj “anstataŭ”, uzataj antaŭ infinitivo, havas la
sencon ne de pura prepozicio, sed preskaŭ de konjunkcio, kaj en tiuj okazoj la uzado de substantivo
apud ili estas ne ebla; ekzemple, en la frazo “anstataŭ stari li sidas” ni ne povas anstataŭigi la formon
“stari” per “staro”, dum ĉe ĉiu alia prepozicio purani ĉiampovas uzi la verbosencan vorton en formo
de substantivo (ekzemple, “sen ia diro” anstataŭ “sen ion diri”).
Respondo 37 a, La Revuo, 1908, Majo
Ŝanĝoj
Tiel same malmulte, kiel per gustoj personaj, ni devas nin ankaŭ gvidi en niaj proponoj per gustoj
naciaj, se la proponoj havas nenian alian celon ol nur flati nelerte tiun aŭ alian nacion, alportante per
tio ĉi nenian utilon al la nacio kvazaŭ flatata kaj grandan malutilon al la afero mem. Tiel ekzemple unu
sinjoro, kiu nun apartenas al la plej varmaj amikoj de nia lingvo, en la komenco estis forte kolera
kontraŭ ĝi el la kaŭzo, ke ĝi “ne estas sufiĉe internacia”, ĉar ĝi enhavas preskaŭ nenian vorton rusan.
Multe ni jam devis suferi de tiu malvasta pseŭdo-patriotismo, kun kiu diversaj personoj renkontis nian
aferon, kies devizo estas “frateco de la popoloj”. Dum unuj malamike renkontis nian aferon el la kaŭzo,
ke nia unua debuto, la unua lernolibro de nia lingvo, eliris en lingvo rusa — la supre dirita sinjoro en la
unua tempo trovis, ke nia afero estas “malamika al la rusa popolo, ĉar... Volapük havas la rusan vorton
“ibo”, dum ni donis por ĝi la ŝanĝitan francan vorton “ĉar”!
Unu redaktoro de sveda gazeto trovis, ke nia lingvo havas karakteron tro italan. Kiam ni ne povis
akcepti lian proponon kaj sen ia celo “malitaligi” nian lingvon, la proponinto ne longe atendis kaj
provis fari mem lingvan miksaĵon, kiu laŭ lia opinio devus pli plaĉi al la nordaj popoloj. Ni ne bezonas
rakonti, kio fariĝus el nia afero, se ĉiu popolo volus el simpla vanteco doni al ĝi sian propran
karakteron. Nia afero fariĝus absolute neebla. Kaj se ĝi eĉ estus ebla, — ĉu la flatita popolo mem ion
gajnus de tio? La dirita sveda sinjoro, kiu en la komenco diris, ke liaj ŝanĝoj estas necesaj, kaj faris
provojn en la daŭro de kelka tempo, nun vidas jam, al kio ĝi lin kondukis: la lingvo fariĝis malbonsona
kaj malregula, kaj el la svedoj mem, por kies nacia flato li volis pereigi nian aferon, neniu akceptis liajn
ŝanĝojn, dum nia lingvo en ĝia nuna formo, kiu estas tiel “malsveda”, havas multajn amikojn inter la
svedoj kaj estas al ili multe pli oportuna kaj pli hejma, ol la svedigita, kiu mortis, antaŭ ol ĝi akceptis
ian difinitan formon.


