2016/10/16

Kuba laborbrigado de kuracistoj vojaĝis al Haitio





Konsiderante la gravajn damaĝojn provokitajn de la uragano Matthew en la najbara lando, Kubo decidis sendi laborbrigadon kiu membras en la internacia taĉmento “Henry Reeve” de kuracistoj specialiĝintaj en la agadoj fronte al katastrofoj kaj gravaj epidemioj.
La brigadon formas 38 profesiuloj kun vasta sperto higiena-epidemiologia kaj 10 teknikistoj pri kontrolo de vektoroj, kiuj vojaĝis al Haitio kun la iloj kaj rimedoj bezonataj por plenumi sian mision.
La brigado laboro kune kun la specialistoj pri higieno kaj epidemiologio kiu apartenas al la pli ol 600 kubaj kunlaborantoj de la sanservoj kiuj nun laboras en Haitio.


Blogger/ E-Informilo/ Sección  informativa  / esperanto.cu /  F: R.H.K / 10/10/2016
Luis Santillán

2016/10/09

Kantisto Marc Anthony

 


Laŭ informis REPORTUR.mx el artaj medioj, la portorika kantisto Marc Anthony, antaŭvidas sin prezenti en la kuba ĉefurbo la venontan someron.
Laŭ informa fonto proksima al la kantisto, la dato priparolita por tiu prezento en Havano estas aŭgusto.
La fama kantisto, kiu de antaŭnelonge esprimis sian deziron sin prezenti en Kubo, ĵus koncertis en la najbara Dominika Respubliko, en loko nomata Altos del Chavón, en la komplekso Domo de Kampo, kiel raportis la turisma gazeto de tiu lando.
Pasintjare, Marc Anthony sonregistris la faman kanton kaj videoklipon «La gozadera» kun la kuba grupo Gente de Zona, kvankam la scenoj de la portorikano estis filmitaj en Santo Domingo dum la aliaj kun la kuba ensemblo estis filmitaj en Havano.



Blogger/ E-Informilo/ Sección  informativa  / esperanto.cu /  F: R.H.K / 2016
http://santillanesperanto.blogspot.com






Contacto: La Redakcio

Contacto: La Redakcio
Kuba Esperanto Asocio-Camagüey, Jorge Luis Santillán, Apartado postal: 2522 Camagüey, Cuba, C.P.: 70200, E-Mail: santillan.cuba@gmail.com, Contacta enviando un mensaje de texto al Móvil : 52768482. Podemos ayudarte.