Unu el niaj slavaj amikoj trovis, ke la lingvo internacia devas havi tiom same da slavaj vortoj, kiel da
romana-germanaj. Li ankaŭ volis krei novan lingvon, kiu enhavus en si multajn vortojn slavajn; sed
baldaŭ li konvinkiĝis, ke ne sole al aliaj popoloj, sed al la slavoj memmulte pli oportunaj kaj agrablaj
estas niaj vortoj romana-germanaj, ol la vortoj slavaj, kiuj, enmetite en sistemon romana-germanan,
tranĉas la orelon kaj fariĝas al la slavoj mem multe malpli kompreneblaj, ol la vortoj ne slavaj. (Se ni
bone memoras, la vorto “internacia” tie estis tradukata “meĵufoka” sed ni petas, ke iu slavo diru al ni,
kion li pli bone komprenas kaj memoros, la vorton “internacia” aŭ “meĵufoka”? li estos preta serĉi la
vorton en ia ĥina vortaro, kaj al li eĉ ne venos en la kapon, ke la vorto estas kunmetita el lia propra
slava “meĵdu” kaj la germana “Volk”, perdinte la dkaj la l, ĉar ankaŭ 2 konsonantoj ne devas stari
kune!). Se la amiko, egale al la aliaj, farus sian proponon nur teorie, li eble eĉ nun restus ĉe sia opinio
kaj eble kolerus nin, ke ni estas tiel obstinaj kaj ne volas enkonduki tiun ĉi “necesan” ŝanĝon; sed feliĉe
li faris provon praktikan, kaj la praktiko lin la plej bone konvinkis, kaj nun li denove fariĝis tre varma
amiko de nia lingvo en ĝia nunaformo.
El la diritaĵo ni povas eltiri la sekvantan regulon: se ni volas proponi aŭ fari ian ŝanĝon ni devas nin
demandi, kian utilon la ŝanĝo alportus al la lingvo mem, kaj ĉu la utilo de la ŝanĝo kovrus la malutilon;
sed ni neniam devas obei la senfondajn gustojn kaj la simplan vantecon de ia aparta nacio, ĉar tiam ni
malutilon alportus al nia afero grandan kaj utilon ni alportus al neniu nenian. En ĉiuj okazoj, kiuj ne
estas absolute gravaj per sia enhavo mem, vantaj senkaŭzaj gustoj naciaj devas en afero internacia tiel
same absolute silenti, kiel la gustoj personaj, se ni ne volas el persona aŭ nacia disputemeco pereigi
nian aferon; tiuj ĉi gustoj devis silenti jam en la tempo de la kreado de l' lingvo, kaj tiom pli ili sendube
devas silenti, se ilia obeado postulas rompadon en nia lingvo.
La Esperantisto, 1891, p. 49-50
Stilo
PRI IDIOTISMOJ EN ESPERANTO
Mi esperas, ke iom post iom ĉiuj idiotismoj malaperos kaj cedos sian lokon al esprimoj tute logikaj kaj
internaciaj. Tamen laŭ mia opinio ni devas fari tian anstataŭigadon nur en tia okazo, se ni povas tion ĉi
fari tute oportune; sed en okazo, se ni por ia idiotismo netrovos pli bonan esprimon pure logikan, tio ĉi
ne devas nin ĉagreni; kaj la idiotismo povas tute oportune resti kiel “esperantismo”, se ĝi nur estos
komune akceptata.
Lingvo Internacia, 1905, p. 545
PRI LA ESPERANTA STILO
En mia traduko de “La Revizoro” troviĝas iafoje frazoj ne tuj kompreneblaj; precipe ofte vi trovos tiajn
frazojn en la paroloj de Osip. Tamen ne ĝusta estas via supozo, ke tiuj frazoj estas laŭvorta traduko de
la rusa stilo. Osip parolas ne per stilo tute logika kaj literatura, sed per stilo de malklera rusa servisto,
kaj mi devis almenaŭ iom konservi tiun stilon, por ne forpreni de liaj paroloj ilian tutan karakterecon.
Li ofte simple kripligasla vortojn. Mi penis tion ĉi eviti, ĉar, se por la legantooni povus doni klarigojn
en la malsupro de la paĝo, al la aŭdantoen la teatro oni tion ĉi ne povas fari. Nur en unu loko mi devis
uzi “registreto” anstataŭ “kolegia registratoro” (malalta ofica rango en Rusujo), kaj, anstataŭ doni


enuigajn klarigojn, mi simple donis al la vorto signetojn de citado, por montri, ke la vorto estas ne
normala. En aliaj lokoj mi uzis esprimojn ne ĝustajn, tamen ne kripligitajn (ekzemple mi intence uzis
“kartetoj” anstataŭ “kartoj” (ludaj), “publikaĵo” anstataŭ “publikeco” k.t.p.) . Mi esperas, ke la leganto
aŭ aŭdanto facile komprenos, ke tio ĉi estas ne stilo de bona Esperanto, sed stilo de malklera homo, aŭ
speciala stilo de tiu aŭ alia prezentata persono.
Kelkaj Esperantistoj pensas, ke mi uzas en miaj verkoj stilon slavan. Tia opinio estas tute erara. Estas
vero, ke slavoj ofte posedas en Esperanto pli bonan stilon, ol germanoj aŭ romanoj; sed tio ĉi venas ne
de tio, ke la stilo en Esperanto estas slava, sed nur de tio, ke la slavaj lingvoj havas vortordon pli
simplan kaj sekve ankaŭ pli proksiman al la vortordo en Esperanto. La vera stilo Esperanta estas nek
slava, nek germana, nek romana, ĝi estas — aŭ almenaŭ devas esti — nur stilo simpla kaj logika.
Tamen ĉio devas esti en ĝusta mezuro. Ankaŭ en Esperanto troviĝas diversaj (ne multaj) idiotismoj, kaj
tute malprave kelkaj Esperantistoj ilin kontraŭbatalas, ĉar lingvo absolutelogika kaj tute sen idiotismoj
estus lingvo senviva kaj tro peza; sed kvankam kelkaj el la Esperantaj idiotismoj estas prenitaj ankaŭel
la lingvoj slavaj (dum aliaj estas prenitaj el aliaj lingvoj), ili tamen estas ne slavismoj, sed
esperantismoj, ĉar ili fariĝis parto de la lingvo.
La stilo Esperanta ne imitas blinde la stilojn de aliaj lingvoj, sed havas sian karakteron tute specialan
kaj memstaran, kiu ellaboriĝis en la daŭro de longa praktika uzado de la lingvo kaj pensado en tiu ĉi
lingvo antaŭ ol la lingvo estis publikigita. Se iu slavo ne havas ankoraŭ sufiĉe da spertoen la lingvo kaj
volos traduki en Esperanton laŭvorte el sia nacia lingvo, lia stilo estos tiel same malbona kaj sensenca,
kiel la Esperanta stilo de nesperta romano aŭ germano. Por ekzemplo mi citos al vi pecon de unu el tiuj
leteroj, kiujn mi ofte ricevas de rusoj, kiam ili ellernis la gramatikon kaj vortojn de Esperanto, sed ne
konas ankoraŭ ĝian stilon kaj tradukas laŭvorte el sia nacia lingvo. Komparu la stilon de tiu ĉi peco
(gramatike kaj vortare senerara!) kun la stilo Esperanta, kaj tiam vi tuj vidos, kiel erara estas la opinio
de kelkaj personoj pri la “slaveco” de la Esperanta stilo:
“Favora Regnestro! Honoro havas alkuŝigi, kio laŭ kaŭzo de antaŭskribita al mi kun kuracisto kuraco
mi en efektiva tempo ne en stato elpleni de donita kun mi al vi promeso; apud kio postaperigas, ke mi
turnos sin al domo tra du monatoj, ne pli frue de fino de Aŭgusto”.
Tiu ĉi sama peco en stilo Esperantasonus tiamaniere:
“Estimata sinjoro! Mi havas la honoron raporti al vi, ke kaŭze de kuracado, rekomendita al mi de la
kuracisto, mi en la nuna tempo ne povas plenumi la promeson, kiun mi donis al vi; mi ankaŭ sciigas
vin, ke mi revenos hejmen post du monatoj, ne pli frue ol en la fino de Aŭgusto”.
Respondo 1, La Revuo, 1906, Decembro
PRI LA STILO EN MIAJ LASTAJ VERKOJ
Vi skribas, ke en miaj lastaj tradukitaj verkoj iufoje troviĝas frazoj malfacile kompreneblaj. Vi volis
konvinki iun ne-Esperantiston pri la bonega komprenebleco de Esperanto, vi komencis traduki antaŭ li
unu lokon el “La Rabistoj” kaj kun granda ĉagreno vi trovis frazon, kiun vi mem ne bone komprenis,
kaj kiun kelkaj invititaj de vi Esperantistoj aŭ ankaŭ ne bone komprenis, aŭ tradukis malsame! Mi
komprenas vian ĉagrenon, kaj, se ĝi estis kaŭzita de mia malbona traduko, mi petas vian pardonon;


sed... permesu al mi diri, ke parte vi ankaŭ mem estis kulpa. Por fari nepreparite eksperimenton antaŭ
ne-Esperantisto, vi devis elekti ne verkon klasikan kaj seriozan, sed ian verkon pli simplan. Se tiu aŭ
alia frazo en verko de antaŭ longe mortinta klasikulo estas ne klare komprenebla, ĝi estas plej ofte ne la
kulpo de la traduka lingvo, sed la kulpo de la aŭtoro mem. Vi ja scias, ke la grandaj verkistoj, kiuj pli
zorgas pri la enhavode siaj verkoj, ol pri plena populareco de ilia formo, ofte bezonas komentariojn,
ĉar eĉ membroj de ilia propra nacio ne ĉiam tute bone komprenas tiun aŭ alian frazon el iliaj verkoj.
Tial ne miru, ke en miaj tradukoj de la klasikaj verkoj vi trovos iufoje lokon, kiu en la unua momento
ŝajnos al vi ne tute klara. Se mi volus doni nur tradukojn kun tute populara stilo, tiam mi devus: a)
elekti por traduko nur verkojn popularajn; b) ĉiujn ne perfekte kompreneblajn aŭ ne facile tradukeblajn
frazojn tute elĵeti, aŭ traduki ilin libere laŭ mia plaĉo. Tia maniero de agado estus por mi tre oportuna
kaj postulus de mi multe malpli da tempo, ol mia unua maniero de tradukado, kiu ofte devigas min
longe mediti pri tiu aŭ alia esprimo aŭ frazo. Sed kvankam la ŝajnavaloro de miaj tradukoj tiam multe
pligrandiĝus, ilia efektivavaloro multe malgrandiĝus, ĉar: 1) nia literaturo konsistus tiam nur el verkoj
malgravaj; 2) la tradukoj estus ne fidindaj kaj donus malĝustan kopion de la tradukita verko; 3) nia
lingvo ne riĉiĝus kaj ne disvolviĝus. Precipe pri tiu ĉi tria punkto mi volus atentigi niajn verkistojn:
estas tre dezirinde, ke ni ne evitu malfacilajn tradukojn, sed kontraŭe, ke ni ilin serĉu kaj venku, ĉar nur
tiamaniere nia lingvo plene ellaboriĝos. Naciajn idiotismojn, kiuj ne prezentas necesaĵon, ni devas
kompreneble eviti kaj ni devas peni traduki ilian sencon en maniero plej logika kaj internacia; sed tiajn
esprimojn, kiujn ĉiu lingvo nepre devasposedi, ni devas peni en tiu aŭ alia maniero nepre traduki, sed
ne simple evitiilin, pro timo, ke nia esprimo eble ne plaĉos al la legantoj aŭ ne ĉiuj ĝin tuj bone
komprenos. Unu el la plej ĉefaj taskoj de niaj verkistoj devas esti la ellaboradode la lingvo; tial, se ia
esprimo, kiun ne ĉiuj tuj komprenas (ekzemple “elrigardi”, “subaĉeti” k.t.p.), ŝajnas al ili nebona, ili
devas peni anstataŭigi ĝin per esprimo pli bona; sed se ili , por ne malbeligi sian stilon, simple evitos
tiajn frazojn, ili faros al nia lingvo tre malbonan servon. Kompreneble, en ĉi tio, kiel en ĉio alia, devas
esti observata la deca mezuro. Ne trokrude, ne tro multe per unu fojo!Novaj esprimoj devas esti
enkondukataj nur iompost iom, nerimarkeble. Krom tio ni devas memori, ke nia lingvo devas servi ne
sole por dokumentoj kaj kontraktoj, sed ankaŭ por la vivo;tial ofte (precipe en vivaj dramaj dialogoj)
pli bona estas frazo ne tute logika kaj ne perfekte preciza, sed mallonga kaj viva, ol frazo perfekte
preciza, sed enuige peza kaj tro kabineta.
Respondo 25, La Revuo, 1907, Oktobro
Pri diversaj demandoj
PRI PROPAGANDA ARTIKOLO
La zorge ellaborita granda artikolo “Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia” (presita en la
“Fundamenta Krestomatio”, paĝo 268) estas verkita nede S-ro L. de Beaufront, sed de aliapersono,
kiu deziras resti anonima. S-ro de Beaufront nur legiseltiron el tiu ĉi artikolo (tradukitan de li en
lingvon francan) en la kongreso de l' “Association Française pour l' Avancement des Sciences” en
1900. Li diris tion ĉi ankaŭ siatempe en la gazeto “L' Espérantiste”, kiam li represis tie diversajn
partojn de tiu artikolo. Sekve se vi diras, ke al la esperantismo konvertis vin nur tiu artikolo, dum ĉiuj
aliaj ĝistiamaj propagandaj artikoloj vin ne povis konvinki, — vi ŝuldas vian konverton al la dirita
persono anonima. Atentan legadon de tiu artikolo ni varmege rekomendas al ĉiu Esperantisto, kiu
havas iajn dubojn pri la certa estonteco de nia afero aŭ kiu timas iajn venontajn konkurantojn de
Esperanto. [Respondo 5, La Revuo, 1906, Decembro]


PRI LA LINGVAJ DEMANDOJ EN “LA REVUO”
La anonco de “La Revuo”, ke “D-ro L.L.Zamenhof solapovas verki artikolojn pri la lingvo”, tute
malĝuste naskis ĉe kelkaj legantoj la opinion, ke mi aŭ la redakcio de “La Revuo” volas malpermesi al
iu la paroladon pri diversaj demandoj tuŝantaj la lingvon! Nek mi, nek “La Revuo” havis iam tian
intencon. Se la redakcio decidis akcepti lingvajn artikolojn, venantajn nur de mi, tio ĉi estas privata
afero de la redakcio, kaj ĝi faris tiun ĉi decidon ne laŭ interkonsento kun mi, sed simple laŭ sia propra
deziro (kredeble por eviti polemikon kaj disputojn, aŭ eble por eviti konfuzon kaj malĝustajn lingvajn
regulojn, kiujn ofte alportas artikoloj, verkitaj de ne sufiĉe spertaj aŭtoroj).
Respondo 9, La Revuo, 1907, Februaro
PRI MIAJ RESPONDOJ
Multaj personoj turnas sin al mi kun diversaj demandoj. Respondi al ĉiu aparte estas por mi fizike ne
eble. Tial mi petas, ke ĉiu, kiu opinias, ke respondo pri lia demando povus havi kelkan intereson ankaŭ
por aliaj personoj, volu sendi sian demandon ne al mi, sed al la redakcio de “La Revuo”. La redakcio
elektos tiujn demandojn, kiujn ĝi opinios pli interesaj, kaj sendos ilin al mi, kaj tiam mi en iu el la
venontaj numeroj respondos ilin en “La Revuo”.
Respondo 10, La Revuo, 1907, Februaro

Contacto: La Redakcio

Contacto: La Redakcio
Kuba Esperanto Asocio-Camagüey, Jorge Luis Santillán, Apartado postal: 2522 Camagüey, Cuba, C.P.: 70200, E-Mail: santillan.cuba@gmail.com, Contacta enviando un mensaje de texto al Móvil : 52768482. Podemos ayudarte.